Johano la 19-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano la 19-a
144-a papo de la Katolika eklezio
Johano la 19-a (erare nomata "la 20-a")
Johano la 19-a (erare nomata "la 20-a")
Naskonomo Romano, de la Grafoj de Tuskolo
Pontifiko de 19-a de aprilo 1024 [#]
ĝis 9-a de oktobro 1032 [#]
Antaŭulo Benedikto la 8-a, lia frato
Sekvanto Benedikto la 9-a, lia nevo
Persona informo
Naskiĝo proks. 975
en Romo
Morto 9-a de oktobro 1032
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Tombo Baziliko Sankta Petro de Romo
Familio
Patro Gregory I, Count of Tusculum [#]
Gefratoj Benedikto la 8-a • Alberic III, Count of Tusculum [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Johano la 19-a estis la 144-a papo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de la grafo Gregorio de Tuskolo[1] Johano la 19-a posteulis sian fraton papon Benedikto la 8-a en aprilo de 1024 sed estis entronigita du-tri monatojn pli malfrue. Membro de la potenca familio de la Grafoj de Tuskolo (kiu jam donis al la Eklezio papojn Benedikto la 8-a kaj Johano la 8-a), Romano estis ligita, tra aliaj parencaj ligiloj, kun papoj Serĝo la 3-a kaj Johano la 11-a. Kiam estis elektita papo, Romano estis konsulo kaj senatano de Romo, kaj tial laiko neordinita. Pro tio Romano estis antaŭe ordinita sacerdoto kaj, kelke da tempo poste, episkopo por igi efektiva la elektiĝon. Kaj fine estis entronigita .[2]

Papa agado de Johano la 19-a[redakti | redakti fonton]

La papeco de Johano la 19-a ne sin distingiĝis per apartaj eventoj.

Rilatoj kun la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Dum siaj ok jaroj de papa regado, Johano la 19-a konsekris novan imperiestron de la Sankta Romia Imperio. Okaze de la morto de Henriko la 2-a en 1024, papo Johano decidis doni sian apogon al Konrado la 2-a la Salia, kiu kune kun sia edzino estis kronita antaŭe reĝo de Italio, printempe de 1026, iniciate de la Milana ĉefepiskopo Ariberto de Intimiano, poste kronita imperiestro de papo Johano la 19-a en Romo, dum la Pasko de 1027.

Regado en la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Romano ascendinte al la papa seĝo kiel Johano la 19-a, montris sian liberon el antaŭjuĝoj kaj ankaŭ sian preskaŭ tutan nescion pri la eklezia historio akceptante, kompensite per abunda repago, permesi al la Patriarko de Konstantinopolo Eŭstacio la titolon de "ekumena episkopo", nome la "Petran Unuarangecon", sen konsciiĝi pri tio kion estis efektiginta. Tiu simonia vendokontrakto ekscitis ĝeneralan indignon en la tuta Eklezio, aparte inter la italaj episkopoj kaj la kluniza komunumo. La skandalo devigis Johanon la 19-an rezigni al la akordo. Postnemulte mortis kaj Eŭstacio kaj la imperiestro Bazilo la 2-a la Bulgaro kaj la vendoprovo nature ĉesis.

Regado en la urbo[redakti | redakti fonton]

Johano la 19-a regis Romon kaj la ĉirkaŭurbon tute trankvile, ankaŭ pro la fakto ke la civila povo kuŝis en la manoj de la Grafoj Tuskolo. Mecenata ago brilis dum la papa regado de Johano la 19-a: la invito kaj gastado en Romo de la fama monaĥo Gvido por ke li instruu pri la nova muzika sistemo de li inventita.[3]

La problemo de la numeralo 19-a[redakti | redakti fonton]

Oni notu ke la sekva papo “Johano” estis Johano la 21-a kaj ne ekzistis papo kun la nomo “Johano la 20-a”, kiel same “Johano la 16-a” estis kontraŭpapo. Reale Romano papiĝis kun la nomo “Johano la 18-a”, sed historiistoj poste korektis lian ordan numeralon, ĝis ĝin transformi al "XIX" (19). Tio ĉar Pedro "Ispano" Iuliani (kiu devus esti "Johano la 19-a" kaj male nomiĝis "XXI" (21)), Kaj okazis ankaŭ ke iuj opiniis ke inter papo Bonifaco la 7-a, kontraŭpapo kaj papo Johano la 15-a regis la Eklezion "Ioannes XIV Bis" (Johano la 14-a la Bisa), neniam agnoskata ĉar mortunta antaŭ la konsekro kaj kiu, male, neniam ekzistis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claudio Rendina, I Papi - storia e segreti, p. 360
  2. In Rendina, I Papi - storia e segreti, oni aludas al suspekto pri simonio, do («.…pri votoj aĉeptitaj aŭ eltorditaj» p. 363).
  3. Claudio Rendina, I Papi - storia e segreti, p. 364.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Claudio Rendina, I Papi-storie e segreti, Newton&Compton Editori, Ariccia, 2005
  • GREGOROVIUS, Gesch. der Stadt Rom. Concerning all the popes from John X to John XIX see MANN, Lives of the Popes in the Early Middle Ages (London, 1902)
  • Liber Pontificalis, ed. DUCHESNE, II, 269.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA: [1] Itallingve.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]