Johano la 2-a Kazimiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dum la regado de Johano la 2-a komenciĝis la malkresko de la regno Pollando-Litovio el la pozicio de gvida grandpotenco en meza kaj orienta Eŭropo
La Reĝlando Pollando-Litovio en la internacie rekonitaj limoj de al jaro 1656 inkluzive de Prusio, Livonio kaj Estonio – kaj la teritoriaj perdoj laŭ la traktatoj de 1657, 1660 kaj 1667.
Traktato de Wehlau 1657: Transdono de la suvereneco pri Prusio al la duko de Prusio; Traktato de Oliva 1660: internacia rekono pri la sveda posedo de Estonio kaj Livonio (jam dum 1626 plene konkeritaj fare de la armeo de reĝo Gustavo Adolfo); Traktato de Andrusovo 1667: agnosko de la fakta situacio, ke la hodiaŭa okcidenta Rusio kun Smolensko kaj la orienta Ukrainio kun Kievo estas posedaĵo de la Rusia Imperio (jam ekde 1654 plene konkeritaj fare de la rusia armeo)

Johano la 2-a Kazimiro (pole Jan II Kazimierz Waza, litove Jonas Kazimieras Vaza; n. la 21-an de marto 1609 en Krakovo, Pollando; m. la 16-an de decembro 1672 en Nevers, Francio) estis ekde la jaro 1648, kiel reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio, la reganto de la ŝtato Pollando-Litovio. Krome ĝis la jaro 1660 li laŭtitole estis la reĝo de Svedio. Johano devenis el la sveda nobela dinastio Vasa.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano Kazimiro estis la dua filo de la reĝo Sigismondo la 3-a. En sia 31-a vivojaro li membriĝis en la jezuita ordeno kaj rapide post tio la papo Inocento la 10-a nomumis lin kardinalo. Post la morto de sia duonfrato, la reĝo Vladislao la 4-a Vasa li la 20-an de novembro 1648 iĝis reĝo de Pollando kaj samtempe granddduko de Litovio. Iom poste li ankaŭ edziĝis al la vidvino de Vladislao, Maria Luisa de Nevers-Gonzaga.

Jam antaŭ lia ekofico fine de la jaro 1647 la regno estis skuita de revolto de la Zaporiĵaj kozakoj sub la gvidanto Bohdan Ĥmelnickij, kiuj kun la subteno de la Krime-tataroj venkis la armeo de Pollando-Litovio jam en la unua batalo de la revolto kaj kiu nun en la de ili okupitaj teritorioj senindulge masakris polajn katolikojn kaj judojn. Oni taksas, ke proksimume 250.000 homoj iĝis viktimoj de tiuj masakroj. La revolto daŭris ĝis la jaro 1654, la jaro de la Traktato de Perejaslav, post kiu komenciĝis milito inter Pollando-Litovio kaj Rusio (1654–1667).

Kiam la sveda reĝino Kristina la 1-a demisiis la 16-an de junio 1654, Johano la 2-a kiel pranepo de Gustavo la 1-a Vasa anoncis postulon pri la sveda reĝa trono. Tiun heredan konflikton la reganta sveda reĝo Karolo la 10-a Gustavo prenis kiel pretekston ataki Pollandon-Litovion – komenciĝis la Nordia milito 1655-1660, kiu eniris la polan historion sub la nomo "sveda diluvo".

Tiun militon Johano la 2-a gvidis kun ŝanĝiĝanta sukceso. Jam komence de la milito li dum 1656 perdis la batalon de Varsovio kontraŭ al armeo de Svedio kaj la alianco regno Brandenburgio-Prusio, kiu formale estis feŭde ligita al al pola-litova reĝo kaj do rompis la feŭdan ĵuron. Krome armeo de la princo Georgo la 2-a Rákóczi de Transsilvanio helpis al la sveda armeo, per transsilvania-kozaka rajdistaro de 40.000 soldatoj prirabanta kaj detruantaj grandajn partojn de Pollando.

Dum la sekvaj militaj jaroj li ja sukcesis defendi la ekziston de sia regno, sed devis cedi la posedon de la duklando Prusio, antaŭe feŭde pruntita al la duko de Prusio, al tiu duko, por regajni ties subtenon. La Traktato de Wehlau de 1657 poste montriĝis decida paŝo sur la vojo de la germana reĝlando Prusio survoje al eŭropa grandpotenco.

La sveda-pola milito finiĝis per la Traktato de Oliva: ĝi devigis la reĝon de Pollando-Litovio je internacia rekono pri la sveda posedo de Estonio kaj Livonio (jam dum 1626 plene konkeritaj fare de la armeo de la sveda reĝo Gustavo Adolfo).

En la Rusa-Pola Milito Johano la 2-a havis eĉ malpli da bonŝanco. Ja li sukcesis liberigi la teritorion de la Grandduklando Litovio de rusaj soldataroj, sed en la Traktato de Andrusovo de 1667 estis devigita cedi grandajn partojn de la hodiaŭa okcidenta Rusio kun la urbo Smolensko kaj ĝis la rivero Dnepro la orienton de Ukrainio kun la urbo Kievo (kiuj jam ekde 1654 estis plene konkeritaj fare de la rusia armeo) al la Rusia Imperio.

La 20-jara regado de Johano la 2-a, kiu plenis je militado, konsideriĝas la komenco de la fino de la armee, politike kaj ekonomie malstabiliĝinta pola-litova nobela respubliko. Pro la detruoj de la ses invadaj armeoj – kozakoj, svedoj, moskvanoj, transsilvanoj, otomanoj kaj brandenburgianoj-prusoj – la enloĝantaro de Pollando-Litovio reduktiĝis de 13-14 milionoj dum la jaro 1648 ĝis proksimume 10,5 milionoj dum 1668.

La puno de la juna Ivan Mazepa

Malfortigita pro la armeaj kaj diplomatiaj malvenkoj kaj pro interna ribelo de la jaroj 1665 kaj 1666 sub princo Jerzy Sebastian Lubomirski, Johano la 2-a nervite demisiis dum septembro 1668 kaj kvar jarojn poste mortis en ekzilo kiel abato de abatejo Saint-Germain-des-Prés en la monaĥejo Sankta Marteno en la franca urbo Nevers.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri Ivan Mazepa, kiu kiel sepjarulo kiel paĝio venis al la kortumo de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro; kiam li flirtis kun la edzino de la reĝo, li estis nudigita kaj ŝnure ligita al la dorso de sia propra ĉevalo, kiu estis liberigita kaj ekgalopis – tiun punon li pretervivis kun multaj vundiĝoj. Li estis portita al la ukraina parto de la Grandduklando Litovio kie li iĝis historia gvidanto de la kozakoj.


Antaŭe: Reĝo de Pollando
Grandduko de Litovio
Poste: Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg
Ladislao la 4-a 16481668 Mikaelo