Ĝermolisto de grekaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johano Spathiris)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

C[redakti | redakti fonton]

Gladys Cosmetto[redakti | redakti fonton]

Gladys P. COSMETTO (naskiĝis la 11-an de decembro 1889 en Highbury, Londono, mortodato nekonata) estis grekino angliĝinta kaj kantistino. Multajn jarojn ŝi estis la muzika direktisto de la Nordlondona Esperanto-Klubo. Al Esperanto ŝi tradukis multajn kantojn. Krome ŝi interalie fondis la gazeton Londona Rondiranto. Gladys Cosmeto - oni ne trovas la "P" en la britaj popolnombradoj de 1901 kaj 1911 - estis filino de Milton Cosmetto, bankisto kiu naskiĝis en Konstantinoplo.



K[redakti | redakti fonton]

G. Demetrio Konstantopoulos[redakti | redakti fonton]

G. Demetrio KONSTANTOPOULOS (aŭ G. Dimitríou Konstantópoulos, Γ. Δημητρίου Κωνσταντόπουλος, naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1893 en Artao, mortodato nekonata) estis armea farmaciisto kaj esperantisto. Li fondis Esperanto-grupon en Arta jam en 1909. En Ioanino li instruis Esperanton en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.

M[redakti | redakti fonton]

Roksano Manoussou[redakti | redakti fonton]

Roksano MANOUSSOU (Ροξάνα Μανούσου) estis filino de d-ro Anakreon Stamatiadis. Ŝi naskiĝis la 6-an de decembro 1902 en Samos, fondis kaj prezidis Helenan Virinan Esperanto-Ligon. Ofte ŝi organizis Esperanto-danckoncertojn, frekventatajn de la „plej bonaj rondoj“ de Ateno. Ŝi gvidis lingvoinstruajn kursojn de Esperanto.

P[redakti | redakti fonton]

E. Stavro Patsuris[redakti | redakti fonton]

E. Stavro Patsuris (Η. Σταυρό Πατσώρης, naskiĝis en 1909 en Ateno, mortodato nekonata) estis greka juristo kaj esperantisto. Ekde 1927 ĝis almenaŭ la dua mondmilito li gvidis Esperanto-kursojn en Ateno, kaj en la sidejo de Helena Esperanto-Asocio kaj en urba gimnazio. Ekde 1934 li krome funkciis kiel ĉefdelegito de UEA en Grekio.

Laskaris Polizoidis[redakti | redakti fonton]

Laskaris POLIZOIDIS (Λάσκαρης Πολυζωίδης, naskiĝis en 1895 en Meleniko (Μελένικο), Makedonio, urbo kiu ekde 1913 iĝis parto de Bulgario kaj la lokaj grekoj forloĝiĝis, mortodato nekonata) estis greka tabak­vendisto kaj esperantisto en Sidirokastro (Σιδηρόκαστρο). Li fondis regionan Esperanto-grupon kaj laŭ indiko de la Enciklopedio de Esperanto en 1934 estis unu el la plej fervoraj grekaj esperantistoj.

S[redakti | redakti fonton]

Johano Spathiris[redakti | redakti fonton]

Johano SPATHARIS (aŭ Ioannis Spathiris, Ιωάννης Σπαθίρης) estis d-ro pri teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Universitatoj de Odeso kaj de Tesaloniko. Li naskiĝis en 1868 en Ankaro, kaj komence de la 20-a jarcento gvidis la movadon en Tesaloniko.

Anakreon A. Stamaliadis[redakti | redakti fonton]

Anakreon A. Stamaliadis estis greka esperantisto en Samos en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Vortaro Greka-Esperanto. Samos. Presejo O. Travlo. 1914.
Citaĵo
 Bona kaj plena vortaro enhavanta prologon-de XX paĝoj pri Esperanto kaj 424paĝan leksikon greka-esperantan. La 35paĝa radikaro finas la verkon. La libro estas bone kaj klare presita kaj ni ne dubas pri la sukceso de tiu vortaro en la grekparolantaj regionoj. Ni trarigardis la verkon kaj ni gratulas nian samideanon, kiu velkis la leksikon, prola ĝusteco de la tradukaĵoj. Lia laboro helpu la progreson de nia lingvo en la lando de Homero! 
— Belga Esperantisto n062 (dec 1913).

T[redakti | redakti fonton]

Periklis Tsausoglou[redakti | redakti fonton]

Periklis TSAUSOGLOU (Περικλής Τσαοσογλου, naskiĝdato nekonata, mortis la 14-an de marto 1991) estis unu el la fondintoj kaj ĉefaj subtenantoj de Tesalonika Esperanto-Ligo.

Z[redakti | redakti fonton]

Konstantinos Zakariadis[redakti | redakti fonton]

Konstantinos ZAKARIADIS (aŭ Konstantinos Zaĥariadis, Κωνσταντίνος Ζαχαριάδης, naskiĝis en 1907, mortis la 17-an de majo 1989 en Tesaloniko, Grekio) estis fakdelegito de UEA pri fervojoj dum dudek jaroj kaj urba delegito de 1969 ĝis 1984.