Johano la Baptisto
Sankta | |||||
Sankta Johano la Baptisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Antaŭulo, Baptisto, Martiro | |||||
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
| |||||
Persona informo | |||||
יוחנן המטביל | |||||
Naskiĝo | 7 a.K. en Ejn Kerem, Heroda Reĝlando | ||||
Morto | 30 en Machaerus, Heroda Tetrarkio | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Tombo | Nabi Yahya Mosque vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | juda palestina aramea lingvo vd | ||||
Loĝloko | Judea dezerto vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Zeĥarja vd | ||||
Patrino | Elizabeto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ermito vd | ||||
Aktiva en | Palestino vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Ĉefsanktejo | Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, Jerusalemo | ||||
Festotago | 24-a de junio | ||||
Atributoj | Martiro; Kruco, ŝafido, lia propra kapo | ||||
Patroneco | sankta patrono de Franca Kanado, Novlando, Puerto Rico, Malta ordeno de Jerusalemo, Florenco, Ĝenovo, Jordanio, Xewkija kaj multaj aliaj lokoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano la Baptisto (festo je la 24-a de junio) estas personego de la Nova testamento de la Biblio. Ermito kaj predikanto inter la judoj en la tempo de Jesuo Kristo, kaj parenco (kuzo) de Jesuo. Laŭ la Evangelioj, Johano deklaris, "Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo." (Pli precize, laŭ la "Londona Biblio": Mt. 3.3; "Li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.") Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la Mesio. Johano nomiĝis la Baptisto ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.
Johano la Baptisto naskiĝis ĉirkau 7 a.K. Liaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano viriĝis en la dezerto kie Dio lin vokis por esti profeto.
La nomo alilingve
angle John the Baptist, ruse Йоанн Креститель, nederlande Johannes de Doper, france Jean-Baptiste, portugale João Batista, hispane Juan el Bautista, itale Giovanni il Battista, norvege døperen Johannes, svede Johannes döparen, korse Ghjuvanni u Battistu, pole Jan Chrzciciel, estone Ristija Johannes, finne Johannes Kastaja, greke Ιωαννης ο Βαπτιστης, latine Ioannes Baptista, germane Johannes der Täufer, rumane Ioan Botezătorul, ĉeĥe Jan Křtitel, dane Johannes Døberen, japane ヨハネ (洗礼者)
Eklezio festas Johanon je la 24-a de junio. Ĉar tiu dato ligiĝas al la somera solstico, multaj gravaj popolaj tradicioj kaj superstiĉoj ligitas kun ĝi, videble devenaj ne de la sanktulo mem, sed el antaŭaj praaj paganaj fontoj. Li estas la protektanta patrono de la regula framasonismo laŭ la angla framasona konstitucio, pro tio framasonaj loĝioj por la unuaj tri gradoj ofte estas titolitaj johano-loĝioj.
Eksteraj ligiloj
greke fama pentraĵo de Johano la Baptisto far Leonardo da Vinci, Sankta Johano la Baptisto. Oleo sur ligno, ĉ. 1513-1516. Louvre, Parizo. Eble la plej riĉe esprimiva el liaj pentraĵoj.