Johano de Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano de Gento
Duko de Lankastro
Johnofgaunt.jpg
Arms of John of Gaunt, First Duke of Lancaster.svg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1340 (1340-06-24)
en Gento
Morto 3-an de februaro 1399 (1399-02-03) (58-jara)
en Leicester Castle
Tombo Katedralo de Sankta Paŭlo [#]
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj [#]
Patro Eduardo la 3-a de Anglio [#]
Patrino Filipa de Henegovio [#]
Gefratoj Mary of Waltham • Isabella de Coucy • Margaret, Countess of Pembroke • Joan of England • Eduardo de Woodstock • Edmundo el Langley, la 1-a Duko de Jorko • Lionel of Antwerp, 1st Duke of Clarence • Thomas of Woodstock, 1st Duke of Gloucester [#]
Edzino Blanka de Lankastro • Konstanciino de Kastilio, Dukino de Lankastro • Katherine Swynford [#]
Idoj Philippa of Lancaster • Elizabeth of Lancaster, Duchess of Exeter • Henriko la 4-a de AnglioKaterina de Lankastro • John Beaufort, 1st Earl of Somerset • Henry Beaufort • Thomas Beaufort, Duke of Exeter • Joan Beaufort, Countess of Westmorland [#]
Profesio
Okupo dukopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano de Gento (aŭ de Ganto) aŭ John of Gaunt, 1-a Duko de Lankastro, (6-a de marto 1340 – 3-a de februaro 1399) estis angla princo, militistestro, kaj ŝtatestro, tria el kvin survivantaj filoj de la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio. Pro sia reĝa origino, avantaĝaj geedzecoj, kaj kelkaj malavaraj terdonacoj, Ganto estis unu el la plej riĉaj homoj siaepoke, kaj influa figuro dum la regadoj de sia patro kaj nevo, Rikardo la 2-a. Kiel Duko de Lankastro, li estis la fondinto de la reĝa dinastio de la Lankastroj, kies membroj ascendos al la trono post lia morto. Lia naskoloko, Gento, koruptiĝis en angla al Gaunt, el kio Ganto. Kiam li iĝis malpopulara poste, onidiroj cirkulis, ke li estis fakte la filo de buĉisto el Gento, eble ĉar Eduardo la 3-a ne ĉeestis dum la nasko. Tiu historio ĉiam furiozigis lin.[1]

Johano ekkarieris en Francio kaj Hispanio luktante en la Centjara milito. Li faris klopodon (kiu rezultos malsukcesa) por aliri al la trono de la Reĝlando Kastilio pro sia dua edzino Constanza de Castilla, kaj dum iom da tempo li nomis sin Reĝo de Kastilio. Kiam lia patroj kaj lia pli aĝa frato, Eduardo, la Nigra Princo, iĝis malkapablaj pro malsano, Gento ekkontrolis multajn regofunkciojn, kaj elstariĝis ĝis iĝi unu el la plej povegaj politikaj figuroj en Anglio. Li devis fronti militajn malfacilaĵojn eksterlande kaj politikajn dividojn hejme, kaj malkonsentoj pri kiel trakti tiujn krizojn kondukis al kontraŭstaroj inter Gento, la Angla Parlamento, kaj la reganta klaso, kio faris lin tre malpopulara figuro dum iom da tempo.

Johano faris grandan influon super la anglia trono dum la minoritato de la reĝo Rikardo la 3-a, kaj la postaj periodoj de politika maltrankvilo. Li peris inter la reĝo kaj grupo de ribelemaj nobeloj, kiu inkludis la propran filon kaj heredonton de Gento, nome Henriko Bolingbroke.[2] Post la morto de Gento en 1399, liaj bienoj kaj titoloj estis deklaritaj transpasendaj al la krono, kaj lia filo, nune senheredigitaj, estis markita kiel perfidulo kaj ekzilita.[3] Henriko Bolingbroke revenis el ekzilo tuj poste por reklami sian heredaĵon, kaj elpostenigis Rikardon. li reĝis kiel Henriko la 4-a de Anglio (1399–1413), nokme unua el la posteuloj de Johano de Gento kiu tenis la Anglian tronon.

La dinastio de Lankastroj regos Anglion el 1399 ĝis la epoko de la Militoj de rozoj, kiam la Anglia krono estis disputita kun la dinastio de Jorkoj (formitaj de posteuloj kaj de lia pli juna frato Edmundo, Duko de Jorko kaj de sia pli aĝa frato, Lionel, Duko de Klarence). Gento estis patro ankaŭ de kvin filoj ekster la geedzecoj; unu tre frue kun akompanservistino de sia patrino Philippe de Hainaut), la laiaj kun Katherine Swynford, sia longdaŭra amatino kaj tria edzino. Ili estis poste legitimigitaj pere de reĝaj kaj papaj dekretoj, sed tio ne tuŝis la rajton de Henriko la 4-a al la linio de sukcedo. Spite tiun malpliigon, tra tiuj idoj, nomitaj "Beaufort", Gento estas praulo de ĉiuj monarkoj el Skotlando komence el 1437, kaj de ĉiuj monarkoj el Anglio de la dinastioj de Lankastroj kaj Tudoroj same kiel, hazarde de, Jorkoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sumption, J. (2009-03-19). The Hundred Years War 3: Divided Houses. London: Faber & Faber. p. 274. ISBN 978-0-571-13897-5.
  2. "John of Gaunt, duke of Lancaster". Encyclopædia Britannica. 1999-03-21. Alirita la 11an de Oktobro 2018
  3. Given-Wilson, Chris, eld. (2005). "Richard II: September 1397". British History Online. Parliament Rolls of Medieval England. Ass. ed. by Paul Brand, J. R. S. Phillips, Mark Ormrod, Geoffrey Martin, Anne Curry, & Rosemary Horrox. Alirita la 11an de Oktobro 2018.