Johano Ricci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Ricci
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
Morto 30-an de novembro 1940 (1940-11-30) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo misiisto • esperantisto
vdr

Johano RICCI (elp. RIĉi) (1875-1941) estis itala pastro, misiisto kaj esperantlingva poeto. Lia baptonomo estis Olinto, sed li alprenis la nomon Giovanni (Johano) kiam li iĝis franciskana monaĥo.

Li pastriĝis en 1898.

Li estis la aŭtoro de longa (en manuskripto 410-paĝa) originala eposo en Esperanto, Uranogedio. Fragmentoj el tiu manuskripto aperis en la unua eldono de Esperanta Antologio. Laŭ Auld tuta kanto aperis en la revuo Literatura Foiro en 1973.

Ricci estis romkatolika misiisto en Ĉinio de 1909 ĝis sia morto en 1941. Dum tiu tempo li ĉiam estis en Ĉinio, krom restado en Italio de 1915 ĝis 1918. La manuskripto nun troviĝas en la Kolekto Auld en la Nacia Biblioteko de Skotlando, laŭ kies katalogo "La uranogedio. 410p. bros. Manuskripto. 4T(22) Esperanta originala literaturo: Poezio".

Krom la Uranogedio, Ricci verkis kelkdekon da libroj kaj artikoloj pri kristanismo en Ĉinio.

Ekstera ligilo (por dokumenti la ekziston): [1] Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine