John Islay Francis
(Alidirektita el John Francis)
John Islay Francis | |
---|---|
![]() |
|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1924 |
Morto | 20-an de marto 2012 (88-jara) |
Profesio | esperantisto, verkisto |
Lingvoj | Esperanto |
John Islay FRANCIS (naskiĝis en 1924, mortis[1] la 20-an de marto 2012) estis skota esperantisto, verkisto kaj profesoro. Li verkis originale en Esperanto poemojn, novelojn, romanojn kaj artikolojn por Esperanto-gazetoj. Li esperantiĝis definitive en 1942.
Li famiĝis en Esperantujo per kunverkado de la poemaro Kvaropo, en kiu enestas lia granda poemciklo La Kosmo. En lia novelaro Vitralo estas noveloj kontraŭ tiranismo, pseŭdomoralo kaj tiaj vanaĵoj, kiel potencavido. Aparte famiĝis lia granda originala romano La Granda Kaldrono.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Vitralo, novelaro, 1960
- La Granda Kaldrono, romano, 1978
- Misio sen Alveno, sciencfikcia romano, 1982
- Tri rakontoj pri la Miljara Paco, novelaro, 1998, eldonita en la Serio Stafeto
- La Kastelo de Vitro, fantasta romano, 2004
- Kronprincedzino, romano, 2011, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo
- Danco de Vivo kaj aliaj poemoj, 2012
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- La Elbabila Koro, (Heroldo de Esperanto, 1 marto 1962)
- 'Rikardo Tria de Ŝekspiro, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980, 146 paĝoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
![]() |
Trovu « John Francis » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |