John Locke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Locke
John
John Locke
Persona informo
Nomo John Locke
Dato de naskiĝo 29-a de aŭgusto 1632 [#]
Loko de naskiĝo Bristolo [#]
Dato de morto 28-a de oktobro 1704 [#]
Loko de morto Epping Forest [#]
Okupoj filozofo kaj kuracisto
Aĝo je morto 72
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

John LOCKE [ĝan lak] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1632, mortis la 28-an de oktobro 1704) estis angla filozofo (kaj kuracisto), kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Li estis konsiderita unu el plej influaj pensuloj el la epoko de la Klerismo kaj estis konata kiel "Patro de la klasika liberalismo"[1][2][3] Locke fondis la skolon de brita empiriismo, sekvante la tradicion de Sir Francis Bacon, kiu staris kontraŭ tiu de raciismo fondita de Kartezio. Lia figuro estas same grava kiel la teorio de la socia kontrakto. Lia verkaro ege tuŝis la disvolvigon de la epistemologio kaj de la politika filozofio. Lia verkoj influis super Voltaire kaj Rousseau, super multaj pensuloj de la Skota Klerismo, same kiel ĉe la usonaj revoluciuloj. Liaj kontribuoj al la klasika respublikismo kaj al la liberala teorio estas respegulitaj en la Usona Deklaro de Sendependo.[4] Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.

La teorio pri menso de Locke estas ofte citata kiel origino de la modernaj konceptoj de identeco kaj memo, figurante elstare en la verkaro de postaj filozofoj kiaj Hume, Rousseau, kaj Kant. Locke estis la unua kiu difinia la memon pere de kontinueco de konscio. Li postulis, ke je nasko la menso estas malplena tabulo aŭ tabula rasa. Male al la Kartezia filozofio bazita sur antaŭ-eksistantaj konceptoj, li asertis, ke oni naskiĝas sen denaskaj ideoj, kaj ke scio estas anstataŭe determinita nur de la sperto derivita el la sensa percepto.[5]

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

John Locke de Richard Westmacott, University College, Londono.
La portreto de John Locke en la Kit-cat Club fare de Godfrey Kneller, National Portrait Gallery, Londono.

La patro de Locke, nomita ankaŭ John, estis advokato kaj kleriko ĉe Justicejo de Paco en Chew Magna,[6] kiu estis servinta kiel kapitano de kavalerio por la Rondkapuloj (parlamentanistoj) dum la komenca parto de la Angla Enlanda Milito. Lia patrino estis Agnes Keene. Ambaŭ gepatroj estis Puritanoj. Locke naskiĝis la 29an de Aŭgusto 1632, en malgranda kabano ĉe la preĝejo de Wrington, Somerset, ĉirkaŭ dekdu mejlojn el Bristol. Li estis baptitaj la saman tagon. Tuj post la nasko de Locke, la familio translokiĝis al merkaturbo Pensford, ĉirkaŭ sep mejlojn sude de Bristol, kie Locke kreskiĝis en rura Tudor-stila hejmo en Belluton.

En 1647, Locke estis sendita al la prestiĝa Westminster School en London sub la sponsoreco de Alexander Popham, membro de la Parlamento kaj iama komandanto de sia patro. Post kompleti siajn studojn tie, li estis akceptita en Christ Church (Oksfordo). La dekano de la lernejo tiam estis John Owen, vic-kanceliero de la universitato. Kvankam kapabla studento, Locke estis malkontenta pro la subgrada studobjektaro tiama. Li trovis la verkojn de modernaj filozofoj, kiaj René Descartes, pli interesaj ol la klasika materialo instruata en la universitato. Pere de sia amiko Richard Lower, kiun li ekkonis ĉe la Altlernejo Westminster, Locke estis enkondukita al medicino kaj al eksperimenta filozofio kiu estis lernataj ĉe aliaj universitatoj kaj en la Reĝa Societo de Londono, kies membro li iĝis eventuale.

Locke ricevis bakalaŭron en 1656 kaj magistriĝon en 1658. Li iĝis subgradigito je medicino en 1674, estinte studinta medicinon etende dum sia estado en Oksfordo kaj laborinte kun elstaraj sciencistoj kaj pensuloj kiaj Robert Boyle, Thomas Willis, Robert Hooke kaj Richard Lower. En 1666, li renkontiĝis kun Lord Anthony Ashley Cooper, 1a Grafo de Shaftesbury, kiu estis veninta al Oksfordo serĉe de traktadon por malsano de hepato. Cooper iĝis impresita je Locke kaj konvinkis lin iĝis parto de sia akompanantaro.

