John Flamsteed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Flamsteed
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1646 (1646-08-19)
en Denby, Derbyshire,  Reĝlando Anglio
Morto 31-an de decembro 1719 (1719-12-31) (73-jaraĝa)
en Burstow, Surrey,  Reĝlando de Granda Britio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Jesus College • Derby School • Universitato de Kembriĝo
Familio
Edz(in)o Margaret Flamsteed
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj Royal Greenwich Observatory
vdr

John FLAMSTEED FRS (19a de Aŭgusto 1646 – 31a de Decembro 1719) estis angla astronomo kaj la unua Reĝa Astronomo. Lia ĉefaj atingoj estis la preparado de 3000-stela katalogo, nome Catalogus Britannicus, kaj de stelatlaso nomita Atlas Coelestis, ambaŭ publikigitaj postmorte. Li ankaŭ faris la unuajn registritajn observojn de Urano, kvankam li erare katalogis ĝin kiel stelo “34 Tauri”, kaj li metis la fundamentan ŝtonon por la Royal Greenwich Observatory.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

En februaro 1676, li estis akceptita kiel membro de la Royal Society, kaj en julio li translokiĝis al la Observatorio de Greenwich, kie li loĝis ĝis 1684, kiam li estis nomumita pastro de la paroĥejo de Burstow, Surrey.[2] Li restis ĉe tiu posteno, same kiel ĉe tiu de "Reĝa Astronomo", ĝis sia morto.

Li kalkulis precize la suneklipsojn de 1666 kaj 1668. En 1672 li faris precizajn observojn por determini la valoron de la suna paralakso: li atingis 10" (la reala valoro estas 8.79"). La 16an de aŭgusto 1680 li katalogis stelon 3 Cassiopeiae, kiun postaj astronomoj ne trovis kaj dubis ĉu temis pri eksplodo de supernovao aŭ pri observararo fare de Flamsteed.[3]

Li estas memorita ankaŭ pro siaj konfliktoj kun Isaac Newton, tiam prezidanto de la Royal Society, kiu klopodis ŝteli kelkajn el la malkovroj de Flamsteed por sia propra laboro. Newton trompis Flamsteed uzante reĝan edikton, kaj publikigis la trovojn sen atribui ilin al Flamsteed. Kelkajn jarojn poste, Flamsteed sukcesis aĉeti la plej parton de la ekzempleroj de tiu libro, kaj publike bruligis ilin antaŭ la Reĝa Observatorio.

La asteroido 4987 Flamsteed estas tiel nomita liahonore.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Howse, Derek (1997). Greenwich Time and Longitude. Philip Wilson. pp. 44–45. ISBN 0856674680.
  2. Rees, Martin (Introduction). "The Life of John Flamsteed: Britain's First Royal Astronomer". Amber Valley Borough Council. Alirita la 28an de Novembro 2021.
  3. Ashworth, William (1980). "A Probable Flamsteed Observation of the Cassiopeia-A Supernova". Journal for the History of Astronomy. 11: 1. Bibcode:1980JHA....11....1A. doi:10.1177/002182868001100102. S2CID 121684168.
  4. "IAU Minor Planet Center (4987) Flamsteed = 1980 FH12 = 1983 BV = 1990 D". Minor Planet Center. International Astronomical Union. Alirita la 28an de Novembro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Die große Flamsteed-Edition, Himmelskartographie von 1776 bis 1805, 94 originalgetreu faksimilierte Himmelskarten, Albireo Verlag Köln, 2017, (ISBN 978-3-9816040-3-0).
  • The correspondence of John Flamsteed, the first Astronomer Royal compiled and edited by Eric G. Forbes, ... Lesley Murdin and Frances Willmoth. Bristol: Institute of Physics Publishing, 1995–2002 (ISBN 0-7503-0147-3) (v. 1); (ISBN 0-7503-0391-3) (v. 2) ; (ISBN 0-7503-0763-3) (v.3)
  • The Gresham lectures of John Flamsteed, edited and introduced by Eric G. Forbes. London: Mansell, 1975 (ISBN 0-7201-0518-8)
  • Newton's Tyranny: The Suppressed Scientific Discoveries of Stephen Gray and John Flamsteed, David H. Clark & Stephen H.P. Clark. W. H. Freeman, 2001 (ISBN 0-7167-4701-4)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]