Saltu al enhavo

Johano de Efezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joannes Ephesinus
(507-589)
Bildo de Johano, Episkopo de Efezo (507-588)
Bildo de Johano, Episkopo de Efezo (507-588)
Persona informo
Naskiĝo 507
en "Ingilene", apud Amida, nuna Dijarbakiro, Mezopotamio, Bizanca imperio
Morto 589
en Efezo, Turkio
Lingvoj siria vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto de kristanismo
verkisto
historiisto
pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ecclesiastical history ❦
Lives of the Eastern saints vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano de Efezo estis la gvidanto de la frua Siria Ortodoksa Preĝejo en la sesa jarcento kaj unu el la plej fruaj kaj la plej gravaj historiistoj kiu verkis en la siria. Johano de Efeso estis episkopo, sed Johano estis pli grava ol aliaj episkopoj kaj kio distingas lin de la plej multaj aliaj estas la fakto ke li estis historiisto kaj verkisto. Li ankaŭ estis politika viro kaj ofte sekvis sian propran vojon. Johano estis vidita kiel granda verkisto kaj kovris gravajn aspektojn el la okazaĵoj en historio, kaj unu el tiuj gravaj okazaĵoj estis la pesto, kaj Johano havas unu el la nurajn unuamanajn raportojn pri la pesto. Li ankaŭ vivis dum tio kio estis nomita la plej malbona jaro en historio, 536.

Naskita ĉe la asira loĝata urbo Amida (moderna Diyarbakır en sudorienta Turkio) proksimume 507, li estis tie ordinita kiel diakono en 529 fare de Johano de Tella ĉe Zuqnin Monaĥejo. Kiam Johano estis adoleskanto, li translokiĝis al Amida, situanta sur la Rivero Tigriso. Amida estis en la provinco Armenio. Ekde kiam Johano estis malgranda infano, li vivis en la monaĥejo de Sankta Marono, la Stilito. Post lia morto, Johano vivis la monaĥan vivstilon. Li forlasis Armenion al Palestino. Li faris tion pro imperia opozicio al miafizitismo.

Tio estis en 534. En 535 li pasis al Konstantinopolo. Li revenis en la orienton en pli postaj jaroj ekde la 530-a jardeko, kie li atestis la ruiniĝon de la granda pesto propraokule. Li vojaĝis la regionon, irante ĝis Egiptujo, por kolekti rakontojn por sia kolekto de vivoj de sanktuloj, kiujn li kompilis en libro (enhavante 58 tiajn vivojn) ĉirkaŭ la jaro 565. Li estis reen en Amida komence de la furioza persekuto direktita kontraŭ la Monofizitistoj fare de Sankta Efraimo, Melkita Patriarko de Antioĥio, kaj Abraham, episkopo de Amida (ĉ. 520–541). Ĉirkaŭ 540 li revenis al Konstantinopolo kaj igis ĝin sia loĝejo.

En Konstantinopolo li ŝajne frue gajnis la atenton de Justiniano la 1-a, kies politiko estis la firmiĝo de la orienta kristanismo kiel bastiono kontraŭ la Zoroastriana potenco de Irano, tra persekuto de ĉiuj ceteraj paganoj de la imperio. Johano asertis ke Barhebraeo sukcedis al Antimo kiel miafizita episkopo de Konstantinopolo, sed tio verŝajne estas eraro. Ĉiukaze, li ĝuis la favoron de la imperiestro ĝis la morto de ĉi-lasta en 565 kaj (kiel li mem rakontas al ni) estis konfidita al li la administrado de la tutaj enspezoj de la Miafizita Preĝejo.

Li estis sendita de Justiniano en misio por la konvertiĝo de tiaj paganoj kiuj restis en Malgranda Azio en 542, kaj informas al ni ke la nombro de tiuj kiujn li baptis sumiĝis al 70 mil. Oni opiniis, ke Johano provis konverti tiujn homojn al miafizitismo. Li ankaŭ konstruis grandan monaĥejon ĉe Traleso sur la montetoj tuŝantaj la valon de la Meandro, kaj pli ol cent aliajn monaĥejojn kaj preĝejojn, plejparte sur la supro de disfaligintaj paganaj temploj.

Pri la misio al la Nubianoj, kiun li eble antaŭenigis, kvankam li mem ne vizitis ilian landon, interesa rakonto estas donita en la 4-a libro de la 3-a parto de lia Historio. Li estis ordinita episkopo de Efeso (Azio) por la kontraŭ-Kalcedonanoj en 558 fare de Jacob Baradaeus, kvankam lia titolo estis plejparte nominala kaj li restis en Konstantinopolo.

En 546, li kunlaboris kun la imperiestro dum persekuto kontraŭ la paganoj en Konstantinopolo kaj ĝia najbareco. Li plenumis ĉi tiun taskon fidele, torturante ĉiujn suspektitojn de la "malbona pagana eraro", kiel Johano mem nomas ĝin, kaj trovante multe da adorado al la praulaj dioj inter la aristokrataro de la Imperio. Sed liaj riĉaĵoj ŝanĝiĝis baldaŭ post la surtroniĝo de Justino la 2-a (520-578).

Ĉirkaŭ 571 Johano la 3-a la Skolastiko, la ortodoksa aŭ Kalcedoniana patriarko, komencis (per la sankcio de la imperiestro) rigoran persekutadon al la estroj de la Miafizita Preĝejo, kaj Johano estis inter tiuj kiuj suferis plej multe. Johano estis malliberigita ĉe Kalcedonio. Li donas al ni detalan rakonton pri siaj suferoj en malliberejo, konfisko de sia posedaĵo ktp., en la tria parto de sia Historio. La lastaj okazaĵoj registritaj estas de la dato 588, kaj la aŭtoro certe ne povas esti vivinta multe pli longe; sed pri la cirkonstancoj de lia morto nenio estas konata.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Teodozio la 2-a (401-450)
  • Joŝua la Stilito (435-520) asketa kronikisto
  • Zakarias el Mitileno (465-536) palestina episkopo kaj eklezihistoriisto
  • Johano de Tella (483-538) asiria monaĥo
  • Johano Skolastiko (503-577) juristo kaj patriarko el Konstantinopolo
  • Jācōbus Baradaeus (505-578)
  • Justino la 2-a (520-578) romia imperiestro
  • Antimo la 1-a (Konstantinopolo) (536) episkopo kaj ĉefepiskopo de Trebizondo
  • Dionizo la 1-a de Tell Mahre (773-845) Monofizikisma patriarko de la Siria-Jakobita-Preĝejo
  • Bar Hebreo (1226-1286)
  • Christophe Justel (1580-1649) franca erudiciulo kaj sekretario de la reĝo Henriko la 4-a
  • Henri Justel (1619–1693) franca erudiciulo, bibliofilo kaj bibliotekisto
  • William Cureton (1808-1864) angla orientalisto
  • Jan Pieter Nicolaas Land (1834-1897) nederlanda orientalisto kaj filozofo
  • Louis Duchesne (1843-1922) franca sacerdoto, filologo kaj eklezihistoriisto
  • Ernest Walter Brooks (1863-1955) angla historiisto kaj orientalisto
  • François Nau (1864-1931) franca katolika sacerdoto, matematikisto, prisiria sciencisto kaj orientalisto
  • Hugh Chisholm (1866-1924) brita ĵurnalisto kaj eldonisto de La Brita Enciklopedio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La nuna artikolo estis verkita surbaze de la angla Vikipedia dokumento.