John Kerry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Kerry
La Usona Ministro de Eksteraj Aferoj John Kerry dum la vizito en Kievo (Ukrainio, li rigardas en la Ukrainia Parlamento / Verĥovna Rada la ekspozicion de la fotoj de la mortintoj en Eŭromajdano

John Forbes KERRY [ke'ri] (naskiĝinta je la 11-a de decembro 1943 en Aurora, Koloradio) estas usona politikisto.

Kerry estis usona Senatano el Masaĉuseco kaj unu el la oficialaj kandidatoj por la oficiala prezidenta ofico de la Demokrata Partio por prezidenta baloto de Usono jare 2004. Li malvenkis en la baloto kontraŭ George W. Bush.

Kerry estas filo de diplomato kaj pasigis grandan parton de sia junaĝo en Eŭropo. Lia familio apertenas al tiel nomata "nobelaro" de orienta marbordo de Usono – lia patrino estas rekta praidino de unua guberniestro de Masaĉuseco en la 17-a jarcento. Li ankaŭ estas membro de la entreprenista familio Forbes. Lia avo Friedrich Kohn estis de juda-silezia familio, sed katolikiĝis jare 1901 kaj jare 1904 enmigris Usonon adoptinte la nomon Frederick Kerry. John Kerry vivis ankaŭ en Berlino kaj Svislando. La dua edzino de John Kerry estis Teresa Heinz, kiu estas vidvino de senatano H. John Heinz la 3-a. John Heinz la 3-a estis heredanto de keĉupo-fabrikanto Henry J. Heinz. La kapitalo de Teresa Heinz estas taksata ĉirkaŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj. La 21an de decembro 2012 li estis nomumita fare de Usona Prezidento Barack Obama por la posteno de Ministro de Eksteraj Aferoj (Ministro de Eksteraj Rilatoj) post Hillary Clinton, kiu forlasis la postenon pro la malsano. La 29an de januaro 2013 la Usona Senato aprobis lian nomumon por la posteno de Ministro de Eksteraj Aferoj de Usono, kiu ekfunkciis de la 1a de februaro 2013. Februare/marte 2014 li estis tre aktiva kontraŭ la invado de Rusa Federacio al Ukrainio por anekti Krimeon faritan de Rusia Prezidento Vladimir Putin (V.Putin estis la kolonelo kaj rezidento de KGB (La Ŝtata Sekureca Komitato en Sovet-Unio) en la iama Germana Demokratia Respubliko) (vidu la apudan foton: John Kerry vizito al Kievo en Ukrainio).