Arkiduko Johano de Aŭstrio (naskiĝis la 20-an de januaro 1782 en Florenco, mortis la 11-an de majo 1859 en Graz) estis membro de la Habsburgoj. Li estis aŭstra ĉefgeneralo kaj germana reganto.
Johano estis filo de Leopoldo la 2-a kaj frato al Francisko la 1-a, ambaŭ german-romiaj imperiestroj. Johano estis naskita en Florenco, kie la patro estis arkiduko. Kiam Leopoldo fariĝis german-romia imperiestro en 1790, Johano sekvis lin al Vieno. Post sia armea kariero kiu finiĝis kun malvenkoj kontraŭ Napoleono Johano koncentriĝis pri la regado de la duklando Stirio. Tie li prezentiĝis kiel reformema reganto, kaj okupiĝis pri naturo, teknologio kaj agrikulturo.
Interalie li fondis la antaŭulon de la teknika Universitato de Graz.
Fontano de Johano (Johann Brunnen) konstruita 1878: bronza skulpturo de Fanz Xaver Pönninger
Johano mortis en 1859 en Graz. Por memorigi lin estis konstruita fontano en la centra placo de la urbo. En la jaro 1869 la kadavro estis transportita al Schenna proksime Merano, kie ĝi kuŝas en propra maŭzoleo.