Saltu al enhavo

John Bowlby

El Vikipedio, la libera enciklopedio


John Bowlby
Persona informo
Naskiĝo 26-a de februaro 1907
en Londono, Anglio
Morto 2-a de septembro 1990
en insulo Skye, Skotlando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Trinity College
UCL Medical School (en) Traduki
Lindisfarne College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Anthony Bowlby (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ursula Longstaff (en) Traduki (1938–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Mary Hamilton Victoria Ignatia Bowlby (en) Traduki, Pia Rose Whitworth Bowlby (en) Traduki, Sir Richard Peregrine Longstaff Bowlby, 3rd Bt. (en) Traduki, Robert John Mostyn Bowlby (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Infana kaj adoleskula psikiatro
psikiatro
psikoanalizisto
psikologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj teorio de amligiteco
vdr

John BOWLBY, plennome Edward John Mostyn Bowlby (naskiĝis la 26-an de februaro 1907 en Londono; mortis la 2-an de septembro 1990 sur la insulo Skye, Skotlando) estis brita pediatro (do kuracisto pri infanoj), infana kaj adoleskula psikiatro kaj psikoanalizisto. Li kaj la du kolegoj James Robertson kaj Mary Ainsworth konsideriĝas la pioniroj de esplorado pri la fruaj ligoj inter beboj kaj siaj gepatroj.

Bowlby studis psikologion kaj antaŭklinikan medicinon en la universitata kolegio Trinity College de Kembriĝo. Post la studado, li laboris kun socie misadaptiĝintaj infanoj ĝis, je la aĝo de dudek du, li ekstudis medicinon en Londono. Kvar jarojn pli poste, li finis la studadon de medicino kaj do iĝis kuracisto. Ankoraŭ antaŭ la studfino, li enskribigixis en la Instituto pri Psikoanalizo. Post la medicina lernejo, li aparte interesiĝis kaj treniĝis en la tiutempe tre nova fako de infana kaj adoleskula psikiatrio en la malsanulejo Maudsley Hospital. En 1937, 30-jara, li kvalifikiĝis kiel psikanalizisto.

Dum la Dua Mondmilito, li estis leŭtenanto-kolonelo en la medicina fako de la brita armeo. Post la milito, li iĝis vicdirektoro de la kliniko Tavistock Clinic, kaj ekde 1950 estis konsultisto de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]