Saltu al enhavo

Johano la 5-a Palajologo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ιωάννης Ε΄ Παλαιολόγος
(1332-1391)
Mozaiko de imperiestro Johano la 5-a Palaeologo (r. 1341–1391) en la Orienta Arko de Hagia Sofia, verŝajne la lasta farita en la historio de la Imperio.
Mozaiko de imperiestro Johano la 5-a Palaeologo (r. 1341–1391) en la Orienta Arko de Hagia Sofia, verŝajne la lasta farita en la historio de la Imperio.
Persona informo
Ιωάννης Ε' Παλαιολόγος
Naskiĝo la 18-a de junio, 1332
en Demotiko, Bizanca Imperio
Morto 16-a de februaro 1391
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Androniko la 3-a Paleologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anno de Savojo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Michael Palaiologos (en) Traduki, Μαρία Εἰρήνη Παλαιολογίνα (mul) Traduki, Irene Palaiologina of Trebizond (en) Traduki kaj Μαρία Παλαιολογίνα (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Helena Kantakouzene Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Manuelo la 2-a Palaeologa, Irene Palaiologina (en) Traduki, Androniko la 4-a Paleologo, Michael Palaiologos (en) Traduki, Theodoros I Palaiologos (en) Traduki, Zampia Palaiologina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 5-a Palajologo aŭ greke:Ιωάννης Ε΄ Παλαιολόγος estis bizanca imperiestro de 19-a de novembro 1341 ĝis la 12-a de aŭgusto 1391, kun interrompoj. Lia longa regado estis markita per konstanta civita milito, la disvastiĝo de la Nigra morto kaj pluraj militaj malvenkoj kontraŭ la Otomanaj Turkoj, kiuj leviĝis kiel la domina potenco de la regiono.

Johano la 5-a fariĝis imperiestro kun la aĝo de ok jaroj, kio rezultigis civitan militon inter lia regento Johano la 6-a Kantakouzeno (1292-1383) kaj rivala konsilio gvidata de lia patrino Ana de Savojo (1306-1365), kiu lombardis la kronjuvelojn al Venecio por levi monon. Kantakouzeno estis agnoskita kiel imperiestro en 1347, koincidante kun la alveno de la Nigra Morto. Baldaŭ poste, alia civita milito eksplodis en 1352, kiam Johano la 5-a petis helpon de Serbio kontraŭ la filo de Johano la 6-a, Mateo Aseno (1325-1383), kaj liaj rekrutitaj otomanaj turkoj. La turkoj uzis la sekvan kaoson por akiri sian unuan eŭropan teritorion sur iama bizanca grundo.

Johano la 5-a efektive transprenis la potencon en 1354, forigante Johanon la 6-an kaj lian filon Mateo. Li provis akiri okcidentan subtenon por la milito kontraŭ la turkoj, rezultante en lia konvertiĝo al katolikismo en 1369 en ĉeesto de la papo. Ĉi tiuj klopodoj estis senutilaj, ĉar li estis malliberigita en Venecio pro siaj ŝuldoj kaj fine li estis devigita rekoni la otomanan superregadon. Politika intrigado daŭre turmentis la finon de lia regado. Johano estis dufoje uzurpita de la trono, unue de sia filo Androniko la 4-a (1348-1385) en 1376 kaj poste de sia nepo Johano la 7-a (1370-1408) en 1390. Johano mortis en 1391 kaj estis sukcedita de sia filo Manuel la 2-a, dum lia pli juna filo Teodoro (1355-1407) regis la Despotaton de Moreo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Johano la 5-a estis la filo de la imperiestro Androniko la 3-a kaj lia edzino Ana, filino de la grafo Amadeo la 5-a de Savojo kaj lia edzino Maria de Brabanto (1277-1338). Lia longa regado estis markita de la laŭgrada dissolvo de la imperia povo meze de multaj civitaj militoj kaj la daŭra ascendo de la Otomanaj Turkoj.

Frua regado kaj unua civita milito

[redakti | redakti fonton]
Mapo montranta la disvastiĝon de la Nigra Morto en Eŭropo inter 1346 kaj 1353.
Bildo pri la Nigra Pesto (1348-1351), ilustraĵo el la verko de Gilles Li Muisis (1272-1352) publikigita de Pierart dou Tielt (1325-1355).
Hungario (inkluzive de Kroatio) en 1190, dum la regado de Béla la 3-a (1148-1196).
Bildo de Budao dum la mezepoko, ilustraĵo el 1493 el la Nurenberga Kroniko.
Mapo pri la konkeroj de Murado la 1-a.

Johano la 5-a ekregis kiam li estis okjara. Lia regado komenciĝis per tuja civita milito inter lia mem-proklamita regento, la amiko de lia patro Johano la 6-a Kantakuzeno, kaj mem-proklamita konsilio de regenteco konsistanta el lia patrino Ana, la patriarko Johano la 14-a Kalekas (1282-1347), kaj la grandduko Aleksio Apokaŭko (1293-1345). Dum ĉi tiu civita milito en 1343 Ana lombardis la bizancajn kronjuvelojn por 30 mil veneciaj dukatoj. Ekde 1346 ĝis 1349, la Nigra Morto detruis Konstantinopolon.

