Johano de Aŭstrio (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Johano de Aŭstrio (apartigilo)
Johano de Aŭstrio
Hispana militisto kaj guberniestro
John of Austria portrait.jpg
Coat of Arms of John of Austria (1545-1578).svg
Persona informo
Don Juan de Austria
Naskiĝo 24-an de februaro 1547 (1547-02-24)
en Regensburg, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio
Morto 1-an de oktobro 1578 (1578-10-01) (31-jara)
en Namuro, Flag of Cross of Burgundy.svg Hispana Nederlando
Mortis pro tifo [#]
Tombo Panteón de Infantes [#]
Etno Hispanoj [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater historia universitato de Alkalao [#]
Familio
Dinastio Habsburgoj [#]
Patro Karlo la 5-a [#]
Patrino Barbara Blomberg [#]
Gefratoj Filipo la 2-a • Isabel of Castile • Margareta de Parmo • Maria de Aŭstrio • Johanino de Aŭstrio, Princino de Portugalio • Infante Fernando of Austria [#]
Infanoj María Anna de Austria • Giovanna of Austria [#]
Profesio
Okupo kondotierodiplomatooficiromilitisto [#]
Guberniestro de la Hispana Nederlando Flag of the Low Countries.svg
Dum 1576 - 1578
Antaŭulo Luis de Zúñiga y Requesens
Sekvanto Aleksandro Farnesio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Don Johano de Aŭstrio, hispane Juan de Austria (naskiĝis en Ratisbono la 24-an de Februaro 1545 aŭ 1547, mortis en Bouge la 1-an de Oktobro 1578), ekstergeedza filo de la reĝo Karolo la 1-a de Hispanio kaj imperiestro Karolo la 5-a de la Sankta Romia Imperio, kaj de Barbara Blomberg; estis membro de la Hispana reĝa familio, militisto kaj diplomato dum la regado de sia duon-frato Filipo la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ne estas interkonsento inter diversaj fontoj pri la preciza naskodato. Certe la patrino edziniĝis tuj poste al Hieronimo Piramo Kegell (Jerôme Pyramus Kegel), pro kio eble la persona nomo kiun la infano ricevis «Jerónimo» aŭ «Jeromín» [ĥeroMIN], deriviĝis el tiu de sia duonpatro. La imperiestro decidis, ke li edukiĝu en Hispanio. Tial ekzemple li estis ekde la somero de 1554 en la kastelo de don Luis de Quijada, en Villagarcía de Campos (Valadolido) kaj tie restis dum 5 jaroj zorgita de ties edzino, doña Magdalena de Ulloa.

Presentación de don Juan de Austria al emperador Carlos V, en Yuste de Eduardo Rosales.

En sia retirejo de la Monaĥejo de Yuste, la imperiestro ordonis al don Luis de Quijada veni loĝi tie kaj «Jeromín» translokiĝis al Cuacos de Yuste. Karolo oficiale rekonis sian filon en sia testamento, kaj je lia morto estis duboj ĉe la heredanto Filipo la 2-a kiel trakti la ekstergeedzan fraton; ĉiuokaze oni akceptis la indikojn de lia patro: akcepti lin en la reĝa familio kun la nomo de Johano.

Li studis en la Universitato de Alcalá de Henares. En 1565 li klopodis aliĝi al ŝiparmeo kontraŭ turkoj, kiuj estis konkerintaj Malton, eĉ kontraŭ la decidoj de sia frato la reĝo, kvankam li ne ĝustatempe povis alveni. Ĉiuokaze la reĝo nomumis lin ĉef-admiralo, helpita de spertaj fakuloj Álvaro de Bazán kaj Luis de Requesens y Zúñiga.

La princo Karolo fidis al Johano siajn planojn fuĝi al Flandrio el Italio, por kio li bezonis galerojn. Kompense li promesis la regnon Napolon. Don Juan tamen denoncis lin al la reĝo, kiu revenis el El Escorial al Madrido por subpremadi la klopodon. Don Carlos alvokis don Juan por pridemandi lian decidon. Komprenante, ke li ne helpos kaj eble jam denoncis lin, atakis glave sian onklon, kiu defendis sin ĝis venis helpo. La aresto de la princo estis tialo ke don Juan vestis sin funebre, sed la reĝo Filipo ordonis lin ĉesi kaj fakte ordonis la ekzekuton de sia filo fine de Julio 1568.

