Johano la 2-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano la 2-a
Duko de Bretonio
Sigelo de Johano la 2-a de Bretonio
Sigelo de Johano la 2-a de Bretonio
Blason Pierre Ier de Bretagne.svg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1239
Morto 18-an de novembro 1305
en Liono
Tombo Preĝejo Saint-Armel en Ploërmel [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Dreux [#]
Patro Johano la 1-a [#]
Patrino Blanche of Navarre [#]
Gefratoj Alix von Bretagne [#]
Edzino Beatrice of England [#]
Idoj Arturo la 2-a • Marie of Brittany, Countess of Saint-Pol • John of Brittany, Earl of Richmond • Blanche of Brittany • Eleanor of Brittany [#]
Duko de Bretonio Armoiries Bretagne - Arms of Brittany.svg
Regado 1286-1305
Antaŭulo Johano la 1-a, lia patro
Sekvanto Arturo la 2-a, lia filo
Grafo de Richmond
Regado 1268-1305
Antaŭulo Johano la 1-a, lia patro
Sekvanto Johano de Bretonio, lia filo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano la 2-a de Bretonio (naskiĝis la 3-an de januaro 1239, mortis la 18-an de novembro 1305 en Liono), filo de Johano la Unua la Kaŝtanhara, duko de Bretonio kaj de Blanka de Navaro, estis duko de Bretonio de 1286 ĝis 1305, grafo de Richmond (1268-1305) kaj pajro de Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano akompanis sian patron kaj sanktan Ludovikon en la oka krucmilito, kiu finiĝis per la morto de la reĝo en 1271 en Tunizo. Dum lia patro revenis al Bretonio, li iris al Palestino, verŝajne kun la naŭa krucmilito de Eduardo de Anglio, sia bofrato.

En 1285, li akompanis Filipon la 3-an la Aŭdacan, reĝon de Francio, en milito kontraŭ la reĝo de Aragono (krucmilito de Aragono). Bofrato de la reĝo de Anglio, lia duenaskita filo, Johano, estis nomumita de la reĝo ĝenerala kapitano de Akvitanio kaj defendis tiun provincon kontraŭ la armeo de la reĝo de Francio, komandata de Karolo de Valezio. Johano suferis nur malsukcesojn. La angloj, kiuj provis proviantiĝi en Bretonio iris de raboj al raboj, kio kondukis la dukon al rompo de sia alianco kun la reĝo de Anglio. Li edzigis sian nepon, la estonta Johano la 3-a al Izabela, la filino de Karolo de Valezio kaj lia duklando estis altigita je pajrolando en 1297 de Filipo la 4-a la Bela reĝo de Francio, kiu havis spionojn per la episkopoj, tiel agante kontraŭ la templanoj.

De 1297 ĝis 1304, li kunigis sian standardon al tiu de la reĝo de Francio en ties konflikto kontraŭ la flandroj; li estis citita en la batalo de Mons-en-Pévèle, en la du sieĝoj de Lille, ktp.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 1305, post la paciĝo, li iris al Liono por la konsekrado de la papo Klemento la 5-a por solvi siajn malkonsentojn kun la bretona episkoparo. Revene de la preĝejo Sankta-Justo, kiam la duko tenis la bridon de la papa mulino, muro sur kiu amaso da spektantoj staris, disfalis, renversante la papon kaj superŝutiĝante super Johanon la 2-an. Oni eltiris lin mortanta, kaj li estingiĝis kvar tagojn poste, la 18-an de novembro. Lia korpo estis lokita en plumban ĉerkon kaj rekondukata al lia duklando por esti entombigita en la karmelejo de Ploërmel, kies fondinto li estis. La kuŝostatuo de la duko, same kiel tiu de Johano la 3-a, estis movita al la preĝejo Saint-Armel en 1821.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

La 13-an de oktobro 1260 en la baziliko de Saint-Denis, li edziĝis al Beatrico de Anglio (1242-1275), filino de la reĝo de Anglio Henriko la 3-a Plantaĝeneto, kiu alportis al li la graflandon de Richmond. Ili havis ses gefilojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]