Johano de Montfort
| Johano de Montfort | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Jean de Montfort | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1293 en Hennebont | |
| Morto | 26-an de septembro 1345 (51-jaraĝa) en Hennebont | |
| Tombo | Bretonio | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio | |
| Familio | ||
| Dinastio | Dinastio de Dreux vd | |
| Patro | Arturo la 2-a | |
| Patrino | Yolande of Dreux (en) | |
| Gefratoj | Alice of Brittany (en) | |
| Edz(in)o | Johana de Flandrio (1329 (Gregoria)–) | |
| Infanoj | Johano la 4-a, Joan of Brittany, Baroness of Drayton (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | aristokrato | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano de Montfort / Moñforzh (naskiĝis ĉirkaŭ 1294 en Hennebont; mortis la 26-an de septembro 1345 en Hennebont) estis filo de Arturo la 2-a, duko de Bretonio, kaj de Yolande de Dreux, dukino de Montfort l'Amaury.

Vivo
[redakti | redakti fonton]La 30-an de aprilo 1341, la duko Johano la 3-a de Bretonio mortis sen heredanto. Lia duonfrato, Johano de Montfort kandidatiĝis al sukcedo, kiun tuj postulis ankaŭ Johana de Pentievro nevino de Johano la 3-a kaj edzino de Karlo de Blois nevo de la reĝo de Francio Filipo la 6-a.
Komenciĝis do la sukceda milito de Bretonio, kiu daŭros dum dudeko da jaroj. Oni nomis la militon ankaŭ tiun de la du "Johana"j, pro la nomoj de la dukinoj: Johana de Penthièvre kaj Johana de Flandrio, edzino de Johano de Montfort.
Edziĝo kaj gefiloj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1329 en Chartres li edziĝis al Johana de Flandrio (naskiĝis en 1295; mortis en 1374) filino de Ludoviko la 1-a de Flandrio, duko de Nevers, kaj de Jeanne de Rethel, dukino de Rethel. Ili havis jenajn gefilojn:
- Johano la 5-a (naskiĝis en 1339; mortis en 1399), duko de Bretonio
- Jeanne (naskiĝis en 1341; mortis en 1399), dukino de Richemont, edziniĝis al Ralph Basset de Drayton


