John James Audubon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el John J. Audubon)
John James Audubon
Persona informo
John James Audubon
Jean‐Jacques Audubon
Naskonomo Jean‐Jacques Rabin
Naskiĝo 26-an de aprilo 1785 (1785-04-26)
en Les Cayes, Francia Kolonio de Sankta Domingo
Morto 27-an de januaro 1851 (1851-01-27) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Trinity Church Cemetery and Mausoleum vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco UsonoFrancio vd
Subskribo John James Audubon
Familio
Patrino Jeanne Rabine vd
Edz(in)o Lucy Audubon vd
Infanoj John Woodhouse Audubon • Victor Gifford Audubon • Lucy Audubon • Rose Audubon vd
Profesio
Alia nomo Audubon, John James Laforest • Audubon, Jean Jacques Fougère vd
Okupo botanikisto • ornitologo • pentristo • zoologobiologo • scienca ilustristo • verkistofotisto • desegnisto • gravuristo • natursciencisto vd
Laborkampo ornitologio vd
Aktiva en PensilvanioLondonoEdinburgo vd
Verkado
Verkoj Osprey and the Otter and the Salmon ❦
The Birds of America vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

|priskribo = usona ornitologo, naturalisto, ĉasisto kaj pentristo }} John James AUDUBON (naskiĝis la 26-an de aprilo 1785, mortis la 27-an de januaro 1851) estis usona ornitologo, naturalisto, ĉasisto kaj pentristo. Li pentris, katalogis kaj priskribis la birdojn de Nordameriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Audubon naskiĝis en Haitio (tiam nomita Saint-Domingue), neleĝa filo de Jean Audubon, franca ŝipkapitano kaj Jeanne Rabin, hispana kreola el Luiziano kiu estis mortigita ĉe insurekcio de sklavoj. La patro reedziĝis kaj Audubon estis zorgata de sia duonpatrino, Anne Moynet. Li estis laŭleĝe adoptita en marto de 1789 kaj nomita Jean-Jacques Fougere Audubon, kion li poste usonigos. Li estis edukita en Parizo, kie li ricevis lecionojn el la franca pentristo Jacques-Louis David.[1]

En 1803 lia patro akiris falsan pasporton por li por veturi al Usono por eviti la Napoleonajn Militojn. Li suferis flavan febron kaj la ŝipkapitano lokis lin ĉe gastejo estrata de kvakeraj virinoj kiuj flegis lin ĝis resaniĝo kaj instruis al li la unikan kvakeran formon de la angla. La destino estis familia bieno en Mill Grove, ĉe Filadelfio, Pennsylvania,[2] kie en 1803 li komencis la studadon de la natura historio per enkonduko de la unua konata birdoringado en la kontinento: li ligis fadenon al la kruroj de Orienta febo kaj konstatis, ke ili revenis al la samaj nestolokoj jaron post jaro.[3] Je tiu jaro li trafis kaj engaĝiĝis al sia najbarino Lucy Bakewell, kiun li edzinigis en 1808. Li komencis ankaŭ desegni kaj pentri birdojn. En postaj jaroj li asertis esti ĉasinta en la Apalaĉaj Montoj kun Daniel Boone.

Li regis vendejon en Louisville, Kentucky, loĝis en Henderson, Kentucky, kaj atestis la tertremon de New Madrid en 1811-1812. Li havis du filojn: Victor Gifford (n. la 12-an de junio 1809) kaj John Woodhouse (n. la 30-an de novembro 1812), kaj du filinojn: Lucy (1815-1817) kaj Rose (1819). Post jaroj da sukcesa negocado en Pensilvanio kaj Kentucky, li bankrotis. Tio pelis lin sekvi sian naturstudadon kaj pentradon pli vigle kaj li enŝipiĝis la riveron Misisipon kun sia pafilo, pentroskatolo kaj helpanto, klopodante trovi kaj pentri ĉiujn birdojn de Usono.

Je sia alveno en Nov-Orleano printempe de 1821, li ekloĝis tie lernigante pentri la filinon de terposedantoj. Por desegni aŭ pentri la birdojn, li unue pafis ilin, per maldika municio por eviti ties disigon. Poste li uzis dratojn por starigi ilin al natura sinteno. Liaj pentraĵoj ŝajnas vere en naturo. Tio kontrastis kun la troae rektegaj reprezentaĵoj de birdoj de liaj samtempuloj, kiel Alexander Wilson. Audubon iam verkis: "Mi volas diri malmultajn birdojn kiam mi pafas malpli ol centon unutage." Unu el liaj biografistoj, Duff Hart-Davis, rivelis, "Ju pli rara estis la birdo, des pli barakte li persekutis ĝin, sen priokupiĝi pri la fakto, ke ties mortigo povus akceli la formortigon de tiu specio."

