John Jacob Raskob
Aspekto
John Jacob Raskob | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1879 en Lockport |
Morto | 15-an de oktobro 1950 (71-jaraĝa) en Centreville |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
John Jakob RASKOB, KCSG (19-a de marto 1879 – 15-a de oktobro 1950) estis financa entreprenestro kaj negocisto de DuPont kaj de General Motors, kaj konstruisto de la Empire State Building. Li estis proparolanto de la Democratic National Committee ekde 1928 ĝis 1932 kaj grava subtenanto de la kandidatigo de Alfred E. Smith por la Prezidanteco de Usono.
Post Franklin D. Roosevelt iĝis Prezidanto, Raskob estis elstara kontraŭanto de la politiko de New Deal pere de sia subteno de nombraj kontraŭ-Roosevelt organizoj kiel la "American Liberty League". Raskob estis ankaŭ estro de la "Association Against the Prohibition Amendment", nome asocio kontraŭ malpermeso de alkoholaĵoj, kaj trezoristo de la Malta Ordeno.[1][2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "John J. Raskob". NNDB (Profile). Soylent Communications. Arkivita el la originalo la 7an de julio 2013. Alirita la 31an de oktobro 2019.
- ↑ Hervet, Francoise (Winter 1986). "Knights of Malta Examined" (PDF).[rompita ligilo] CovertAction Information Bulletin. Washington D.C.: CovertAction Publications (25). ISSN 0275-309X. Alirita la 31an de oktobro 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- John J. Raskob papers Arkivigite je 2020-08-14 per la retarkivo Wayback Machine en Hagley Museum and Library
- John J. Raskob: Digital Exhibit Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine en Hagley Museum and Library
- DuPont Heritage:John J. Raskob Arkivigite je 2012-02-17 per la retarkivo Wayback Machine