Saltu al enhavo

John Lithgow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lithgow
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1945 (1945-10-19) (80-jaraĝa)
en Roĉestro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater kolegio Harvard
Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto
Princeton High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Arthur Lithgow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sara Jane Lithgow (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Yeager (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ian Lithgow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
voĉaktoro
teatra aktoro
aktoro
poeto
filmaktoro
muzikisto
banĝisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1972– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Arthur LITHGOW /ˈlɪθɡoʊ/ LITH-goh (naskita la 19-an de oktobro 1945 en Roĉestro, Novjorkio) estas usona aktoro, verkisto kaj muzikisto.

Li ricevis multajn premiojn pro sia laboro, inkluzive de du Oraj Globoj, ses Premioj Emmy, tri Premioj de la Sindikato de Ekranaj Aktoroj, kaj du Premioj Tony. Lithgow estis nomumita por Akademia Premio dufoje.[1][2]

Lithgow ricevis stelon sur la Trotuaro de Famo en Holivudo en 2001 kaj estis enkondukita en la Usonan Teatran Halon de Famo en 2005.

Lithgow komencis sian karieron sur la scenejo, sed post personaj problemoj, eksgeedziĝo de sia unua edzino, kaj terapio, lia vivo prenis novan direkton. En 1982, li estis nomumita por Oskaro pro sia rolo kiel la transgenra virino "Roberta Muldoon" en Garp kaj la Mondo de Garp.

Lithgow gajnis multajn premiojn kaj ricevis multajn nomumojn. Li gajnis du Tony-premiojn, en 1973 por Plej Bona Flankaktoro en The Changing Room kaj en 2002 por Plej Bona Aktoro en la Muzikalo Sweet Smell of Success. Li ricevis sian duan Oskar-nomumon pro sia rolo en la filmo Tenderness. Li ankaŭ ludis gravan rolon kiel la seria murdisto "The Trinity Killer" en la kvara sezono de la televida serio Dexter. Pro ĉi tiu rolo, li ricevis Oran Globon por Plej Bona Flankaktoro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. John Lithgow Biography (1945–). Filmreference.com. Alirita February 26, 2013 .
  2. John Lithgow Biography – Yahoo! Movies. Movies.yahoo.com. Alirita February 26, 2013 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]