John Bardeen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bardeen
Nobel-premiito
Persona informo
John Bardeen
Naskiĝo 23-an de majo 1908 (1908-05-23)
en Madison
Morto 30-an de januaro 1991 (1991-01-30) (82-jaraĝa)
en Bostono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Hill Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Madison vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato PrincetonUniversitato de Viskonsino ĉe Madison • Madison Central High School • University of Wisconsin High School vd
Familio
Patro Charles Russell Bardeen vd
Edz(in)o Jane Maxwell vd
Infanoj James M. Bardeen • William A. Bardeen vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto • elektrika inĝeniero vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Eugene Paul Wigner vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John BARDEEN (naskiĝis la 23-an de majo 1908 en Madison,Viskonsino, mortis la 30-an de januaro 1991 en Bostono) estis usona fizikisto, diplomito de la Universitato Princeton. Li estas la sola persono, kiu dufoje ricevis la Nobel-premion pri fiziko.[1]

Kunmemora ŝildo pri Bardeen kaj la Teorio de Superkonduktiveco, ĉe la Universitato de Ilinojso.

En la jaro 1956 li estis unuafoje honorata per la Premio Nobel kun Walter Houser Brattain kaj William Shockley pro laboro pri duonkonduktaĵo kaj pro invento de transistoro.

Duafoje li en 1972, kune kun Leon Neil Cooper kaj Robert Schrieffer ricevis la nobelpremion pro malkovro de teorio de superkonduktiveco, kiu poste estis nomata BCS-teorio.[2]

Li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Notoj[redakti | redakti fonton]