Locke estis serĉinte karieron kaj en 1667 li translokiĝis al la hejmo de Shaftesbury ĉe Exeter House en Londono, por servi kiel persona kuracisto de Lord Ashley. En Londono, Locke pluis siajn medicinajn studojn sub la tutoreco de Thomas Sydenham. Sydenham ludis ĉefan efikon sur la pensaro de Locke pri natura filozofio - nome efiko kiu iĝos poste evidenta en An Essay Concerning Human Understanding.

La medicina sciaro de Locke estis testata kiam la hepata infekto de Shaftesbury iĝis mortominaca. Locke kunordigis la opiniojn de kelkaj kuracistoj kaj ludis probable instrumentan rolon por konvinki Shaftesbury suferi operacion (tiam mortominaca mem) por forigi la kiston. Shaftesbury survivis kaj prosperis, kredinte ke Locke estis kiu savis lian vivon.

Dum tiu epoko, Locke servis kiel Sekretario de du asocioj de bienposedantoj nome Board of Trade and Plantations kaj Lords Proprietor of Carolina, kio helpis formi liajn ideojn pri internacia komerco kaj ekonomiko.

Shaftesbury, kiel fondinto de la movado Whig, ege influis sur la politikajn ideojn de Locke. Locke engaĝiĝis en politiko kiam Shaftesbury iĝis Lord-kanceliero en 1672. Post la elpovigo de Shaftesbury en 1675, Locke dediĉis iome da tempo veturante tra Francio kiel tutoro kaj medicina zorganto de Caleb Banks.[7] Li revenis en Anglion en 1679 kiam la politikal fortuno de Shaftesbury reŝanĝis tiam al mallonga pozitiva pozicio. Ĉirkaŭ tiam, plej verŝajne je instigo fare de Shaftesbury, Locke komponis la kernon de Two Treatises of Government. Kvankam oni supozis, ke Locke verkis la Treatises por defendi la Gloran Revolucion de 1688, ĵusaj studoj pruvis, ke tiu verko estis komponita multe antaŭ tiu dato.[8] Tiu verko estas nuntempe reviziata kiel pli ĝenerala argumentaro kontraŭ la absoluta monarkio (partikulare fare de Robert Filmer kaj Thomas Hobbes) kaj laŭ individua konsento kiel bazo de la politika legitimigeco. Kvankam Locke estis asociita kun la influaj Whigs, liaj ideoj pri naturaj rajtoj kaj registaro estas nuntempe konsiderataj tre revoluciaj por tiu periodo de la historio de Anglio.

Locke foriris al Nederlando en 1683, pro forta suspekto de engaĝiĝo en la konspiro de Rye House por murdi Karlon la 2-an, kvankam estas malmulta pruvaro kiu sugestas ke li estis rekte engaĝiĝita en tiu afero. La filozofo kaj romanistino Rebecca Newberger Goldstein asertas, ke dum siaj kvin jaroj en Nederlando, Locke elektis siajn amikojn "el inter la samaj liberpensaj membroj de disidentaj protestantaj grupoj kiel la malgranda grupo de fideluloj de Spinoza. [Baruch Spinoza estis mortinta en 1677.] Locke preskaŭ certe renkontis homojn en Amsterdamo kiu parolis pri la ideoj de tiu renegata judo kiu... insistis en identigado de si mem tra nur sia religio de racio." Kvankam ŝi diras ke "la fortaj empiriaj tendencoj de Locke" estus estintaj "disklinigintaj lin legi grandajn metafizikajn verkojn kiaj la Etiko de Spinoza, alimaniere li estis preta ricevemi la ideojn de Spinoza, plej partikulare pri la pensaro pri politika kaj religia toleremo kaj la neceso de separado de eklezio kaj ŝtato de la raciisto."[9]

John Locke

En Nederlando, Locke havis tempon por reveni al verkado, kaj dediĉis grandan parton de tempo al re-verkado de Essay kaj al komponado de Letter on Toleration. Locke ne revenis hejmen ĝis post la Glora Revolucio. Locke akompanis la edzinon de Vilhelmo el Orange reen al Anglio en 1688. La kerno de la publikaĵoj de Locke okazis post sia reveno el la ekzilo - liaj emenciitaj Essay Concerning Human Understanding, la Two Treatises of Civil Government kaj A Letter Concerning Toleration ĉiuj aperis en rapida sukcedo.