Militisto[redakti | redakti fonton]

Dekreto de 1a de Januaro 1567 devigis la moriskojn kiuj vivis en la Regno Granada, precize tiu de Alpujarras, kontraŭ iamaj promesoj forlasi entute siajn kutimojn, lingvon, vestomanieron kaj religiajn praktikojn. Tio rezultis en Aprilo 1568 malferman ribelon, kiu sukcesis en ĉirkaŭ du cent loĝlokoj. Don Juan de Austria estis nomumita komandanto de la reĝa armeo. Li venis la 13an de Aprilo 1569 al Granado. Li uzis militajn rimedojn kiel peza artilerio, kaj masakroj en Februaro 1570. En Serón, li ricevis kuglon kape, kaj estis vundita don Luis de Quijada, kiu mortis unu semajnon poste. En Majo 1570, don Juan de Austria negocis pacon kun El Habaquí. Ĉiuokaze en Februaro 1571, Filipo la 2-a aprobis dekreton de forpelo de ĉiuj moriskoj de la regno Granada. La leteroj de don Juan priskribis tiujn devigajn ekzilojn kiel plej granda «homa mizero».

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Lepanto.
Pentraĵo pri la batalo de Lepanto en 1571.

En 1571 mem oni organizis Sanktan Ligon ĉefe de italoj kaj hispanoj kontraŭ la Otomana Imperio. Filipo la 2-a akceptis aliĝi kondiĉe ke la plej supra komandanto estu Johano. Kvankam dekomence la ĝusta celo estis konfuza ĉu Tunizio ĉu Kipro, finfine la ŝiparo alvenis al Mesino en Aŭgusto 1571. Don Juan defendis la ideon de agresmilito: serĉi la turkan ŝiparon kaj detrui ĝin; tion apogis liaj markonsilistoj, kiel Álvaro de Bazán. Tio estis akceptita kontraŭ pli konservemaj sintenoj, kaj la batalo okazis la 7an de Oktobro 1571 en la golfo de Lepanto, kie la turkoj estis rifuĝintaj. La galeroj rekte estritaj de don Juan estis en la centra parto de la formacio. La katolika alianco venkis kaj tio estis grava venko: oni nuligis la otomanan minacon en okcidenta Mediteraneo, kaj krome oni atingis grandan militakiron, kaptis miltŝipojn kaj liberigis milojn da punremistoj, nome kristanoj malliberigitaj de la turkoj.

La milita prestiĝo de Johano kreskiĝis kaj en Oktobro 1573 li konkeris Tunizon. Li ambiciis propran regnon, ĉu de Albanio ĉu de Tunizio. Tiucele li negocadis en Italio kaj Uluĥ Ali rekonkeris Tunizon. Tiam Johano ambiciis katolikan invadon de Anglio, geedzecon kun Maria Stuart kaj akiri tial propran regnon, por kio li havis apogon de la papo kaj de anglaj katolikoj. Iam li ricevis sugeston pri geedzeco eĉ kun la propra reĝino Elizabeto la 1-a, pro kio li informis al la reĝo Filipo, kiu tute malaprobis tion. Johano deziris veni al Madrido, sed Filipo ordonis lin resti en Italio por pasigo de malamikaj urboj, dum li spionis liajn rilatojn malfidante la lojalecon de Johano.

Flandrio[redakti | redakti fonton]

Rabado de Antverpeno en 1576; mortis 7 000 personoj.

