Johano la 4-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano la 4-a († la 12-an de oktobro 642 en Romo) estis papo ekde 640 ĝis 642.

Li originis el Salono en Dalmatio kaj estis elektita post la mallonga pontifikeco de Severeno (kaj kvarmonata vakeco de la ofico) la 24-an de decembro 640. Li kondamnis la monotelitismon. (La monotelitismo estis la teologia pozicio ke Jesuo Kristo havis du naturojn – dian kaj homan – sed nur unu volon, kiu estis la sama ĉe ambaŭ naturoj. Tiu pozicio estis poste kondamnita kiel herezulo.) Kontraŭ Konstanso la 2-a li defendis la papon Honorion la 1-an, mortintan en 638. La 12-an de oktobro 642 li mortis en Romo.