John Carroll (episkopo)
John Carroll | |||||
---|---|---|---|---|---|
Metropolitan Archbishop of Baltimore | |||||
![]() Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1735 en Marilando | ||||
Morto | 3-an de decembro 1815 (80-jara) en Baltimore | ||||
Tombo | Basilica of the National Shrine of the Assumption of the Blessed Virgin Mary [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | angla • latina [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Stonyhurst College • Colleges of St Omer, Bruges and Liège • Seminario kaj Universitato Sankta Maria [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Daniel Carroll I of Upper Marlboro [#] | ||||
Patrino | Eleanor Darnall Carroll [#] | ||||
Gefratoj | Daniel Carroll • Mary Carroll [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | prelato • misiisto • katolika sacerdoto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John CARROLL (naskiĝinta la 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Marilando – mortinta en Baltimoro la 3-an de decembro 1815[1]) estis prelato de la Romkatolika Eklezio, kiu servis kiel la unua enlanda superulo de la usona katolikaro (1784, "Superulo de la Misioj"), fariĝante la unua episkopo (1790) kaj unua ĉefepiskopo (1808) de la nova lando. Li prezidis la (ĉef)episkopujon de Baltimoro.
Carroll estas konata ankaŭ kiel la fondinto (1789) de Universitato Georgetown, la plej malnova romkatolika universitato en Usono, kaj de la Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring) (1774) ĉe Rock Creek, (nun Forest Glen), la unua sekulara (dioceza) paroĥo en la lando; sekulara tiukuntekste signifas, ke ĝiaj pastroj ne apartenas al monaĥaj aŭ misiaj ordenoj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Chisholm, Hugh, red. (1911). "Carroll, John". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.