Johano la Konstanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano de Saksio,
Johano la Konstanta
Princo-elektisto de Saksio Blason Jean-Georges IV de Saxe.svg
Johann der Beständige, princo-elektisto saksia, en 1526, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna
Johann der Beständige, princo-elektisto saksia, en 1526, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna
Regado 15251532
Antaŭulo Frederiko la 3-a, "la Saĝa", lia frato
Sekvanto Johano Frederiko, "la Grandanima", lia filo
Persona informo
Devena nomo Johann von Sachsen,
Johann der Beständige
Naskiĝo la 30-an de junio 1468
en Meißen, Margrafujo Meißen , Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto la 16-an de aŭgusto 1532 (64‑jara)
en Jessen (Elster) sur Kastelo Schweinitz, Saksio-Wittenberg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Tombo Q18027732 [#]
Religio Luteranismo
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Dinastio Wettin, ernestida branĉo
Patro Ernest, Elector of Saxony [#]
Patrino Elisabeth of Bavaria, Electress of Saxony [#]
Gefratoj Christina of Saxony • Margaret of Saxony, Duchess of Brunswick-Lüneburg • Ernest II of Saxony • Frederiko la 3-a • Adalbert III of Saxony [#]
Edzino 1. Sofia de Meklenburgo
2. Margareta de Anhalto
Idoj Johano Frederiko, ...
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano la Konstanta, germane Johann der Beständige, (naskiĝis la 30-an de junio 1468 en Meißen, mortis la 16-an de aŭgusto 1532 en Jessen (Elster) sur Kastelo Schweinitz) estis princo-elektisto de Saksio. Li estis la kvara filo de la princo-elektisto Ernst de Saksio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano pasigis parton de siaj junaj jaroj ĉe la kortego de la praonklo imperiestro Frederiko la 3-a kaj meritis soldatajn honorojn dum la milito de imperiestro Maksimiliano la 1-a kontraŭ la Hungaroj apud Székesfehérvár. Li ankaŭ partoprenis la kampanjojn en Geldern (1494) kaj en Italujo (1499). Ekde 1486 li estis kune kun la pli aĝa frato Frederiko la 3-a — kies posteulo li fariĝis en 1525 en la princelektisteco — reganto de la ernestida Saksio.

Porreformaciano plenkora[redakti | redakti fonton]

Pli ol la saĝa frato Johano deklaris sin favora je Reformacio. Danke al la Ligo de Torgau, kiu faritis en 1526 kune kun protestantoj nordgermanaj, li reenpuŝis porkatolikajn tendencojn kaj ebligis sian samkredantojn prezenti sin unuiĝintaj antaŭ la Regna parlamento (Reichstag) en Speyer en 1526. La imperiestraj findeklaracioj, kiuj permesis al la dukoj liberan manon koncerne la ekleziajn aferojn en siaj teritorioj, ebligis al Johano doni al la landa eklezio de Saksio propran identecon - ĉefe per vizitadoj faritaj inter 1527-29.

Post la malkovroj de aferoj de Otto von Pack (»Packsche Händel«) en marto 1528 Johano devis fari defendkontrakton kun la hesia landgrafo Filipo la 1-a (Hesia dinastio). Johano sukcese bremsis tiun hesian Filipon diverskampe. Pro persona malamo de la konfesio de la zvinglanoj Johano ne ŝatis la planon de Filipo unuigi ĉiujn protestantojn kaj malhelpis tian strategion. Dum la Regna parlamento de 1530 en Augsburg Johano sentime kontraŭparolis la imperiestron Karlo la 5-a. Kontraŭ la konsiloj de siaj teologoj li transdonigis la surpaperigitan Aŭgsburgan konfeson en sia propra nomo: Johano mem estis skribiginta Melanktonon tiun ĉi deklaracion. Ĝi eĉ laŭtlegitis fare de la kanceliero de Johano.

Kvankam la malharmonio kun la imperiestra moŝto pli kaj pli molestis, Johano protestis kontraŭ la kontraŭleĝa elekto de ties frato Ferdinando la 1-a je romia reganto (1531: do ankoraŭ dum la vivo de la reganta imperiestro Karlo). En februaro 1531 Johano unuigis la protestantojn ene de la t.n. Ŝmalkalda Ligo.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Kun la unua edzino Sophia von Mecklenburg (ŝi mortis en 1503) li havis unu filon, Johano Frederiko, kun la dua edzino Margarete von Anhalt, unu filon, Johann Ernst, kaj du filinojn, Maria (edzinigita far la duko Philipp von Pommern) kaj Margarete (mortinta en 1535). Li ankaŭ estis mecenato, i.a. de Lucas Cranach la Maljuna.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 275, kio legeblas tie ĉi interrete.