Saltu al enhavo

Johano de Reisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano de REISBERG (mortinta la 30-an de septembro 1441) estis inter 1429 kaj 1441 salcburga princĉefepiskopo.

ora vitralo donacita de Johano, kun portreto de li; en Tamsweg

Originante el grava ministra dinastio (kun kutimburgo Reisberg apud Wolfsberg) li studis en Vieno antaŭ ol fariĝi ĝenerala vikario kaj eklezitribunala estro en 1403 kaj katedralpreposto en Salcburgo. Aŭtenta portreto lia troviĝas sur ora vitralo en la pilgrimkirko Sankta Leonardo en Tamsweg.

Post papa promulgo de eko de kontraŭhusita kampanjo, ankaŭ Salcburgio milite engaĝiĝis sub la komando de Wiguleius von Volkersdorf kaj Jörg von Nussdorf. Kverelante pri sendo de pluaj monrimedoj por daŭrigotaj kontraŭhusitaĵoj de la aŭstria duko Alberto la 5-a (malgraŭ malvenkego de la hustitoj je Lipany), Johano devis cedi pagon de 7000 guldenoj al Alberto.

Preparante la koncilion de Bazelo, Johano kunvokis fakulojn al sinodo salcburga: apud disputado pri la husita problemo temis pri inspektado de klerikaj agadoj pro eblaj miskondutoj (konkubineco, simonio, drinkemo, vetludoj) kaj de ordenanoj. Alia temo estis la akurata divido de respondeco de tribunaloj sekularaj/nesekularaj. Finfine la bazelaj dkoncilianoj deklaris papon Eŭgeno la 4-an abdikita. Ĉe la demando de prefero de Eŭgeno la 3-a aŭ la kontraŭpapo Felikso la 5-a, la salcburganoj iel estis por Felikso. Sekvis du aliaj salcburgiaj provincaj sinodoj disputantaj ĉefe pri la skismo.

Imperiestro Sigismundo vane kontraŭbatalis fiajn feŭdecojn; la saman problemon havis ankaŭ Johano. Li mem sendis reprezentantoj al Vestfalio por klarigi la salcburgian pozicion. Nur imperiestro Frederiko la 3-a malpermesis al la salcburga ĉefkleriko procesi antaŭ vestafaliaj juĝejoj.

La tomo johana troviĝas en la kapelo Sankta Marteno de la katedralo de Salcburgo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]