La amikino de Locke nome Lady Masham invitis lin veni al ŝi ĉe la kamparhejmo de la familio Masham en Essex. Kvankam lia tempo tie estis markita de ŝanĝanta sanstato pro atakoj de astmo, li neniel iĝis intelekta heroo de la Ŭigoj. Dum tiu periodo li studis objektojn kun figuroj kiaj John Dryden kaj Isaac Newton.

Li mortis la 28an de oktobro 1704, kaj estis entombigita ĉe la preĝejkorto de la vilaĝo High Laver,[10] oriente de Harlow en Essex, kie li estis loĝinta en la hejmo de Sir Francis Masham ekde 1691. Locke neniam edziĝis nek havis infanojn.

Historiaj eventoj kiuj estis okazintaj dum la vivotempo de Locke estis la Angla Resurtronigo, la Granda pesto de Londono kaj la Granda incendio de Londono. Li ne vidis la leĝon Act of Union de 1707, kvankam la tronoj de Anglio kaj de Skotlando estis tenitaj en Persona unio laŭlonge de sia vivotempo. La konstitucia monarkio kaj la parlamenta demokratio estis komencantaj dum la vivo de Locke.

Influo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 17a kaj komence de la 18a jarcentoj, la verko de Locke nome Two Treatises estis ne ofte cititaj. La historiisto Julian Hoppit diris pri la libro, "escepte ĉe kelkaj Ŭigoj, eĉ kiel kontribuo al la intensa debato de la 1690-aj jaroj ĝi faris malmultan impreson kaj estis ĝenerale ignorita ĝis 1703 (kvankam en Oksfordo en 1695 oni informis ke ĝi faris 'grandan bruon')".[11] John Kenyon en sia studo pri la britpolitika debato el 1689 al 1720, notis ke la teorioj de Locke estis "menciitaj tiom rare en la komencaj periodoj de la [Glora] Revolucio, ĝis 1692, kaj eĉ malpli tiele, escepte ke li amasigu misuzon sur ili" kaj ke "nenio, inklude plej Ŭigoj, [estis] preta por la ideo de nocia aŭ abstrakta kontrakto de la tipo skizita de Locke".[12] Kontraste, Kenyon aldonis ke la verko de Algernon Sidney nome Discourses Concerning Government estis "certe multe pli influa ol la verko de Locke nome Two Treatises".[13]

En la kvindek jaroj post la morto de la reĝino Anne en 1714, la Two Treatises estis represitaj nur unufoje (krom en la kolektita verkaro de Locke). Tamen, kun la elstarigo de la nordamerika rezistado kontraŭ la britia impostado, la dua traktaĵo Second Treatise atingis novan legantaron; ĝi estis ofte citata en la debatoj kaj en Ameriko kaj en Britio. La unua amerika presado okazis en 1773 en Bostono.[14]

Locke ekzercis profundan influon sur la politika filozofio, en partikulare pri moderna liberalismo. Michael Zuckert asertis, ke Locke lanĉis liberalismon moderante la absolutismon de Hobbes kaj klare separante la nivelojn de la eklezio kaj la ŝtato. Li faris fortan influon super Voltaire kiu nomigis lin "le sage Locke" (la saĝa L.). Liaj argumentoj koncerne kun libereco kaj kun la socia kontrakto poste influis la verkojn de Alexander Hamilton, James Madison, Thomas Jefferson, kaj de aliaj Patroj-fondintoj de Usono. Fakte, unu fragmento el la Second Treatise estis reproduktita laŭvorte en la Deklaro de Sendependeco, la referenco al "long train of abuses" (granda misuzado). Tia estis la influo de Locke ke Thomas Jefferson verkis: "Bacon, Locke kaj Newton... Mi konsideras ilin kiel la tri plej grandaj homoj kiuj iam vivis, sen ajna escepto, kaj estante metita la fondo de tiuj superstrukturoj kiuj estis edukitaj en la Fizika kaj Morala sciencoj".[15][16][17]

