John T. Dugan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el John Kingsbridge)
John T. Dugan
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1920 (1920-10-11)
en Nov-Jorko
Morto 24-an de decembro 1994 (1994-12-24) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

John T. Dugan (naskiĝis la 11-an de oktobro 1920 en Novjorko, mortis la 24-an de decembro 1994 en Losanĝeleso), kiu ankaŭ uzis la plumnomojn John Kingsbridge kaj John Kingbridge, estis usona verkisto kaj scenaristo.

John T. Dugan estis la aŭtoro de multaj televidaj scenaroj kaj pluraj rakontoj. Lia unua verko, "Martyr Without Tears" [Martiro Sen Larmoj], estis prezentita sur la Bronx-kampuso de Fordham University en 1942 dum li servis eksterlande en Dua Mondmilito kiel armea leŭtenanto. Li diplomiĝis ĉe Fordham College. Li ricevis majstrecon en belartoj de Catholic University of America kaj doktoriĝis pri teatro ĉe University of Minnesota. Li instruis en Catholic University, University of California, Los Angeles kaj University of California, Berkeley ĝis 1960.

Post lasi la akademian karieron en 1960-a jaroj li verkis por televidserioj: Bonanza, Dr. Kildare, Sam Benedict, Mr. Novak, Channing, Ben Casey, Court Martial (televidserio), 12 O'Clock High, Laredo (televidserio). Kiel John Kingsbridge li scenarigis por Star Trek, Mission: Impossible kaj Shark!.

Dum la 1970-aj jaroj li verkis por Insight (televidserio), Adam-12, Columbo, The Sixth Sense (televidserio), Chopper One, Kung Fu, The Blue Knight, The Feather and Father Gang , Gibbsville kaj Little House on the Prairie. Kiel John Kingsbridge: Doc Elliot kaj Apple's Way.

Dum 1980-a jardeko, li verkis por Father Murphy kaj Danger Bay.