John George Haigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John George Haigh
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1909 (1909-07-24)
en Stamford
Morto 10-an de aŭgusto 1949 (1949-08-10) (40-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo pendumilo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Queen Elizabeth Grammar School
Okupo
Okupo seria murdisto
vdr
John George Haigh (1949 policia foto)

John George HAIGH (naskita la 24-an de julio 1909 en Stamford; mortinta la 10-an de aŭgusto 1949) estis seria murdisto en Britio en la 1940-aj jaroj. Li iĝis konata kiel la "acidbaneja murdisto" aŭ kiel "vampiro de Londono".

Li murdis pro avideco ses homojn kaj li solvis la kadavrojn en ujego kun sulfura acido.

Li laboris kiel vendisto, ŝoforo, poste oni juĝis lin je kvarjara prizono pro trompoj. Ĉe komenco de la dua mondmilito li estis amnestiita en 1940 kaj daŭris la ŝteletojn. Li povis en 1943 eĉ ekloĝis en Onslow Court Hotel, Londono.

Li komencis murdi en 1944, lia unua viktimo estis Donald McSwan (filo de pli frua dunganto), kies posedojn li alproprigis per falsigita dokumento. La kadavron li solvis en sulfura acido, la restaĵojn li verŝis en la kloakon de la kelo kaj sur grundon malantaŭ la domo. Li trankviligis la gepatrojn, ke McSwan nur kaŝas sin por eviti la soldatservon. John Haigh murdis la gepatrojn en 1945 kiel la filojn. Li perdis la akiritajn posedaĵojn en hazardludo, pro tio li bezonis pluajn sumojn.

Liaj sekvaj viktimoj estis Dr. Archibald kaj Rosalie Henderson en 1948. Li same perdis la akiritajn posedaĵojn en hazardludo.

Lia lasta viktimo estis la vidvino Henrietta Helen Olivia Robarts Durand-Deacon en 1949.

La amikino de Durand-Deacon (Constance Lane) loĝis en la sama hotelo (Onslow Court Hotel) kiel Haigh. Ŝi akuzis John Haigh, ke li iris kun Henrietta Durand-Deacon en lian laborĉambron. John Haigh rifuzis tion, sekvatage ili kune iris al la polico.

En la polico, la plia furaj krimagoj de John Haigh igis lin suspektinda kaj oni arestis lin la 28-an de februaro 1949. La polico traserĉis lian labor- kaj hotelĉambrojn. Oni malkovris en la laborĉambro terurajn restaĵojn de Henrietta Durand-Deacon, kiuj sufiĉis por identigo. Oni trovis ankaŭ aliajn restaĵojn (mansako, protezo, galŝtono, osto) kaj eĉ ŝtelitaĵojn, kiuj ĉiuj pruvis lian kulpecon.

John Haigh konfesis komence nur murdon de Henrietta Durand-Deacon kaj esperis, ke manke de kadavro, la polico ne povas pruvi lian kulpecon.

Dum la juĝproceso de 1949, John Haigh provis montri spiritan malsanon por eviti la prizonon (li asertis trinki sangon de la viktimoj ks.). Tio estis sensukcesa, ĉar oni juĝis lin je ekzekuto.

Dum atendo je ekzekuto, li verkis memoaron en kiu li kulpigis fervoran religiecon de la gepatroj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Danke al la afero, la gazetoj atingis vendajn rekordojn.

Oni ofte komparas John Haigh kun la franca seria murdisto Marcel Petiot kaj franca Georges "Sarret" Sarrejani, kiu lasta provis malaperigi la kadavron per similaj metodoj kiel Haigh.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]