Sed la influo de Locke povus esti estanta eĉ pli profunda en la fako de epistemologio. Locke redifiniĝis subjektive, aŭ sin mem, kaj intelektulaj historiistoj kiaj Charles Taylor kaj Jerrold Seigel asertis ke la verko de Locke nome An Essay Concerning Human Understanding (1690) markis la komencon de la moderna okcidenta koncepto de la memo.[18][19]

Teorioj de religia toleremo[redakti | redakti fonton]

Locke, verkante sian verkon Letters Concerning Toleration (1689–92) en la sekvo de la Eŭropaj militoj de religio, formulis klasikan raciigon por religia toleremo. Tri argumentoj estas centraj: (1) Surteraj juĝistoj, la ŝtato en partikularo, kaj la homaj estaĵoj ĝenerale, ne povas depende pritaksi la verajn postulojn de konkurencaj religiaj starpunktoj; (2) Eĉ se ili povus, plifortigi unusolan "veran religion" ĝi ne estus havinta la deziritan efikon, ĉar kredo ne povas esti pelita per violento; (3) Trudita religia uniformeco kondukus al plia socia malordo ol permesi diversecon.[20]

Rilate al sia pozicio pri religia toleremo, Locke estis influita de baptismaj teologoj kiaj John Smyth kaj Thomas Helwys, kiuj estis publikigintaj traktaĵojn postulantaj liberecon de konscio en la komenco de la 17a jarcento.[21][22][23] Baptisma teologo Roger Williams fondis la kolonion Rod-Insulo en 1636, kie li kombinis demokratan konstitucion kun nelimigita religia libereco. Lia traktaĵo The Bloody Tenent of Persecution for Cause of Conscience (1644), kiu estis amplekse legata en la denaska lando, estis pasia plendo por absoluta religia libereco kaj la totala separado de eklezio kaj ŝtato.[24] Libereco de konscio havis altan prioritatecon super la teologiaj, filozofiaj kaj politikaj farendaĵoj, ekde kiam Marteno Lutero malakceptis nuligi siajn kredojn antaŭ la Dieto de la Sankta Romia Imperio ĉe Worms en 1521, ĉar ili ne estis pruvitaj kiel falsaj fare de la Biblio.[25]

Konstitucio de Karolino[redakti | redakti fonton]

Konsideroj pri Locke estis ofte ligataj al konsideroj pri liberalismo ĝenerale, kaj ankaŭ la konsideroj pri Usono mem. Kontraŭantoj notas, ke (en 1671) li estis ĉefa investanto en angla sklavo-komerco tra la Reĝa Afrika Kompanio. Aldone, li partoprenis en la redaktado de la Fundamentaj Konstitucioj de Karolino kiel sekretario de Anthony Ashley-Cooper, 1a Grafo de Shaftesbury, kiu establis feŭdecan aristokrataron kaj donis al li absolutan povon super siaj sklavoj. Ekzemple, Martin Cohen notis ke Locke, kiel sekretario de la terposedanta asocio Council of Trade and Plantations (1673–4) kaj kiel membro de la komerca Board of Trade (1696–1700), estis fakte, "unu el ĝuste dekduduono da homoj kiuj kreis kaj superrigardis kaj la koloniojn kaj ties perversaj sistemoj de servuteco".[26] Kelkaj konsideras liajn asertojn pri nebarita posedaĵo kiel intenco por justigi la trudan translokigon de la indiĝenoj nordamerikaj.[27][28] Pro sia kontraŭo al la aristokrataro kaj al sklavsistemo en siaj ĉefaj verkoj, li estis akuzita pro hipokriteco kaj rasismo, aŭ por esti zorgante nur pri la libereco de la anglaj kapitalistoj.[29] Locke ankaŭ redaktis plibonigajn instrukciojn por la kolonoj de Karolino desegnitaj por sekurigi ke la setlado kaj disvolvigo estis kongrua kun la Fundamentaj Konstitucioj. Kolektive, tiuj dokumentoj estas konataj kiel la Granda Modelo por la Provinco Karolino.