J.J. Audubon en malfruaj jaroj

Ĉar li ne ĝuis aliajn enspezojn, Audubon ekis vendi portretojn laŭ antaŭmendo. Lucy Audubon tuj iĝis la vivogajnanto de la paro kaj de la du junaj filoj. Trejnita kiel instruisto, ŝi lekciis por infanoj eksterhejme kaj poste iĝis loka instruisto kaj ekloĝis, kun sia filaro, kun riĉa plantejposedanto en Luiziano.[4]

Audubon serĉis publikigiston por siaj pentraĵoj de birdoj en Filadelfio, sed li malsukcesis, parte ĉar li estis atinginta la malamikecon de kelkaj el la plej gravaj sciencistoj de la Academy of Natural Sciences. Li ne estis tre sukcesa vendante ilin en Ameriko.

Danke al kuraĝigo kaj financa helpo de la edzino, Audubon kunportis sian kreskantan kolekton al Britio en 1826 kaj pli precize al Liverpool. Britoj ne povis tiam akiri sufiĉajn bildojn de la malproksimaj arbaroj de Ameriko kaj li ĝuis rapidan sukceson. Li iĝis la "American Woodsman" (Amerika arbarulo) kaj atingis sufiĉan monon por publikigi sian Birds of America (Birdoj de Ameriko). Ĝi konsistis el mankoloritaj, realgrandaj printaĵoj faritaj el gravuritaj bildoj de ĉirkaŭ 39 je 26 colojn. Tiu origina eldono estis gravurita en akvatinto de Robert Havell junior; konata kiel la folio Duobla Elefanto kaj tre ofte konsiderita la plej granda libro de pentraĵoj iam produktita. La publikigo de Birds of America en malfruaj 1830aj jaroj finfine ebligas al Audubon vivteni sian familion per siaj pentraĵoj. Ĉiuj 435 de la preparigaj akvareloj por Birds of America estas nune ĉe la Historia Socio de Novjorko.

Eĉ la reĝo Georgo la 4-a estis entuziasmulo de Audubon. Audubon estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono. Laŭ tio li sekvis la spurojn de Benjamin Franklin, kiu estis la unua amerika membro. Kiam li estis en Edinburgo por serĉi abonojn por sia libro, li faris montradon de sia metodo uzi dratojn por starigi birdojn antaŭ profesoro Robert Jameson de la Wernerian Natural History Association kun la studento Charles Darwin inter la aŭkultantaro kaj ankaŭ vizitis la remburejon de la anatomiisto Robert Knox.

Li sekvis kun sia Birds of America kun alia kroma verko, Ornithological Biographies (Ornitologiaj biografioj), vivhistorioj de ĉiu species verkita kun la skota ornitologo William MacGillivray. Kaj la libro de pentraĵoj kaj la biografioj estis publikitaj inter 1827 kaj 1839. La plej granda produkto, publikita el 1831 ĝis 1893, konsistis el kvin volumoj de biografioj de birdoj kaj kvar volumoj de portretoj de birdoj. La portretoj enhavis ĉirkaŭ kvarcento da pentraĵoj, koloritaj kaj realgrandaj.[5]

Dum tiu epoko, Audubon plue faris ekspediciojn en Nordameriko kie li aĉetis bienon ĉe la rivero Hudson, nune la Parko Audubon. En 1842, li publikis popolan eldonon de Birds of America en Usono. Lia fina verko estis pri mamuloj, la Viviparous Quadrupeds of North America, kiu estis verkita kunlabore kun lia bona amiko la Rev. John Bachman (de Charleston (Suda Karolino)) kiu prilaboris multe de la scienca teksto. Ĝi estis kompletita de liaj filoj kaj bofilo kaj publikita postmorte.

Audubon estis entombigita en la tombejo Trinity Churchyard en Manhatano, Novjorko kie estas impona monumento por lia honoro, sed la preciza loko de la tombo ne estas klara.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La National Audubon Society estis starigita kaj nomita pro lia honoro en 1905. Multaj urboj kaj unu graflando (en Iovao) ankaŭ portas lian nomon. En Henderson, Kentucky, li estas rememorita de Parko John James Audubon. La Muzeo Audubon anhavas multajn el la originalajn akvarelojn, oleopentraĵojn, gravuraĵojn kaj personajn memoraĵojn de Audubon. La Centro Naturo enhavas naturan rigardejon, kiu honoras la emon de Audubon por naturo kaj malferma kamparo. La Parko permesas loĝi en kampadejo, piediradon, fiŝkaptadon, naĝadon, golfon kaj tenison. La Parko Audubon kaj la kamparklubo en Louisville, Kentucky estas en la areo de lia iama vendejo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fulton, 1917, p. 13
  2. National Gallery of ARt. Arkivita el la originalo je 2010-04-12. Alirita 2008-01-09.
  3. Audubon
  4. Punke, p. 21
  5. Fulton, 1917, p. 14

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burroughs, J. (1902). John James Audubon. Boston: Small, Maynard & company. OCLC 648935
  • Fulton, Maurice G. (1917). Southern Life in Southern Literature; selections of representative prose and poetry. Boston, New York [etc.]: Ginn and Co. OCLC 1496258 vidu ekteran ligilon
  • Stanley Clisby Arthur (1937): Audubon, an intimate life of The American woodsman, Nov-Orleano: Harmanson
  • Punke, Michael (2007). Last Stand: George Bird Grinnell, the Battle to Save the Buffalo, and the Birth of the New West. Smithsonian Books. ISBN 978-0-06-089782-6

Postmortaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la angla)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.