John Berryman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

John Berryman (naskiĝis la 25-an de oktobro 1914 en McAlester, Oklahomo, mortis la 7-an de januaro 1972 en Minneapolis, Minesoto) estis usona poeto konsiderata kiel paradigmulo de la konfesa skolo de usona poezio. Lia plej konata verko estis "The Dream Songs" ("La Sonĝokantoj").

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

John Berryman naskiĝis John Allyn Smith, Jr. en Oklahomo kie li edukiĝis ĝis sia 10-a jaraĝo, kiam lia patro, bankisto John Smith, kaj lia patrino, instruistino Martha, moviĝis al Tampa, Florido. En 1926 en Florido, kiam la poeto 12-jaraĝis, lia patro mortige pafis sin. La sinmortigo de lia patro fantomis la poeton Berryman dum la cetero de lia vivo. Li poste verkis pri sia mensa lukto por akcepti ĝin en la Sonĝokantoj. En "Sonĝokanto #143", li skribis, "Lia freneza impeto [mortigi sin] forviŝis mian infanecon. Mi suben lasis lin / dum same 40 jarojn poste mi amas lin / kaŝitan en Oklahomo / apud sia frato Will."

Post la morto de lia patro, lia patrino reedziniĝis al alia bankisto John kaj ili moviĝis al Novjorkurbo. La nomo de ŝia nova edzo estis Berryman kaj la poeto prenis tiun nomon, hazarde ekhavante la ĝuste saman nomon de sia duonpatro. Li studis en la kvarjara universitato Columbia College en Novjorko, kie li studis kun Mark Van Doren. Dum du jaroj, li studis en Clare College ĉe Columbia University kaj diplomiĝis en 1936.

La fruaj verkoj de Berryman eldoniĝis en volumo "Kvin Junaj Usonaj Poetoj" de la eldonejo New Directions. Alia juna poeto en tiu antologio estis Randall Jarrell. La sama eldonejo eldonis la unuan libron de Berryman en 1942, nomata Poemoj. Lian unuan maturan libron recenzis Randal Jarrell, kiu diris ke Berryman estis "komplika, nervoza kaj inteligenta poeto" kies poezio estis tro simila al tiu de W.B. Yeats. Berryman poste konsentos, dirante ke "Mi ne nur volis esti KIEL Yeats; mi volis ESTI Yeats."

En 1947, Berryman komencis amindumi edziniĝintan virinon nomitan Chris, dum li ankoraŭ edziĝis al lia unua edzino. Li verkis longan sonetaron pri la amindumo sed ne eldonis ĝin, ĉar la eldono rivelus la aferon al lia edzino. Tamen, li eventuale eldonis la verkaron, titolitan La sonetoj de Berryman, en 1967. Ĝi enhavas pli ol 100 sonetojn.

En 1950, Berryman verkis biografion de la verkisto Stephen Crane, kiun li tre multe admiris. Poste li eldonis libron da poemoj, Homage to Mistress Bradstreet kun dizajnoj faraj de la artisto Ben Shahn. Tio estis la unua libro de Berryman, kiu ricevis "nacian atenton" kaj pozitivajn recenzojn. Priskribante la libron, Edmund Wilson diris ke la titola poemo estis "la plej distingita longa poemo de usona poeto post The Wasteland de T.S. Eliot" kaj la poeto Conrad Aiken laŭdis la pli mallongajn poemojn en la libro, kiujn li opiniis pli bonaj.

Malgraŭ la sukceso de tiu libro, la vera poezia elmergo de Berryman okazis pro la eldono de 77 Dream Songs en 1964, kiu gajnis la Premion Pulitzer por poezio en 1965, pro kiu oni ekrigardis lin kiel unu el la plej gravaj usonaj poetoj post la Dua Mondmilito kun Robert Lowell, Elizabeth Bishop kaj Delmore Schwartz. Poste li ricevis multe da atento de la usona gazetaro, artaj organizaĵoj kaj prezidento Lyndon B. Johnson, kiu invitis Berryman al manĝo en la Blanka Domo. Ankaŭ tiujare la antaŭnelonge kreita Nacia Donaco por la Artoj donis al li 10 000 dolarojn da subvencio (kvankam li konfesis, kiam Minneapolis ĵurnalisto intervjuis lin pri ĝi, ke li ne konis la organizon).

Li kontinuis verki "Sonĝokantojn" fervore rapide kaj eldonis duan, grave pli longan volumon titolitan His Toy, His Dream, His Rest (Lia Ludilo, Lia Sonĝo, Lia Ripozo) en 1968. Tio gajnis la Nacian Libran Premion por Poezio kaj la Bollingen Premio. La sekvintan jaron Berryman re-eldonis 77 Dream Songs kaj His Toy, His Dream, His Rest kiel unu libron titolitan The Dream Songs (La Sonĝokantoj). En la sonĝokantaj poemoj, Berryman uzis la rolulon "Henry" por ludi kiel "alia egoo", sed en lia venonta libro de poemoj, Love & Fame (Amo kaj Famo), li forigis la maskon de Henry por skribi pli simple pri sia vivo. La plej favoraj respondoj al la libro de kritikistoj kaj la plejmulto de la kolegoj de Berryman estis senfervoraj; la plej malfavoraj estis eĉ malamikemaj kaj nuntempe oni konsideras ĝin relative malgrava verko.

En 1972 Berryman sinmortige saltis de sur la Washington Avenua Ponto en Minneapolis. La lasta kaj portmorte eldonita libro de Berryman, Delusions Etc. (Iluzoj ktp.), temis pri religiaj kaj spiritecaj koncernoj kaj reaperigis Henry en kelkaj poemoj. Kiel Love & Fame, oni konsideras ĝin relative malgrava.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Berryman verkis pri tiam tabuaj aferoj kiel avido, mensaj malsanoj, volupto kaj sinmortigo. Berryman mem diris, ke liaj roluloj ne estis li mem. Sed multaj kritikantoj diris ke Berryman verkis pri siaj propraj problemoj okazantaj al roluloj, kiuj ne estis li mem sed reprezentis lin. La personoj, kiuj konis lin taksis liajn rolulojn kiel alproksimaĵojn de Berryman mem. Tio inkluzivas ekzemple Henrikon (Henry), la ĉefrolulon de La Sonĝokantoj.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Berryman en la angla Vikipedio.