John Hume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Hume
Nobel-premiito
Persona informo
John Hume
Naskiĝo 18-an de januaro 1937 (1937-01-18)
en Derry
Morto 3-an de aŭgusto 2020 (2020-08-03) (83-jaraĝa)
en Derry
Tombo Derry City Cemetery vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj anglafrancairlanda vd
Ŝtataneco IrlandoNord-Irlando vd
Alma mater St Columb's College vd
Partio Sociala Demokrata kaj Laborista Partio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko • pacprocezo vd
Aktiva en StrasburgoBruseloLondonoBelfastoNord-Irlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John HUME (‏18-an de januaro 1937 - 3-a de aŭgusto 2020) estis politikisto el Nord-Irlando, kiu Gajnis la Nobel-premion pri paco kaj la Gandhi-pacpremion kune kun David Trimble, pro ilia parto en la realigo de Interkonsento de Sankta Vendredo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hume naskiĝis en la urbo Derry (Londonderry) en Nord-Irlando. Li estis edukita ĉe Minot College, la gvida seminario por katolikaj pastroj en Irlando, kaj estis destinita iĝi katolika pastro. Li ne kompletigis sian ordinacion kaj revenis al sia hejmurbo por servi kiel instruisto tie. Li fariĝis ĉefa figuro en la movado por civitanaj rajtoj en Derry, fine de la 1960-aj jaroj. Li estis elektita sendependa membro de la Irlanda Parlamento en 1969. Ĉi tiu parlamento estis malfondita en 1972. Li estis elektita membro de la brita parlamento en 1983. Hume estis unu el la fondintoj de la Sociala Demokrata kaj Laborista Partio de Nord-Irlando (SDLP), kaj fariĝis ĝia estro en 1979. Li ankaŭ funkciis kiel unu el la reprezentantoj de Nord-Irlando en la Eŭropa Parlamento.

Hume estas konsiderata unu el la patroj de la pacprocezo de Nord-Irlando, kaj precipe ludis grandan rolon en la realigo de Interkonsento de Sankta Vendredo. Li gajnis Nobel-premio pri paco en 1998 kune kun David Trimble, estro de la protestanta partio "Ulster Unionist Party". Kiam li abdikis de la SDLP-gvidado en 2001 li gajnis laŭdojn de ĉiuj anguloj de la politika mapo, kaj eĉ de sia delonga rivalo, protestanta kaj uniisto Ian Paisley.

La 4an de februaro 2004, Hume anoncis sian kompletan retiriĝon de politiko.