John Charles Polanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

John Charles Polanyi [ĝon ĉals polanji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Polányi János Károly estas juda-hungara-germana-kanada kemiisto, fizikisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (2001), membro ordinara de Papa Akademio de la Sciencoj. Lia patro estis Mihály Polányi.

Memortabulo pri John Charles Polanyi en Eger

John Charles Polanyi [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1929 en Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Charles Polanyi devenis el juda-hungara familio. Pro la nazioj la familio translokiĝis al Manchester, kie John frekventis universitaton. Li ricevis diplomon B.Sc en 1949, en la sekva jaro M.Sc, en 1952 Ph.D, poste 2 jarojn li ricevis stipendion en Kanado. Ekde 1956 li vivis en Toronto, kie li ekinstruis en la universitato. En 1958 li edziĝis. Li profesoriĝis en 1962. Li ricevis Nobel-premion en 1986, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Dangers of Nuclear War (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]