En Flandrio post la akra subpremado fare de la Duko de Alba kaj de la pli modera Luis de Requesens, don Juan estis tuj nomumita kiel guberniestro. Don Juan de Austria tamen venis al Madrido, por esplori la eblojn de la angla afero kaj la apogojn el lia frato. Filipo malakceptis peton plialtigi lian titolon al infanto de Kastilio, sed ja akceptis kian unikan komandadon. Pri la angla afero, la reĝo ne klare montriĝis. Don Juan iris al Flandrio, tamen ne el Italio, sed tra Francio, maskita kiek moriska servisto de itala nobelo, Ottavio de Gonzaga. En Luksemburgo, li renkontiĝis kun sia patrino, Barbara Blomberg, kiun li konvinkis iri loĝi al Hispanio, kie ŝi poste mortos en Colindres.

Pro tiu prokrasto, la nepagitaj hispanaj trupoj la 4an de Novembro 1576 rabadis, incendiis kaj masakris (sep mil) en Antverpeno. Kiam alvenis don Juan kun ordonoj pacigi, li devis resendi la hispanajn trupojn al Italio, krom aliaj akceptoj. Finfine oni subskribis pactraktaton la 17an de Februaro 1577 kaj don Juan povis eniri triumfe en Bruselo. Tiukadre don Juan deziris reveni al Madrido por trakti la aferon de Anglio. Sendis en Junio 1577 sian sekretarion, Escobedo, por negocadi lian revenon al Hispanio aŭ ricevon de rimedoj por invado al Anglio. La reĝo tion malakceptis kaj la cirkonstancoj akriĝis en Flandrio. En Julio 1577, don Juan rompis la pakton kaj ordonis la revenon de la senditaj trupoj kiuj estis en Milano.

Fino[redakti | redakti fonton]

Filipo la 2-a perfide neniigis la eblojn de sia duonfrato.

La 31an de Januaro 1578, la hispanaj trupoj venkis super la nederlandanoj en la batalo de Gembloux, sed tiu venko ne sufiĉis. Li tuj bezonegis monon kaj du armeoj invadis Flandrion: nome unu franca, estrita de la duko de Anjou, kaj alia estrita de Johano Kasimiro financita de la reĝino Elisabeto de Anglio, el oriento sieĝanta Deventer. Don Juan ordonis sian sekretarion, Escobedo, en Hispanio, atingi sendon de mono. Sed Escobedo estis murdita la 31an de Marto 1578. Plej verŝajne tio rilatis al la ambicioj de don Juan kaj ebloj ke li decidu per si mem pri invado al Anglio aŭ pri alianco kun la nederlandaj ribeluloj aŭ eĉ pri reveno al Hispanio estre de la trupoj por elpostenigi Filipon. Eksciante pri la morto de sia sekretario, don Juan sendis leteron al la reĝo, montrante komprenon de la okazo, kaj ke ne eblis esperi apogon el Hispanio. Li deprimiĝis, malsaniĝis, kaj dum sieĝo al Namur li nomumis sukcedanto kiel guberniestro de Flandrio sian nevon Aleksandro Farnesio. Liaj restaĵoj estis entombigitaj kun lia patro en la Monaĥejo de El Escorial.

Don Juan de Austria en literaturo[redakti | redakti fonton]

Historia gravulo kun tiom aventura vivo, mortinta juna, nepre iĝis literatura rolulo. El verkoj pri li menciindas jenaj:

  • Eposo La Austríada, de Juan Rufo
  • Der Sieger von Lepanto, de Louis de Wohl
  • Jeromín, novelo de Luis Coloma
  • Don Juan de Austria o La vocación, komedio de Mariano José de Larra
  • Eposo Lepanto, de G. K. Chesterton, tradukita hispanen de Jorge Luis Borges
  • Romano "Bomarzo" (1962) de Manuel Mujica Lainez, en la ĉapitro "Mi Lepanto"
  • La visita en el tiempo (1990) de Arturo Uslar Pietri (romano venkinta de la Premio Rómulo Gallegos, 1992)
  • Juan de Austria, novela de una ambición, de Ángel Martínez Pons. Edhasa, Barcelona, 2003
  • El señor natural, de la hungara Laszlo Passuth. Editorial Áltera SL, 2005
  • Yo, Juan de Austria, membiografia fikcio de Joaquín Javaloys. Styria Ediciones, Barcelona, 2009.
  • Juan de Austria, héroe de leyenda, de Juan Manuel González Cremona. Planeta, Barcelona, 1994.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]