Johano la 18-a
Aspekto
| Johano la 18-a | ||
|---|---|---|
| 141-a papo de la katolika eklezio | ||
| Pontifiko | de 25-a de decembro 1003 vd | |
| ĝis 18-a de julio 1009 vd | ||
| Antaŭulo | Johano la 17-a | |
| Sekvanto | Serĝo la 4-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | en Romo | |
| Morto | 18-an de julio 1009 en Romo | |
| Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo vd | |
| Lingvoj | latina lingvo vd | |
Papo Johano la 18-a (latine Ioannes XVIII; mortis je junio aŭ julio 1009) estis la episkopo de Romo kaj nominala reganto de la Papa Ŝtato de januaro 1004 (25 decembro 1003 NS) ĝis sia abdiko en julio 1009. Li havis malmultan tempan potencon, regante dum la lukto inter Johano Krescento kaj Imperiestro Henriko la 2-a por la kontrolo de Romo. Li estis la lasta papo kiu uzis sian baptnomon dum jarcentoj. Ĉiu papo post li (kun la esceptoj de Adriano la 6-a kaj Marcelo la 2-a) alprenis novan papan nomon .

