John B. Fenn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John B. Fenn
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1917 (1917-06-15)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de decembro 2010 (2010-12-10) (93-jaraĝa)
en Richmond
Tombo Berea Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hackensack • Berea • Nov-Jorko • Anniston vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale • Berea College vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Bennett FENN (15a de Junio, 1917 – 10a de Decembro, 2010) estis usona profesoro de analiza kemio kiu kunricevis la Nobel-premion pri kemio en 2002. Fenn kunhavis la duonon de la premio kun Koichi Tanaka kiu elstaris pro sia disvolvigo de nova metodo por amas-spektrometria analizo de biologiaj makromolekuloj. La alia duono de la premio de 2002 iris al Kurt Wüthrich. La kontribuo de Fenn specife rilatis al la disvolvigo de elektrospraja jonigo, nuntempe ofte uzata tekniko por grandaj molekuloj kaj rutina likvo-kromatografia mas-spektrometrio. Frue en sia kariero, Fenn esploris en la kampo de jeto-propulso en la Projekto SQUID, kaj fokusis al studo de molekularoj. Fenn finis sian karieron per pli ol 100 publikaĵoj, inklude unu libron.

Fenn naskiĝis en Novjorko, kaj translokiĝis al Kentukio kun sia familio dum la Granda Depresio. Fenn subgradiĝis ĉe Berea College, kaj doktoruĝis el Yale. Li laboris en industrio ĉe Monsanto kaj en privataj esplorlaboratorioj antaŭ transiri al akademiaj postenoj kiel ĉe Yale kaj ĉe Virginia Commonwealth University.[1]

La esploroj de Fenn pri la disvolvigo de elektrospraja jonigo okazis en la centro de jura disputo kun la Universitato Yale. Li perdis la proceson, post ĝi determinis, ke li misfidis la universitaton pri la ebla utileco de la teknologio. Yale ricevis 500 000 dolaroj pro juraj pagoj kaj 545 000 dolarojn pro damaĝoj. La decifo plaĉis al la universitato, sed okazigis diversajn reagojn el kelkaj personoj aliĝintaj al la institucio, kiuj estis seniluziigitaj pro tia traktado al Nobel-premiito kun tia delonga historio en la lernejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papers of John B. Fenn, 1948-2010 (bulk 1970-1990). Science History Institute. Arkivita el la originalo la 29an de Marto, 2019. Alirita la 21an de Decembro, 2021. "Click on 'Fenn Papers Finding Aid 2014' for finding aid to archive."