John Dollond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Dollond
Persona informo
John Dollond
Naskiĝo 21-an de junio 1706 (1706-06-21)
en Spitalfields
Morto 29-an de novembro 1761 (1761-11-29) (55-jaraĝa)
en Londono
Mortis per apopleksio vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Familio
Infanoj Peter Dolland vd
Profesio
Okupo astronomofizikisto • instrumentofaristo • inventisto • medicina instrumentofaristo vd
Laborkampo optiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John DOLLOND (Londono, 10a de junio 1706 - Londono, 30 de novembro 1761) estis angla optikisto.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de hugenota rifuĝinto, silkoteksisto en la kvartalo Spitalfields, Londono. Dollond pluigis la patran metion, sed ankaŭ akiris sciaron pri latino, greka, matematiko, fiziko, kaj anatomio, inte aliaj fakoj. En 1752 li lasis la metion de silkoteksisto por labori kun sia plej aĝa filo, nome Peter Dollond (1730-1820), kiu en 1750 estis malferminta negocon de fabrikado de optikaj instrumentoj. Lia reputacio rapide kreskiĝis, kaj en 1761 li estis nomumita optikisto de la reĝo.

Senkoloraj lensoj

En 1758 li publikigis "Account of some experiments concerning the different refrangibility of light" en Philosophical Transactions of the Royal Society, en kiu li priskribis la eksperimentojn kiuj kondukis lin al la malkovro de rimedo por konstruado de senkoloraj lensoj, pere de la kombinado de flintaj kaj kraŭnaj vitroj.

En 1747, Leonhard Euler estis sugestinta, ke la akromatismo (senkoloreco) povas estis atingita pere de la kombino de vitroj kaj akvolensoj. Laŭ Isaac Newton, Dolland volis refuti tiun eblon, sed, post la sveda fizikisto Samuel Klingenstierna pruvis, ke la leĝo de disperso de Newton ne koincidas kun difinitaj observoj, Dollond klopodis pruvi la hipotezojn de Euler.

En 1757 li sukcesis produkti refrakton senkoloran pere de vitroj kaj akvolensoj, kaj post kelkaj monatoj li atingis la saman rezulton kombinante vitrojn en diferencaj kvntoj, kio ege helpis la progresojn en la fabrikado kaj uzado de teleskopoj. Pro tiuj atingoj la Royal Society premiis lin per la medalo Copley en 1758. Dollond ankaŭ publikigis du artikolojn pri aparatoj por mezuri tre malgrandajn angulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (1910-1911). «Dollond, John». En Chisholm, Hugh, eld. Encyclopædia Britannica. A Dictionary of Arts, Sciences, Literature, and General information (11a eldono). Encyclopædia Britannica, Inc.; aktuale en publika havaĵo.