Dua civita milito

[redakti | redakti fonton]

Venkinta en 1347, Johano la 6-a Kantakuzeno regis kiel kunimperiestro ĝis lia filo Mateo Kantakuzeno estis atakita de Johano la 5-a en 1352, kio kondukis al dua civita milito. Johano la 5-a petis helpon de la reganto de Serbio, Stefano Dušano (1308-1355), kaj Dušano obeis sendante 4 mil serbajn ĉevalrajdantojn por helpi lin. Mateo Kantakuzeno petis helpon de sia patro, kaj 10 mil otomanaj turkoj aperis ĉe Demotiko en oktobro 1352 kaj engaĝiĝis kun la fortoj de la serbaj aliancanoj de Johano la 5-a en malferma kampa batalo, kiu rezultigis la detruon de la aliancanoj kaj venkon de la pli multnombraj turkoj servantaj la bizancanojn.

La Otomana Imperio tiel akiris sian unuan eŭropan teritorion, ĉe Çimpe kaj Galipolo. Povante rekonkeri Konstantinopolon en 1354, Johano la 5-a forigis kaj tonsuris Johanon la 6-an Kantakuzenon. Ĉirkaŭ 1357, li ankaŭ detronigis Mateon, kiu estis kaptita de la serboj kaj elaĉetita de Johano la 5-a.

Regado kaj malvenkoj

[redakti | redakti fonton]

En 1366, Johano la 5-a atingis la Hungaran Reĝlandon, alvenante en la reĝan urbon Budao por renkonti reĝon Ludoviko la 1-a de Hungario. Tamen, la bizanca imperiestro ofendis la reĝon restante sur sia ĉevalo, dum Ludoviko malsupreniris kaj alproksimiĝis al li piede.

La hungara monarko tiam ofertis al li helpon kondiĉe ke Johano aliĝu al la Katolika Eklezio, aŭ almenaŭ donu al li la rekonon de la Patriarko al la papa supereco. La imperiestro forlasis la kortegon de Budao kun malplenaj manoj kaj daŭrigis sian vojaĝon tra Eŭropo serĉante helpon kontraŭ la Otomanoj.

La Otomanoj, kiuj estis aliancitaj de la Kantakuzenoj, daŭre premis Johanon. Sulejmano Paŝao (1306-1357), filo de la otomana sultano, gvidis iliajn fortojn en Eŭropo kaj sukcesis konkeri Adrianopolon kaj Filipopolon kaj postuli tributon de la imperiestro. Johano la 5-a petis al Okcidento pri helpo, proponante al Papo Urbano la 5-a en 1367 fini la skismon inter la bizanca kaj latina eklezioj per submetiĝo de la patriarkeco al la supereco de la Papo.

En oktobro 1369, Johano, vojaĝinte tra Napolo al Romo, Johano formale konvertiĝis al katolikismo en la Baziliko de Sankta Petro kaj agnoskis la Papon kiel superan estron de la Eklezio. Lin ne akompanis la sacerdotaro de la Bizanca Eklezio kaj lia konvertiĝo ne sukcesis fini la skismon. Li fariĝis la lasta bizanca imperiestro (la unua ekde la vizito de imperiestro Konstanto la 2-a en 663) kiu vizitis Romon.

Malriĉigita pro la milito, li estis detenita kiel ŝuldanto kiam li vizitis Venecion en 1369 survoje reen de Romo kaj poste li estis kaptita survojante reen tra bulgaraj teritorioj.

En 1371, li rekonis la superregadon de la otomana sultano Murado la 1-a (1326-1389). Murado poste helpis lin kontraŭ lia filo Androniko kiam ĉi-lasta detronigis lin en 1376.

Detronigo kaj dua regado

[redakti | redakti fonton]

En 1390, lia nepo Johano la 7-a (1370-1408) nelonge uzurpis la tronon, sed estis rapide detronigita. En la sama jaro, Johano la 5-a ordonis la plifortigon de la Ora Pordego, en Konstantinopolo, uzante marmoron el la kadukaj preĝejoj en kaj ĉirkaŭ la urbo. Post kompletigo de ĉi tiu konstruado, Bajezido la 1-a postulis, ke Johano detruu ĉi tiujn novajn konstruaĵojn, minacante militon kaj blindigon de sia filo Manuel la 2-a (1350-1425), kiun li tenis en kaptiteco. Johano la 5-a plenumis la ordonon de la sultano, sed laŭdire suferis pro ĉi tiu hontigo kaj mortis baldaŭ poste la 16-an de februaro 1391, kaj estis entombigita en la Monaĥejo Hodegono, en Konstantinopolo.

Johano la 5-a fine estis sukcedita al la imperia trono de sia filo Manuel. Lia pli juna filo Teodoro la 1-a (1355-1407) jam aliĝis al la Despotlando de Moreo en 1383.

Johano la 5-a edziĝis kun Helena Kantakuzeno (1333-1396), filino de sia kunimperiestro Johano la 6-a Kantakuzeno kaj Irena Azenina (1300-1379), la 28-an de majo 1347. Ili havis almenaŭ dek infanojn - kvin filojn kaj almenaŭ kvin filinojn. Iliaj konataj infanoj inkluzivas:

Johano la 5-a ankaŭ havis ekstergeedzan filinon, Zampja Palajologino, kiu edziniĝis al la oficiala Hilario Dorja (m. 1424).[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Angla Vikipedio
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Androniko la 3-a Palajologo19-an de novembro 1341 - 12-an de aŭgusto 1376Androniko la 4-a Palajologo