John D. Liu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John D. Liu
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1953 (1953-01-02) (71-jaraĝa)
en Naŝvilo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisoro • ekologo • mediprotektulo
vdr

John Dennis Liu (naskiĝi en 1953 en Nashville, Tenesio) estas ĉina usona filmisto kaj ekologiisto. Li estas ankaŭ esploristo ĉe pluraj institucioj. En januaro 2015 John estis nomita vizitanta samrangulo ĉe la Nederlanda Ekologia Instituto (NIOO) de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj. John estas ankaŭ Ekosistema Ambasadoro por la Fondumo Commonland bazita en Amsterdamo. En 2017 John Liu fondis la Ekosistemajn Restarigajn Tendarojn, tutmonda movado kiu celas grandskale restaŭri difektitajn ekosistemojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Liu naskiĝis en Nashville, Tenesio, Usono, kiel la filo de ĉina patro kaj usona patrino. Li elspezis plejparto de sia junaĝo en Bloomington, Indianao.[1] Liu studis ĵurnalismon.[2] Li laboris por CBS dum pli ol dek jaroj. Li ankaŭ laboris por eŭropaj amaskomunikiloj kiel RAI, Svisa Radio Internacia kaj ZDF. Por RAI, ZDF[3], BBC World News kaj la kanalo Nacia Geografia Societo li produktis naturo-rilatajn dokumentofilmojn[2]. En 1995 li filmis la Leŭsan Altebenaĵon en Ĉinio, kiu estis transformita de dezerta kaj erozita tero en oazon fare de la registaro[2][4]. Ĉe tiu ĉi punkto Liu rimarkis la eblecon de homoj restarigi ekosistemojn prefere ol nur detrui ilin.

Ekologia agado[redakti | redakti fonton]

Post emeritiĝo en 1997, Liu fariĝis la direktoro de la Ekologia Edukada Amaskomunikilara Projekto (EEMP). Kun la EEMP Liu uzas televidon por provizi informojn pri ekologio, daŭrebla evoluo, publika sano en Ĉinio kaj aliaj landoj[3].

John Liu fondis la Ekosistemajn Restarigajn Tendarojn en 2017, kiuj fakte formas tutmondan movadon kiu celas grandskale restaŭri difektitajn ekosistemojn.

Liu verkis pri ekosistema restarigo por la revuo Kosmos, samkiel por la kristana Science Monitor [1] kaj la revuo Verda Estonteco eldonita de la Forumo por la Estonteco[5][6]. Li ankaŭ verkis pri la spirita flanko de ekologio kaj ekosistema restaŭro.

Ekosistema mono-derivado kontraŭ la ekosistemo mem[redakti | redakti fonton]

Liu emfazas ke la danĝera efiko de homaj aktivecoj sur la mondo ne estas sole kaŭzataj de forcejaj gasoj, sed estas grandparte kaŭzata de la detruo de la biomaso kaj de la biodiverseco. Liu asertas ke la malpliiĝo en ĉi tiuj faktoroj gvidis al pli altaj temperaturoj kaj perdo de kultivebla grundo kondukante finfine al dezertiĝo.

Liu vidas solvon por ĉi tiuj problemoj en la manieroj homoj rigardas monon, ĉar homoj nuntempe pli alte aprezas la produktojn kaj servojn derivatajn de ekosistemoj ol la ekosistemoj mem. La filmo Regreening the dessert (Reverdigi la dezerton) kiel parto de la nederlanda tv-programo Tegenlicht, estis elsendita de la nederlanda publika elsendo-kompanio VPRO kaj kunproduktita de Liu. En la filmo oni vidas bildojn de Liu kiam li vojaĝis en landoj kiel Jordanio, Ĉinio kaj Etiopio montrante la tieajn eblecojn por re-verdigi dezertajn areojn.