Teorio pri valoro kaj propraĵo[redakti | redakti fonton]

Naturo de scio[redakti | redakti fonton]

John Locke

Kiel filozofo pri la naturo de scio, Locke fondis la skolon de empiriismo. En sia tago, la regnanta skolo estis la de Kartezio, Raciismo, kiu diris, ke la bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Locke malkonsentis kaj klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.

Politika teorio[redakti | redakti fonton]

Naturo de registaro[redakti | redakti fonton]

La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Locke. Por deklari la sendependecon de Usono for de Britio, Thomas Jefferson skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la politikan filozofion de Locke (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj de mi):

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj:

  1. ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj,
  2. ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la strebo al feliĉeco;
  3. ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, haviĝante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;
  4. ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, metante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon, kiu ŝajnas al ili plej probable efiki iliajn sekurecon kaj feliĉon.
Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

Locke kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj egala, ke li celas esti feliĉa kaj racie komprenas, ke li devas pace kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burĝa kredo. En tio, Locke staris kontraŭ Hobbes, kiu supozas ke homo estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Locke estas multe pli libera ol la de Hobbes. Kie Hobbes donas ĉiun rajton al la registaro kaj neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj socian ordon), Locke donas al la popolo, al la individuo la rajton de "vivo, sano, libereco kaj posedaĵo", donante al la registaro la minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laŭ Locke registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t. e., la popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al Hobbes (kiu vidis Brition ŝiritan de enlanda milito), la grava danĝero estis socia malpaco kaj ĥaoso, sed al Locke ĝi estis tiraneco kaj la perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Locke.

Se Locke estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio, Hobbes iusence estas tiu de la banana respubliko.

Locke kredas, ke registaro devas gardi la posedaĵon kaj rajton al posedaĵo de siaj civitanoj (laŭ Locke, tio estas la ĉefa celo de registaro) tiel, ke homo povas ĝui la frukton de sia laboro en paco. La registaro ankaŭ devas gardi liberecon de religio – escepte de katolikismo kaj ateismo.

Locke ankaŭ diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj seloj por gardi liberecon kaj gardi kontraŭ tiraneco. Tia sistemo estas konstruita en la konstitucio de Usono.

En la 18-a jarcento Adam Smith, skota ekonomikisto, poste klarigis, kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera merkato, t. e., kapitalismo. Sed la ideo, ke la ekonomio funkcius pli bone sen registara regado devenas de Locke.

Poste, en la 19-a jarcento, la brita filozofo Mill disvolvigis la politikon de Locke pri demokratio, socio kaj libereco.

Locke klarigis sian politikon en la verko Second Treatise of Government ("Dua Traktaĵo pri Registaro") en 1690.

Lia unua, malpli fama traktaĵo, parenteze, argumentas kontraŭ la ideo, ke la rajto de reĝo al regado devenas de Dio. Hobbes ankaŭ argumentis kontraŭ tio. Dum ambaŭ Hobbes kaj Locke konsentis, ke tia rajto devenas de la popolo, Hobbes diras, ke la rajto estis fordonita por ĉiam, dum Locke diras ke ĝi estas reprenebla.

Listo de ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj postmortaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • (1660) First Tract of Government (aŭ the English Tract)
  • (ĉ.1662) Second Tract of Government (aŭ the Latin Tract)
  • (1664) Questions Concerning the Law of Nature (definitiva Latina teksto, kun akurata angla traduko de Robert Horwitz et al., eld., John Locke, Questions Concerning the Law of Nature, Ithaca: Cornell University Press, 1990).
  • (1667) Essay Concerning Toleration
  • (1706) Of the Conduct of the Understanding
  • (1707) A paraphrase and notes on the Epistles of St. Paul to the Galatians, 1 and 2 Corinthians, Romans, Ephesians

