Saltu al enhavo

John Bennett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bennett
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1897 (1897-06-08)
en Londono
Morto 13-an de decembro 1974 (1974-12-13) (77-jaraĝa)
en Sherborne
Tombo St Mary Magdalene Church, Sandringham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater King's College School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inĝeniero
matematikisto
verkisto
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John G. BENNETT (John Godolphin Bennett; n. la 8-an de junio 1897 en Londono; m. la 13-an de decembro 1974 en Sherbourne, Gloucestershire) estis brita matematikisto, filozofo, verkisto kaj spiriteca instruanto. Li dumtempe estis ŝtata sekretario en la registaro de Britio kaj gvidis esploran instituton de la brita karbomina industrio. Lia vivo kaj verkaro estis forte ligita al Georges I. Gurdjieff kaj ties spiriteca sistemo de "kvara vojo".

Kion li mem nomis sian "serĉon je vero", komenciĝis per preskaŭmorto dum la Unua Mondmilito. Dum la jaro 1919 Bennett sendiĝis al Istanbulo, kie li laboris por la brita sekreta servo kaj interalie kontaktiĝis kun turkaj derviŝoj de la Mevlevi-ordeno. Dum 1920 li pere de rusa ĵurnalisto ekkonis la misteran konscio-instruanton Georges I. Gurdjieff, kiu ĵus estis en Istanbulo. La renkonto tiom impresis la briton, ke li tri jarojn poste vizitis Gurdjieff en ties "instituto por la harmonia evoluo de la homo" en Fontainebleau proksime de Parizo. Tamen pro profesiaj kialoj li baldaŭ revis reiri al Anglio, kaj tie dum iom da jaroj kunlaboris kun disĉiplo de Gurdjieff. La Dua Mondmilito kaj la fina kontraŭado de tiu disĉiplo rilate al Gurdjieff dum iom da tempo interrompis la kontakton. Sed dum 1947 Bennett revenis al Gurdjieff en Parizo kaj dum du jaroj kunlaboris en ties grupoj. Post la morto de Gurdjieff dum la jaro 1949 Bennett kreis similan spiritecan grupon en Coombe Springs apud Londono. Gurdjieff inspiris la briton serĉi pri la internaj modeloj de spiriteco kaj pri la fontoj de vera scio. Pro tio Bennett esploris pri la devenoj de la instruoj de Gurdjieff kaj entreprenis plurajn vojaĝojn al islamaj landoj de Azio. Li intense renkontis plurajn influajn aziajn klerulojn, interalie plurajn gvidajn sufiojn, sed ankaŭ Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo, la indonezian fondinton de la spiriteca Subud-movado, kaj la baratanon Jogio Mahariŝi Maheŝ, la fondinton de la Transcendenca Meditado.

Aldone al tiuj esploroj pri islamaj kaj alireligiaj spiritecaj tradicioj de Azio, Bennett influigis elementojn el diversaj tradiciaj instruoj, el moderna psikologio kaj la modernaj natursciencoj en siajn verkojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Informoj pri John Bennett en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)