Ekde 2009, Liu laboris kune kun Willem Ferwerda, eksa direktoro de la nederlanda oficejo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) kaj fondinto de la Fondumo Commonland, organizaĵo kiu gvidas grandskalajn projektojn por restaŭri pejzaĝojn.

Filmo "Hope in a Changing Climate”[redakti | redakti fonton]

"Hope in a Changing Climate” (Espero en ŝanĝiĝanta klimato)[7] estis unue prezentita en Kopenhago dum la UN-Konferenco pri klimata ŝanĝo (COP 15) kaj en BBC World News . Ekde ties lanĉo, "Hope in a Changing Climate” estis tradukita en la la ĉinan, la francan, la germanan, la hispanan, la polan, la rusan kaj la vjetnaman, La filmo estis oficiale elektita por memorfesti la Internacian Jaron de la Arbaro en 2011.

"Hope in a Changing Climate” gajnis la premion de la plej bona dokumenta mallonga filmo ĉe Green Screen (Verda Ekrano) [2] Arkivigite je 2017-09-15 per la retarkivo Wayback Machine en Vancouver, Kanado en 2011. La Internacia Festo de Ekologia Filmo kaj Video akceptis la filmon en ties tre konkurencema tutmonda kunveno en junio 2010.

"Hope in a Changing Climate” haveblas en iTunes[8] kiel libere uzebla materialo (malfermita fonto) kun raportado fare de Open University faculty (Malfermita Universitata fakultato).

Filmo "Green Gold"[redakti | redakti fonton]

Kune kun nederlanda publika elsendo-kompanio VPRO kaj ĝia dokumentofilma programo Backlight, la filmo Green Gold (verda oro) sekvas kiel Liu vojaĝas tra la mondo por dokumenti kaj inspiri al grandskalaj projektoj en Ĉinio, Etiopio kaj Ruando. Green Gold uzas iun filmaĵon de "Hope in a Changing Climate” , sed ĝi gravas ankoraŭ pli pro la vizito al Jordanio je la invito de Princino Basma bint Talal: en Jordanio Liu kunlaboras kun la permakultura dezajnisto Geoff Lawton ĉe la Permakultura Esplora Instituto de Jordanio[9]. Krom Princino Basma bint Talal kaj la pensoj kaj projektoj de Geoff Lawton, la dokumentofilmo ankaŭ prezentas pli da konsideroj de Liu pri la regionoj kiujn li vizitis[10].

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Jane Goodall - China Diary (2003),
  • Hope in a Changing Climate (2009),
  • Lessons of the Loess Plateau
  • Scaling Up Poverty Reduction in China
  • Beating the Drum Loudly
  • A Line in the Sand
  • Because They're Worth It
  • The Long March
  • Women of the Gobi
  • Forests of Hope
  • Forests Keep Drylands Working
  • Food Security and Environmental Transformation in Ethiopia
  • Emerging in a Changing Climate
  • A Steppe Ahead
  • The Next Steppe in Mongolia's Energy Future
  • Leading With Agriculture

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Isabel Hilton,"A filmmaker's take on China's environment (dua parto )", Chinadialogue.net, la 8-an de aŭgusto 2006.
  2. 2,0 2,1 2,2 (nederlanda) Jip Mennema, "John D. Liu - Ambassadeur van ecologisch herstel", Tegenlicht, VPRO, la 24-an de aprilo 2012.
  3. 3,0 3,1 (angla) "John D. Liu - Resumo" (PDF). Critical Zone Hydrology Group, Vrije Universiteit Amsterdam.
  4. (nederlanda) "VPRO, Tegenlicht, Aflevering Groen Goud", VPRO, la 30-an de aprilo 2012.
  5. (angla) Reinventing the way the world works, Forum for the Future
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2019-11-26.
  7. Jutuba filmeto
  8. (angla) Hope in a changing climate - for iPod/iPhone by The Open University
  9. Permaculture Research Institute of Jordan
  10. John D. Liu ĉe YouTube

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]