John A. Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John A. Lee
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1891 (1891-10-31)
en Dunedin
Morto 13-an de junio 1982 (1982-06-13) (90-jaraĝa)
en Aŭklando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Memorigilo John A. Lee
Okupo
Okupo verkistopolitikisto • romanisto
vdr

John Alfred Alexander LEE (31a de oktobro 1891 – 13a de junio 1982) estis politikisto kaj verkisto de Novzelando. Li estis unu el plej famaj socialistoj en la politika historio de Novzelando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekvivo[redakti | redakti fonton]

Lee naskiĝis en Dunedin en 1891, filo de Alfred Lee kaj Mary Isabella Taylor. Liaj gepatroj ne estis geedziĝintaj, kaj je la tempo de lia nasko, ili jam estis separitaj pro la vetludemo kaj alkoholismo de lia patro. La patrino de Lee estis malriĉa kaj la tuta familio suferis fortajn malfacilojn. Lee ne bone profitis lernejojn, kaj li estis ofte lernej-fuĝinto.

En 1905, li lasis lernejon por labori, kaj venis en deliktetoj. En 1908, li estis kondamnita pro ŝtelado, kaj pasigis tempon en internulejo por junaj krimuloj. Li klopodis fuĝi kelkajn fojojn kaj finfine sukcesis. Post vangadi la landon, li trovis laboron en Raetihi, sed tiam estis enprizonigita pro kontrabando de likvoroj kaj endoma rompeniro.

Tri jarojn post sia liberigo, Lee enlistiĝis en la Novzelanda Ekspedicia Forto, kaj militservis en la Unua Mondmilito. Li ricevis medalon pro agado en Messines en junio 1917, sed estis reenlandigita post esti vundita en marto 1918 kaj perdi sian maldekstran brakon. Li revenis en Novzelando en julio 1919, kaj establis malgrandan negocon. Lee verkis romanon Citizen into Soldier en 1937 inspirita de siaj militspertoj.[1]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ne longe post reveno hejmen, Lee aktiviĝis en la Novzelanda Laborpartio. Lee estis arda socialisto dum iome da tempo, kaj legis grandan kvanton de marksisma literaturo. Li estis membro de la Parlamento ses fojojn. Dum la antaŭlasta, fine de la 1930-aj jaroj, li eniris en disputo kun la estraro de la partio, okazigis disiĝon kaj por la lasta tempo (1940-1943) li estis parlamentano de la Demokrata Laborpartio. Poste li plue verkis por maldeksytraj idearoj, sed surprizis siajn legantojn per defendo de la usona partopreno en la Vjetnama Milito.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lia romano Children of the Poor, 1934, estis tradukita de Bertram Potts kiel Infanoj de la malriĉuloj.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo al John A. Lee en Dunedin, sur la Writers' Walk en la Oktagono.

Libroj (unua eldono)

  • Children of the Poor, 1934.
  • The Hunted, 1936.
  • Civilian into Soldier, 1937.
  • Socialism in New Zealand, 1938.
  • The Yanks are Coming, 1943.
  • Shining with the Shiner, 1944.
  • Simple on a Soapbox, 1963.
  • Shiner Slattery, 1964
  • Rhetoric at the Red Dawn, 1965.
  • The Lee Way to Public Speaking, 1965
  • Delinquent Days, 1967.
  • Mussolini’s Millions, 1970
  • Political Notebooks, 1973.
  • For Mine is the Kingdom, 1975
  • Soldier, 1976
  • The Scrim-Lee Papers. 1976 (kun CG Scrimgeour & Tony Simson)
  • Roughnecks, Rolling Stones & Rouseabouts, 1977
  • Early Days in New Zealand, 1977
  • The John A. Lee Diaries 1936–1940, 1981
  • The Politician, 1987 (sed verkita en 1936.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo : Children of the Poor, 1934]