Saltu al enhavo

John Bonham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bonham
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1948 (1948-05-31)
en Redditch
Morto 25-an de septembro 1980 (1980-09-25) (32-jaraĝa)
en Windsor
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Asfiksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Deborah Bonham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jason Bonham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo rock drummer (en) Traduki
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1962–1980 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Henry "Bonzo" BONHAM (naskita la 31-an de majo 1948 en Redditch, Worcestershire - mortis la 25-an de septembro 1980 en Windsor, Berkshire) estis brita muzikisto. Kiel virtuozodrumristo, partopreninta en la muzikgrupo Led Zeppelin, dum kiu li iĝis unu el la plej grandaj kaj la plej influaj drumistoj en rok-muziko kaj en la moderna historio de muziko ĝenerale [1][2][3].

Li estis la drumisto por la brita rokmuzika grupo Led Zeppelin kaj daŭre estas konsiderita unu el la la plej influaj rok-drumistoj ĝis hodiaŭ. En 2005, brita revuo Classic Rock vicigis Bonham numero unu en sia listo de la plej grandaj rok-drumistoj de ĉiuj tempoj, same kiel en enketo de Rolling Stone en 2011, legantoj voĉdonis Bonham la "Plej bona drumisto de Ĉiuj Tempoj". En 2016, la redakcio de Rolling Stone publikigis liston de la 100 plej grandaj drumistoj de ĉiuj tempoj, sur kiuj li prenis la unuan lokon [4].

Fakuloj rimarkis la unikan potencon de lia ludado kaj senton de la interna energio de ritmo. Encyclopedia Britannica nomis Bonham "la ideala ekzemplo por ĉiuj ŝtonrokaj drumistoj kiuj sekvis liajn paŝojn" [5]. Post la morto de Bonham je 32-jaraĝa, Led Zeppelin dissolviĝis.

Bonham ricevis sian unuan tamburon kiam li estis 10-jaraĝa, kaj drumaro kiam li estis 15-jaraĝa. Li poste ludis en kelkaj lokaj grupoj - inkluzive de la Band of Joy, kie Robert Plant estis la kantisto. Estis Plant kiu rekomendis Bonham al Jimmy Page, ĉar Page estis komenconta novan grupon post la disrompo de The Yardbirds, kaj donis al Plant la taskon kiel kantisto. Tamen, Bonham ne estis tro fervora pri iĝi plentempa muzikisto, kaj Plant devis pasigi longan tempon persvadante Bonham al ligi la novan grupon, kiu poste estis nomita Led Zeppelin.

Kvankam Plant kaj Page estis la naturaj frontuloj de Led Zeppelin, Bonham ankaŭ ricevis multe da atento. Li estis tre energia kaj bata drumisto kiu povis preni longajn soloojn kaj sur scenejo kaj en la studio.

Se Bonham estis sovaĝa viro sur la scenejo, li estis se eble eĉ pli sovaĝa. Li amis festadon, kaj dum tiu priskribo ankaŭ konvenas al la aliaj membroj, ĝi estis Bonham kiu plej vivis ĝis la rokenrola vivstilo de la kvar membroj de Zeppelin. Li konate festis la tutan nokton kaj poste kelkajn. Ĉi tio estis ankaŭ lia morto. La 25an de septembro 1980, li trinkis peze la tutan tagon, kaj la nekropsio post kiam li estis trovita morta montris ke li trinkis kvardek glasojn da vodko en la antaŭaj 24 horoj. La mortokaŭzo estis fluido en la pulmoj (asfiksio), ĉar li sufokiĝis pro sia propra vomaĵo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bonham, Mick (2003). Bonham by Bonham: My Brother John. Solihull: Icarus Publications. ISBN 0-9545717-0-3.
  • Bonham, Mick (2005). John Bonham: The Powerhouse Behind Led Zeppelin. Southbank Publishing. ISBN 1-904915-11-6.
  • Paul McCartney & Wings. Wings at the Speed of Sound Archived 10 February 2021 at the Wayback Machine (box set).
  • Prato, Greg (2020). BONZO: 30 Rock Drummers Remember the Legendary John Bonham. Independently published. ISBN 979-8-645-37000-8.
  • Welch, Chris & Nicholls, Geoff (2001). John Bonham: A Thunder of Drums. San Francisco: Backbeat Books. ISBN 0-87930-658-0.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. John Bonham at Modern Drummer Arkivigite je 2012-05-08 per la retarkivo Wayback Machine. Modern Drummer
  2. The Greatest Drummers Of All Time! Arkivigite je 2010-02-25 per la retarkivo Wayback Machine. Gigwise.com
  3. Chris Welch. The John Bonham Story. Drum Magazine. Retrieved 16 November 2014 Arkivigite je 2014-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Weingarten, Christopher; et al. (31 March 2016). "100 Greatest Drummers of All Time". Rolling Stone. Archived from the original on 23 September 2018. Retrieved 17 January 2019.
  5. John Bonham Biography. AllMusic

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]