Johano la Baptisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sankta Johano la Baptisto
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
Antaŭulo, Baptisto, Martiro
Naskiĝo 7 a.K.
Morto 30
Ĉefsanktejo kirko de Sankta Johano la Baptisto en Jerusalemo
Festotago 24-a de junio
Atributoj Martiro; Kruco, ŝafido, lia propra kapo
Patroneco sankta patrono de Franca Kanado, Novlando, Puerto Rico, Malta ordeno de Jerusalemo, Florenco, Ĝenovo, Jordanio, Xewkija kaj multaj aliaj lokoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano la Baptisto (festo je la 24-a de junio) estas personego de la Nova testamento de la Biblio. Ermito kaj predikanto inter la judoj en la tempo de Jesuo Kristo, kaj parenco (kuzo) de Jesuo. Laŭ la Evangelioj, Johano deklaris, "Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo." (Pli precize, laŭ la "Londona Biblio": Mt. 3.3; "Li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.") Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la Mesio. Johano nomiĝis la Baptisto ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.

Johano la Baptisto naskiĝis ĉirkaŭ 7 a.K. Liaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano la Baptisto fariĝis nazireo kiam li estis junulo. Elizabeta kaj Zeĥarja alkondukis sian filon al Engedi, proksima de la Morta Maro. Tie estis la suda ĉefkvartiro de la nazirea kunfrataro, kaj ie la junulo estis taŭge kaj solene akceptita en tiu ordenon por sia tuta vivo. Post tiuj ceremonioj kaj kiam li estis ĵure promesinta lasi kreski sian haron, sin deteni de iu ajn drinkaĵo, kaj sin deteni tuŝi la mortojn, la familio iris en Jerusalemon, kie antaŭ la templo, Johano finfaris la ceremonion de oferdonoj postulata por tiu promeso de nazireaj votoj. Johano diris la samajn ĵurpromesojn, kiujn estis diritaj de liaj gloraj antaŭuloj, Samsono kaj la profeto Samuelo. Vivdaŭra nazireo estis konsiderata kiel sanktigita kaj sankta personeco. La judoj rigardis nazireon preskaŭ kun la respekto kaj konsidero atribuitaj al la ĉefpastro, kaj tio ne estis stranga, ĉar la vivkonsakritaj nazireoj estis la solaj personoj, krom la ĉefpastroj, kiuj estis permesataj eniri en la templan Plejsanktejon.

En la tiel-nomata "dezerto de Judeo", Johano vartis siajn ŝafojn laŭ rojo, kiu enfluis en pli grandan fluon ver̂ŝiĝantan en la Mortan Maron ĉe Engedi. La kolonio de Engedi inkludis ne nur vivdaŭrajn aŭ nedaŭre konsekritajn nazireojn, sed ankaŭ multnombrajn aliajn asketajn paŝtistojn, kiuj kolektiĝis en tiun regionon kun siaj ŝafaroj kaj interfratiĝis kun la nazirea kunfrataro. Ili vivtenis sin dank'al la ŝafbredo kaj la donacoj por la ordeno far riĉaj judoj.

Johano viriĝis en la dezerto kie Dio lin vokis por esti profeto.

La nomo alilingve[redakti | redakti fonton]

angle John the Baptist, ruse Йоанн Креститель, nederlande Johannes de Doper, france Jean-Baptiste, portugale João Batista, hispane Juan el Bautista, itale Giovanni il Battista, norvege døperen Johannes, svede Johannes döparen, korse Ghjuvanni u Battistu, pole Jan Chrzciciel, estone Ristija Johannes, finne Johannes Kastaja, greke Ιωαννης ο Βαπτιστης, latine Ioannes Baptista, germane Johannes der Täufer, rumane Ioan Botezătorul, ĉeĥe Jan Křtitel, dane Johannes Døberen, japane ヨハネ (洗礼者)

Eklezio festas Johanon je la 24-a de junio. Ĉar tiu dato ligiĝas al la somera solstico, multaj gravaj popolaj tradicioj kaj superstiĉoj ligitas kun ĝi, videble devenaj ne de la sanktulo mem, sed el antaŭaj praaj paganaj fontoj. Li estas la protektanta patrono de la regula framasonismo laŭ la angla framasona konstitucio, pro tio framasonaj loĝioj por la unuaj tri gradoj ofte estas titolitaj johano-loĝioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Libro de Urantja ; en la angla The Urantia Book, en la franca Le Livre d'Urantia, en la hispana El Libro de Urantia, Het Urantia Boek, Urantia Kirja, Il libro di Urantia, O Livro de Urantia, Das Urantia-Buch, Urantia Raamat, Urantia-Boken, Urantijos Knyga, kotopo (estas aliaj tradukoj rete kaj papere eldonitaj).