Johano la 2-a (Kleve-Mark)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 2-a
Duko de Kleve
Johano la 2-a de Kleve, bildigo el la 17-a jarcento
Johano la 2-a de Kleve, bildigo el la 17-a jarcento
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1458 (1458-04-13)
en Kleve
Morto 15-an de marto 1521 (1521-03-15) (62-jaraĝa)
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Johano la 1-a vd
Patrino Elizabeth of Nevers vd
Gefratoj Engelbert, Count of Nevers • Philip of Cleves vd
Edz(in)o Mathilde of Hesse vd
Infanoj Johano de Jülich-Kleve-Berg • Anna von Kleve • Helene von Kleve • Adolf von der Mark-Kleve vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Kleve
Dum 1481–1521
Antaŭulo Johano la 1-a
Sekvanto Johano de Jülich-Kleve-Berg
Grafo de Mark
Dum 1481–1521
Antaŭulo Johano la 1-a
Sekvanto Johano de Jülich-Kleve-Berg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 2-a (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1458; mortinta la 15-an de marto 1521) estis ekde 1481 ĝis 1521 duko de Kleve kaj grafo de Mark.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano estis la plej aĝa filo de Duko Johano la 1-a de Kleve (1419–1481). Same kiel tiu ĉi li estis edukata ĉe la kortego de Burgonjo. La 3-an de novembro 1489 li geedziĝis kun Meĥthilda de Hesujo (naskiĝinta la 1-an de julio 1473; mortinta la 19-an de februaro 1505), filino de Landgrafo Henriko la 3-a de Hesujo. Pro siaj onidire 63 ekstergeedzaj gefiloj Johano la 2-a havas la kromnomon „la Gefilfarinto“.

Johano alkreskis kiel sia patro ĉe la kortego de Burgonjo. Li akompanis en ĉi tiu tempo Karlon la Bravan je ties militiroj. Kvankam lia patro mallonge antaŭ sia morto estis avertinta lin pri tio, sin turni kontraŭ Burgonjo, Johano sin turnis kun la urboj Utreĥto kaj Amersforto kontraŭ la episkopon de Utreĥto, Davido de Burgonjo. Je tio li subtenis sian fraton Engelberto, kiu sin rigardis kiel administranton de la princepiskopujo Utreĥto. Samtempe li frontis en la Hoka kaj Morua Milito Maksimilianon la 1-a, kiu pretendis la heredaĵon de Burgonjo, ĉeflanke de la partio de Hoek.

Al la aliancanoj sukcesis kapti episkopon Davido kaj okupi vastajn partojn de la princepiskopa lando de Utreĥto. Maksimiliano tamen efektivigis sukcesan kontraŭatakon kaj kaptis Engelberton. Johano devis ektraktadi. En 1483 unue okazis batalhalto kaj mallongan tempon poste packontrakto. Laŭ tiu Johano devis interalie cedi la urbojne Arnhemo kaj Wageningen al Maksimiliano. Krom tio li devis sin disponigi kun 600 virfortoj por unu monato al Maksimiliano. Per tio finiĝis la provo, sin malligi de Burgonjo, per pli forta dependeco.

La situacio de Johano fariĝis pli malfacila pro la katastrofa financa situacio de lia lando kaj pro la statoreprezentantoj, kiu sin turnis kontraŭ li. La urboj de la duklando Kleve kunligis en 1489 al alianco por la protekto de siaj rajtoj kaj privilegioj. Sed ili ne sukcesis malhelpi Johanon, ke li komencas novajn militagojn. Tiu ĉi laŭkontrakte subtenis Maksimilianon en ties batalo kontraŭ Karlo de Egmond. Krom tio li provis post la morto de Episkopo Davido en 1496 akiri la episkopan sidejon por unu el siaj fratoj. Ambaŭ konfliktoj finiĝis por Johano sen venko.

Tio ĉi fortigis la reziston de la landaj statoj de Duklando Kleve kaj de Graflando Mark. Tiu ĉi intensiĝis ĝis malkaŝa ribelo kaj rifuzo de impostpagoj. Al tio ne laste kontribuis, ke Johano provizis kelkajn el siaj favoratoj kaj siajn multajn ekstergeedzajn gefilojn per mono kaj terposedaĵoj.

Kiel ununuran politikan sukceson de Johano la 2-a oni rigardas la geedziĝon de lia filo Johano kun la filino de la lasta duko de Jülich-Berg, Vilhelmo, kiu kondukiĝis al la unuigo de la duklandoj Jülich-Kleve-Berg.[1]

Duko Vilhelmo de Jülich-Berg paŝis en la batalo kun siaj statoj sur la flankon de la statoj kaj kritikis malkaŝe la malbonan regadon de Johano. La 8-an de marto 1501 Johano vidis sin devigita fari kontrakton kun la statoj. Laŭ ĉi tiu kontrakto oni formis statokonsilantaron el dek du konsilantoj. Ok el la konsilantojn starigis Kleve kaj la restaj kvar venis de Mark. Nur se almenaŭ ses el tiuj ĉi konsilantoj konsentis, la duko onte povis edikti ankoraŭ dekretojn por la duklando. Tiun ĉi limigon de la potenco eĉ plifortikigis pluaj kontraktoj de la 27-a de januaro kaj de la 4-a de marto 1510. La januara kontrakto transigis la limigojn ankaŭ sur la ontan union kun Jülich-Berg, kaj la marta kontrakto koncernis la feŭdan kaj heredan juron en Kleve-Mark. Tio garantiis daŭran kontrolon de lia regado fare de la statoj. Sen ties konsento Johano ekde tiam ne povis fari nomindajn decidojn. Ankaŭ la financoj subestis plene sub la kontrolo de la statoj. En la sekvatempo la duko vane provis eviti la kunregadon de la statoj. Tiuj ĉi anstataŭe kunligiĝis eĉ pli ligaj. Ekde 1510 estis realigita daŭra unuigo de la statoj de Kleve kaj Mark. Samtempe ili dependigis la postulon de la impostoj de sia konsento.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Janssen, Kleve-Mark-Jülich-Berg-Ravensberg 1400-1600, en: Land im Mittelpunkt der Mächte. Die Herzogtümer Jülich Kleve Berg, eldonita de la Urba Muzeo Domo Koekkoek de Kleve kaj de la Urba Muzeo je Duseldorfo, Kleve 1984, pj. 17-40, jen p. 31.
  2. Theod. Jos. Lacomblet, Woldemar Harleß: Archiv für die Geschichte des Niederrheins. En: Der neuen Folge zweiter Band / III. Die Cleve-Märkischen Landesstände zur Zeit des Großen Kurfürsten. 1870, Cöln, S. [183/5]179/81. Reta versio