John Hawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Hawkins
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Plymouth
Morto 12-an de novembro 1595 (1595-11-12) (63-jaraĝa)
en Porto-Riko
Mortokialo disenterio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo John Hawkins
Familio
Patro William Hawkins
Patrino Joan Trelawny
Frat(in)o William Hawkins
Edz(in)o Margaret Vaughan • Katherine Gonson
Infano Richard Hawkins
Okupo
Okupo korsaropolitikistoentreprenisto • sklavokomercisto
vdr

Almiralo Sir John HAWKINS (literumita ankaŭ Hawkyns) (1532 – 12a de Novembro 1595) estis angla sklavokomercisto, ŝipkomandanto kaj administranto, komercisto, navigisto, ŝipkonstruisto kaj korsaro. Lia pli aĝa frato kaj komerca partnero estis William (n. ĉ. 1519). Li estis konsiderata la unua angla komercisto kiu profitis el la Triangula Komerco, bazita sur la vendado de varoj al la kolonioj kiuj tion bezonis ĉar ne ricevis tion el siaj propra landoj, kaj ties postulo por Afrikaj sklavoj en la hispanaj kolonioj de Domingo kaj Venezuelo en la fino de la 16a jarcento. Li nomumis sin mem kiel "Kapitana Generalo" kiel la Generalo kaj de sia propra ŝiparo kaj de tiuj de la Anglia Reĝa mararmeo kaj por distingi sin mem el tiuj Almiraloj kiuj servis nur en la administracia senco kaj ne estis militistaj nature. Lia morto kaj tiu de lia parenco, Sir Francis Drake, anoncis la dekadencon de la Reĝa mararmeo dum jardekoj antaŭ ĝia rekupero kaj eventuala dominado denove helpita de propagando de la gloraj tagoj de la mararmeo sub lia estreco.

Kiel kasisto (1577) kaj kontokontrolisto (1589) de la Reĝa mararmeo, Hawkins rekonstruis malnovajn ŝipojn kaj helpis desegni la pli rapidajn ŝipojn kiuj frontis la hispanan mararmeon en 1588. Unu el la plej elstaraj maristoj de la 16-a jarcento en Anglio, Hawkins estis la ĉefa arkitekto de la Elizabeta mararmeo. En la batalo en kiu la hispana Nevenkebla mararmeo estis venkita en 1588, Hawkins servis kiel vic-almiralo. Li estis altigita al rango de kavaliro pro sia kuraĝo. Li poste organizis la ŝipan blokadon por interrompi la vojon de la hispanaj ŝipoj kiuj transportis trezoron el Meksiko kaj Sudameriko.