Johano la 2-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano de Aragono

Johano la 2-a de Aragono, la Granda, la Uzurpanto (n. en Medina del Campo, Kastilio, la 29-an de junio 1398 - m. en Barcelono la 20-an de januaro 1479) estis duko de Peñafiel, reĝo de Navaro (1425 - 1479) kaj reĝo de Aragono, de Sardio kaj Sicilio (1458 - 1479), filo de Fernando la 1-a de Antekero kaj de Eleonora Uraka de Kastilio, grafino de Alburkerko. Johano la 2-a elstaras kiel unu el la plej longvivaj kaj memorindaj monarkoj de la 15-a jarcento.