John Jefferys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Jefferys
Persona informo
Okupo
Okupo inventinto de ludo
vdr

John Jefferys, estas la unua inventisto de tabulludo al kiu oni povas definitive atribui ludon almenaŭ en la anglalingva mondo.

Li estis la desegnisto de la ludo Journey Through Europe (veturo tra Eŭropo), publikigita en 1759 de la germana firmao Ravensburger.[1]

Kiel plej el la britaj tabulludoj el la 18a jarcento, ĝi estas progresiga ludo, en la senco ke oni antaŭeniras aŭ oni bremsas depende de la lokofako kien oni venis. Anstataŭ uzi ĵetkubojn oni uzis ses-facan turbeton, kun nombro ĉe ĉiu flanko, ĉar oni konsideris ĵetkubojn maltaŭgajn ilojn en kristanaj hejmoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FRB Whitehouse (Table Games of Georgian and Victorian Days, Priory House, Herfortshire, UK, 1951)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]