John Barrymore
| John Barrymore | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| John Barrymore | |||||
| Naskiĝo | 15-an de februaro 1882 en Filadelfio | ||||
| Morto | 29-an de majo 1942 (60-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | cirozo, rena malfunkcio kaj pneŭmonito | ||||
| Tombo | Mount Vernon Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | King's College School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Barrymore family vd | ||||
| Patro | Maurice Barrymore | ||||
| Patrino | Georgiana Drew (en) | ||||
| Gefratoj | Ethel Barrymore kaj Lionel Barrymore | ||||
| Edz(in)o | Elaine Barrie (en) Dolores Costello (1928–1934) Blanche Oelrichs (1920–1928) Katherine Corri Harris (mul) | ||||
| Infanoj | John Drew Barrymore ( Diana Barrymore ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | teatra aktoro aktoro filmaktoro scenaristo | ||||
| Aktiva dum | 1903– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John BARRYMORE (naskita kiel John Sidney Blyth ; la 14-an de februaro 1882 en Filadelfio, Pensilvanio; la 29-an de majo 1942 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona teatra, radia kaj kina aktoro, unu el la plej sukcesaj kaj respektataj usonaj aktoroj en la fruaj jardekoj de la 20-a jarcento. Post atingado de famo kiel Broadway- aktoro, li fariĝis Holivuda stelulo en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.
Retrospektive, John Barrymore estas plej konata pro siaj roloj en filmoj kiel Dr. Jekyll & Mr. Hyde (1920), Grand Hotel (1932), Dinner at 8 (1933), The Great Comedy (1934), kaj Don Juan (1926). Barrymore liveris kelkajn el la plej kritike aklamitaj aktoradoj en usona teatro kaj filmhistorio. La aktora kariero de Barrymore daŭris 25 jarojn. Li havis ĉefrolojn en pli ol 60 filmoj dum sia kariero. Pro siaj multaj kontribuoj al la filmindustrio, John Barrymore ricevis stelon sur la Trotuaro de famo en Holivudo.
John Barrymore estis la pli aĝa frato de la aktoroj Ethel kaj Lionel Barrymore. Li estas la avo de Drew Barrymore, kiu ankaŭ estas aktorino.
Li eniris la historion, sekvante la anglan aktoron Keane, kiel la personigo de la formulo "genio kaj diboĉo". La persona vivo de Barrymore estis la temo de multe da atento antaŭ kaj post lia morto. Li luktis kontraŭ alkoholismo ekde la aĝo de 14 jaroj, estis edziĝinta kaj divorcita kvar fojojn, kaj eĉ deklaris bankroton. Multo de lia pli posta laboro implikis memparodion kaj portretadojn de ebriaj eks-partneroj. Lia nekrologo en The Washington Post notis, ke "tra la jaroj - kaj dum lia privata vivo fariĝis pli kaj pli publika - li, malgraŭ sia teatra profesieco, fariĝis klaĉgazeta rolulo." Kvankam filmhistoriistoj kredas, ke "la kontribuo de Barrymore al la arto de kinematografia aktorado komencis malkreski" meze de la 1930-aj jaroj, la biografiisto de Barrymore, Martin Norden, nomis lin "verŝajne la plej influa kaj amata aktoro de sia tempo!"