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Locke, John. A Letter Concerning Toleration Routledge, New York, 1991. p. 5 (Introduction)
  2. Delaney, Tim. The march of unreason: science, democracy, and the new fundamentalism Oxford University Press, New York, 2005. p. 18
  3. Godwin, Kenneth et al. School choice tradeoffs: liberty, equity, and diversity University of Texas Press, Austin, 2002. p. 12
  4. Becker, Carl Lotus. The Declaration of Independence: A Study in the History of Political Ideas Harcourt, Brace, 1922. p. 27
  5. Baird, Forrest E; Kaufmann, Walter (2008), From Plato to Derrida, Upper Saddle River, NJ: Pearson Prentice Hall, pp. 527–29, ISBN 0-13-158591-6 
  6. Broad, CD (2000), Ethics And the History of Philosophy, UK: Routledge, ISBN 0-415-22530-2 
  7. Henning, Basil Duke (1983-01-01), The House of Commons, 1660–1690, 1, Google, ISBN 9780436192746, https://books.google.com/?id=HW1_upECKUwC&pg=PA590&lpg=PA590&dq=%22Caleb+Banks%22+Aylesford#v=onepage&q=%22Caleb%20Banks%22%20Aylesford&f=false, retrieved 28a de Aŭgusto 2012 
  8. Laslett, Peter (1988), Introduction, Cambridge: Cambridge University Press to Locke, John, Two Treatises of Government., III. Two Treatises of Government and the Revolution of 1688.
  9. Rebecca Newberger Goldstein, Betraying Spinoza: The Renegade Jew Who Gave Us Modernity, New York: Schocken Books (2006), pp. 260–61
  10. "John Locke", Britannica Online .
  11. Julian Hoppit, A Land of Liberty? England. 1689–1727 (Oxford: Clarendon Press, 2000), p. 195.
  12. John Kenyon, Revolution Principles. The Politics of Party. 1689–1720 (Cambridge: Cambridge University Press, 1977), p. 200.
  13. Kenyon, p. 51. Kenyon adds: "Any unbiassed study of the position shows in fact that it was Filmer, not Hobbes, Locke or Sidney, who was the most influential thinker of the age". Kenyon, p. 63.
  14. J. R. Milton, 'Locke, John (1632–1704)', Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta eldono, Majo 2008, alirita la 12an de Septembro 2013.
  15. The Three Greatest Men. “Jefferson identified Bacon, Locke, and Newton as "the three greatest men that have ever lived, without any exception". Their works in the physical and moral sciences were instrumental in Jefferson's education and world view.”.
  16. Jefferson, Thomas. The Letters: 1743–1826 Bacon, Locke, and Newton. “Bacon, Locke and Newton, whose pictures I will trouble you to have copied for me: and as I consider them as the three greatest men that have ever lived, without any exception, and as having laid the foundation of those superstructures which have been raised in the Physical & Moral sciences.”.
  17. Jefferson called Bacon, Newton, and Locke, who had so indelibly shaped his ideas, "my trinity of the three greatest men the world had ever produced". Explorer. Monticello. Alirita 28a de Aŭgusto 2012.
  18. Seigel, Jerrold. The Idea of the Self: Thought and Experience in Western Europe since the Seventeenth Century. Cambridge: Cambridge University Press (2005).
  19. Taylor, Charles (1989), Sources of the Self: The Making of Modern Identity, Cambridge: Harvard University Press .
  20. McGrath, Alister. 1998. Historical Theology, An Introduction to the History of Christian Thought. Oxford: Blackwell Publishers. p. 214–5.
  21. Heussi, Karl (1956), Kompendium der Kirchengeschichte (en Germana), Tübingen, DE, 11. Auflage, paĝo 398.
  22. Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. p. 18.
  23. Stahl, H (1957), "Baptisten" (in German), Die Religion in Geschichte und Gegenwart , 3. Auflage, Band I, col. 863
  24. Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. p. 102–5.
  25. Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall. p. 5.
  26. Cohen, Martin (2008), Philosophical Tales, Blackwell, p. 101 .
  27. Tully, James (2007), An Approach to Political Philosophy: Locke in Contexts, New York: Cambridge University Press, p. 128, ISBN 978-0521436380 
  28. Farr, J (1986), "I. 'So Vile and Miserable an Estate': The Problem of Slavery in Locke's Political Thought", Political Theory 14 (2): 263–89, doi:10.1177/0090591786014002005 
  29. Farr, J. (2008), "Locke, Natural Law, and New World Slavery", Political Theory 36 (4): 495–522, doi:10.1177/0090591708317899 

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Heussi, Karl (1956) (in German), Kompendium der Kirchengeschichte, Tübingen, Germanio , 11. Auflage, Seite 398.
  • Laslett, Peter (1988), Introduction, Cambridge: Cambridge University Press  to Locke, John, Two Treatises of Government .
  • Locke, John (1996), Grant, Ruth W; Tarcov, Nathan, eds., Some Thoughts Concerning Education and of the Conduct of the Understanding, Indianapolis: Hackett Publishing Co., p. 10 .
  • Locke, John (1997), Woolhouse, Roger, ed., An Essay Concerning Human Understanding, New York: Penguin Books .
  • Olmstead, Clifton E (1960), History of Religion in the United States, Englewood Cliffs, NJ: Prentice-Hall .
  • Waldron, Jeremy (2002), God, Locke, and Equality: Christian Foundations in Locke's Political Thought, Cambridge, UK: Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-89057-1 .

