Johano de Sakrobosko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iohannes de Sacrobosco
(1195-1256)
De sphaera mundi, unua eldono publikigita ĉirkaŭ 1268
De sphaera mundi, unua eldono publikigita ĉirkaŭ 1268
Persona informo
Naskiĝo 1195
en Nithsdale, Dumfrieshire,   Skotlando
Morto 1256
en Parizo,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Okupo matematikisto • astronomopedagogo • universitata instruisto • astrologo vd
Laborkampo matematikoastronomio vd
Verkado
Verkoj De sphaera mundi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John of Hollywood (1195-1256) estis skota matematikisto, astronomo, erudiciulo, kaj profesoro en la Universitato de Parizo. Li enkondukis la numeralsistemon hindu-araban[1] kiu fariĝis la plej uzata sistemo ekde la mezepoko, tamen, li estas konata ĉefe pro sia verko pri astronomio "Tractatus de Sphaera", kiu estis vaste disvastigita kaj influa kiel enkonduko al astronomio. Kristoforo Klavo (1528-1612) konsultis kaj pliampleksisgis ĉi-libron en la 16-a jarcento kaj Francisko Baroco (1537-1604) atribuis 84 eldonojn ĝis 1570.

Li ankaŭ sin donis al la studo pri la kalendaro[2], kaj tri jarcentojn antaŭ la enkonduko de la Gregoria kalendaro[3], Sakrobosko priskribis, kun bona precizogrado, la difektojn de la tiam uzata Julia kalendaro[4]. Sakrobosko sin donis al disvastigado de la aritmetika metodologio kaj algebro el la araboj en siaj lernoĉambroj. En sia verko titolita "De Algorismo"[5], li diskutas kiel oni kalkulas la pozitivajn entjerojn. Ĉi tiu laboro entenas 11 ĉapitrojn, kaj en ĉiu el ili li mencias la sumon, subtrahon, multiplikon, dividon, la kvadratajn kaj kubajn radikojn.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]