John Johansson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Johansson
Persona informo
Aliaj nomoj Joĉjo • Li • J-n • John Johansson
Naskiĝo 22-an de marto 1890 (1890-03-22)
en Eskilstuna
Morto 21-an de septembro 1962 (1962-09-21) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto
vdr

John JOHANSSONKarl Johan JOHANSSON [juhanson], 1890–1962, pseŭdonimoj Joĉjo, Li, J-n, estis sveda esperantisto kaj ĵurnalisto, kunlaboristo de la gazeto Social-Demokraten en Stokholmo. Li estis redaktoro kaj de la gazeto de la Sveda Laborista Esperanto-Asocio, kaj de la gazeto de Sveda Esperanto-Federacio.

Post sia esperantistiĝo en 1907, li iĝis estrarano de la esperantogrupo en Eskilstuna. Fondinto de laborista esperantogrupo en Stokholmo, li iĝis sekretario de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA), prezidanto kaj poste sekretario de laborista esperantoklubo en Stokholmo, kaj ekde januaro 1932 estrarano de Sveda Esperanto-Instituto (kie li anstataŭiĝis Gösta Ahlstrand). Johansson gvidis multajn Esperanto-kursojn depost 1908, precipe inter sindikatanoj.

Ekde 1931 li estis redaktoro de la gazeto de SLEA, Svenska Arbetar-Esperantisten, kaj dum ia periodo redaktoro de la gazeto de la Sveda Esperanto-Federacio, La Espero (minimume en 1956).

Li sukcese prilaboris favorajn decidojn de socialdemokrata parti-kongreso kaj verkis multajn artikolojn pri Esperanto.

Johansson naskiĝis la 22-an de marto 1890 en Eskilstuna, kaj mortis la 21-an de septembro 1962 en Stokholmo.

La homo kun la naskiĝdato kaj -loko menciita en Enciklopedio de Esperanto nomiĝas Karl Johan Johansson en la svedaj registroj.[k 1] En teksto en La Espero numero 5, 1956, la formo de lia nomo tamen estas John (kun la pseŭdonimo Joĉjo). Verŝajne Johansson uzis John kiel pli internacia formo de sia nomo (sed ankaŭ ne maleblas ke EdE iel intermiksis du personojn).

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Johan en EdE – ne malkutima variaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]