Johano la 3-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 3-a de Portugalio
15-a Reĝo de Portugalio
Kromnomita la Piulo
Kromnomita la Piulo
Regado 1521-1557
Antaŭulo Emanuelo la 1-a, lia patro
Sekvanto Sebastiano la 1-a, lia nepo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1502 (1502-06-07)
en Lisbono,  Portugalio
Morto 11-an de junio 1557 (1557-06-11) (55-jaraĝa)
en Lisbono,  Portugalio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cardioplegia vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Johano la 3-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Emanuelo la 1-a vd
Patrino Maria de Hispanio vd
Gefratoj Maria of Portugal, Duchess of Viseu • Izabela de Portugalio • Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy • Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso • Henriko la 1-a • Infante Edward, 4th Duke of Guimarães • Ludoviko de Portugalio • Miguel da Paz, Prince of Portugal • Cardinal-Infante Afonso of Portugal vd
Edz(in)o Katarina de Kastilio vd
Infanoj Alfonso de Portugalio • Maria Manuela de Portugalio • Johano Manuelo Princo de Portugalio • Manuelo Princo de Portugalio • Philip, Prince of Portugal • Dionisio de Portugal y Austria • António, Infante de Portugal • Duarte de Portugal, arcebispo de Braga vd
Parencoj Fernando la 2-a de AragonoIsabel la 1-a vd
Profesio
Alia nomo O Piedoso vd
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 3-a de Portugalio (naskiĝis en Lisbono en la 6-a de Junio 1502, mortis en Lisbono en la 11-a de Junio 1557), estis la 15-a reĝo de Portugalio kaj Algarve. Johano la 3-a postvenis sian patron en la 13-a de Decembro 1521, kiam li estis 19-jara. Li heredis vastegan disigitan imperion, sur la atlantikaj insuloj, okcidenta kaj orienta marbordo de Afriko, Hindio, Malajzio, Insuloj en la Pacifiko,Ĉinio kaj Brazilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li kontinuis la centraligan politikon de sia patro. Dum sia reĝado li estis devigata negoci la Molukojn kun Hispanio per la Traktato de Zaragozo (1529), li akiris novajn koloniojn en Azio: Chalé, Diu, Mumbajo kaj Makao. Grupo da portugaloj alvenis unuafoje al Japanio en 1543, etendante la portugalan ĉeeston el Lisbono ĝis Nagasaki. Por alfronti la piratecon li iniciatis la efektivan koloniigon de Brazilo, dividinte ĝin laŭ heredaj kapitanlandoj, kaj starigais la centran registaron en 1548.

Samtempe, li forlasis multenombrajn fortikigitajn urbojn en Maroko, pro la altaj kostoj de la defendo kontraŭ la muzulmanaj atakoj. Li vidis la morton de siaj dek gefiloj, kiu generis la krizon komencintan en sia reĝado kaj kiu daŭre ampleksiĝis sub la regado de sia nepo kaj postveninto, Sebastiano la 1-a, reĝo de Portugalio.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Lisbono, kaj estis filo de la reĝo Emanuelo la 1-a de Portugalio, kaj de ties edzino Maria de Aragonio kaj Kastilio[1] (1482-1517), princino de Hispanio.

Johano la 3-a ascendis la tronon en epoko kiam Portugalio estis en la plej alta pinto de sia politika povo kaj Lisbono troviĝis en pozicio de komerca graveco neniam antaŭe atinginta. La aziaj teritorioj estis etenditaj kun pliaj konkeroj, dum iniciatis ankaŭ la sistemiga koloniigo de Brazilo.

Johano estis submetita al la klerika partio, malprofite de sia regado. El inter liaj rezolucioj ni povas mencii la enkondukon de la Inkvizicio en 1536. La konsekvencoj estis tragediaj por la komerca sociala progreso de la regno: Portugalio fakte falis en stagnadon kiu karakterizis ankaŭ la regno de Sebastiano la 1-a, lia postveninto.

Li mortis pro apopleksio en Lisbono.

Idaro[redakti | redakti fonton]

  1. Alfonso[4] (* Almeirim, en la 24-a de Februaro 1526Junio 1526), li mortis pro forta doloro en la kapo.
  2. Maria Manuela de Portugalio (* Koimbro, en la 15-a de Oktobro 1527Valladolid, en la 12-a de Julio 1545), edziniĝis kun Filipo la 2-a, Reĝo de Hispanio.
  3. Izabela, infantino de Portugalio (* en la 29-a de Aprilo 1529 † en la 23-a de Julio 1529).
  4. Beatrica, infantino de Portugalio[5] (* en la 15-a de Februaro 1530 † en la 1-a de Aŭgusto 1531)
  5. Manuelo, princo de Portugalio[6] (* Alvito, en la 1-a de Novembro 1531 † en la 14-a de Aprilo 1537).
  6. Filipo, princo de Portugalio[7] (* Évora, en la 25-a de Majo 1533 † en la 29-a de Aprilo [1539]])
  7. Denizo, infanto de Portugalio[8] (* Évora, en la 16-a de Aprilo 1535Évora, en la 1-a de Januaro 1537).
  8. Johano Emanuelo[9] (* Évora, en la 3-a de Junio 1537Lisbono, en la 2-a de Januaro 1554), kronprinco de Portugalio, edziĝis en 1552 kun Johana de Hispanio (* 15351573).
  9. Antonio, infanto de Portugalio[10] (* en la 9-a de Marto 1539 † en la 20-a de Januaro 1540)
  • Li havis ankaŭ naturan filon generitan antaŭ lia edziĝo:
  1. Manuelo, infanto de Portugalio[11], naskiĝis en 1521 kaj mortis en la 11-a de Novembro 1543, kies patrino estis Dona Izabela Moniz, ĉambristino de la regino Dona Leonor[3], vidvino de Johano la 2-a, kaj filino de alkado de Lisbono. Li ŝanĝis sian nomon kiel Duarte kaj estis ĉefepiskopo de Braga. Home treege kulta, li tradukis en la latinan la plej granda parto de la Kronikoj de Dom Alfonso Henriques fare de Duarte Galvão[12]. Li ricevis de la papo Paŭlo la 3-a la Katedralon de Braga en la 12-a de Aŭgusto 1543.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. GeneAll.
  2. GeneAll.
  3. 3,0 3,1 Leonor de Avizo, ankaŭ konata kiel Dona Eleonor de Portugalio, aŭ Leonor de Lankastro aŭ Leonor de Viseu (1458[1525]]), (* Beja, en la 2-a de Majo 1458 - Paço de Xabregas, Lisbono, en la 17-a de Novembro 1525), estis portugala princino kaj reĝino de Portugalio.
  4. GeneAll.
  5. GeneAll.
  6. GeneAll.
  7. GeneAll.
  8. GeneAll
  9. GeneAll.
  10. GeneAll.
  11. GeneAll.
  12. Duarte Galvão (* Évora, 1446 † Camarán, en la 9-a de Junio 1517) estis portugala kronikisto kaj diplomato.