John Garang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el John GARANG)
John Garang
Persona informo
John Garang de Mabior
Naskiĝo 23-an de junio 1946 (1946-06-23)
en Wangkulei
Morto 30-an de julio 2005 (2005-07-30) (59-jaraĝa)
en New Cush
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila kraŝo vd
Tombo Ĝubao vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj anglaaraba vd
Ŝtataneco Sudano vd
Alma mater Grinnell College • Universitato de DaresalamoIovaa Ŝtata Universitato • Nabumali High School vd
Partio Liberiga Armeo de la Sudana Popolo vd
Familio
Edz(in)o Rebecca Nyandeng De Mabior vd
Infanoj Akuol de Mabior • Mabior Garang de Mabior vd
Profesio
Okupo politikistopartizano vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Garang

John Garang de Mabior (n. 23-an de junio en 1945 en Wagkulei ĉe Bor; mortis 30-an de julio de 2005 en suda Sudano ĉe helikoptera akcidento; arabe جون قرنق دي مبيور) estis sud-Sudana ribelogvidanto kaj politikisto. Li estris la Liberigan Armeon de la Sudana Popolo ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La dinkaa Garang naskiĝis kiel filo de malarma, anglikana familio. Post la frua morto de siaj gepatroj, studis en mezlernejo en Tanzanio. Li finis siajn studojn en Grinell College en Iowa, Usono kun baĥalero de sciencoj. Post reveno al Tanzanio, eklaboris li en 1967 en la Universitato de Daresalamo. Li aliĝis al "University Students African Revolutionary Front", asocio de maldekstraj intelektuloj.

En 1970 li revenis al Sudano kaj aliĝis al Anyana-movado. Post fino de la ribelo en 1972, ricevis li postenon en la sudana armeo. Liaj militaraj studoj okazis en Fort Benning en Georgia, Usono. Ekde 1977 ĝis 1981 faris li en Iowa State University doktoriĝon pri ekonomiaj sciencoj (en agrar-ekonomio). Ekde 1982 instruis li en Ĥartumo kaj en diversaj oficiraj lernejoj.

En 1983 li ŝanĝis la sintenon kaj ekis batalon kontraŭ la registaro, por la liberigo de Sud-Sudano. Tio finiĝis en 2004 Post la interpaciĝo, li iĝis la 9-an de julio de 2005 unua vic-prezidento de Sudano.

La 1-an de aŭgusto de 2005, li mortis kun 13 kunveturantoj en helikoptera akcidento. Ili estis revenintaj el renkontiĝo kun Yoweri Museveni, reprezentantoj de Usono kaj EU en Ugando.

Li estis entombigita en maŭzoleo proksime al All Saint’s Cathedral en Ĝubao.

Lia posteulo iĝis Salva Kiir Mayardit.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]