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ashcraft, Richard, 1986. Revolutionary Politics & Locke's Two Treatises of Government. Princeton: Princeton University Press. Discusses the relationship between Locke's philosophy and his political activities.
  • Ayers, Michael, 1991. Locke. Epistemology & Ontology Routledge (the standard work on Locke's Essay Concerning Human Understanding.)
  • Bailyn, Bernard, 1992 (1967). The Ideological Origins of the American Revolution. Harvard Uni. Press.
  • Cohen, Gerald, 1995. 'Marx and Locke on Land and Labour', in his Self-Ownership, Freedom and Equality, Oxford University Press.
  • Cox, Richard, Locke on War and Peace, Oxford: Oxford University Press, 1960.
  • Chappell, Vere, eld., 1994. The Cambridge Companion to Locke. Cambridge U.P. resumo kaj tekstoserĉilo
  • Dunn, John, 1984. Locke. Oxford Uni. Press.
  • ———, 1969. The Political Thought of John Locke: An Historical Account of the Argument of the "Two Treatises of Government". Cambridge Uni. Press. Introduced the interpretation which emphasises the theological element in Locke's political thought.
  • Hudson, Nicholas, "John Locke and the Tradition of Nominalism," in: Nominalism and Literary Discourse, eld. Hugo Keiper, Christoph Bode, kaj Richard Utz (Amsterdam: Rodopi, 1997), pp. 283–99.
  • Mack, Eric, eldonisto Ronald Hamowy, The Encyclopedia of Libertarianism, Locke, John (1632–1704) https://books.google.com/books?id=yxNĝs3TkJYC 2008, SAGE; Cato Institute, Thousand Oaks, CA, isbn= 978-1-4129-6580-4, 750831024, 2008009151, paĝoj 305–7.
  • Macpherson. CB The Political Theory of Possessive Individualism: Hobbes to Locke (Oxford: Oxford University Press, 1962).
  • Moseley, Alexander (2007), John Locke: Continuum Library of Educational Thought, Continuum, ISBN 0-8264-8405-0 
  • Pangle, Thomas, The Spirit of Modern Republicanism: The Moral Vision of the American Founders and the Philosophy of Locke (Chicago: University of Chicago Press, 1988; paperback ed., 1990), 334 pages.
  • Robinson, Dave; Groves, Judy (2003), Introducing Political Philosophy, Icon Books, ISBN 1-84046-450-X 
  • Rousseau, George S. (2004), Nervous Acts: Essays on Literature, Culture and Sensibility, Palgrave Macmillan, ISBN 1-4039-3453-3 
  • Strauss, Leo. Natural Right and History, ĉap. 5B (Chicago: University of Chicago Press, 1953). Argues from a non-Marxist point of view for a deep affinity between Hobbes and Locke.
  • Strauss, Leo (1958), "Critical Note: Locke's Doctrine of Natural Law", The American Political Science Review 52 (2): 490–501, doi:10.2307/1952329  A critique of W. von Leyden's edition of Locke's unpublished writings on natural law.
  • Tully, James, 1980. A Discourse on Property : John Locke and his Adversaries. Cambridge Uni. Press
  • Waldron, Jeremy, 2002. God, Locke and Equality. Cambridge Uni. Press.
  • Yolton, John W., eld., 1969. John Locke: Problems and Perspectives. Cambridge Uni. Press.
  • Yolton, John W., eld., 1993. A Locke Dictionary. Oxford: Blackwell.
  • Zuckert, Michael, Launching Liberalism: On Lockean Political Philosophy. Lawrence, KS: University Press of Kansas.
  • Locke Studies, aperantaj ĉiujare el 2001, iam The Locke Newsletter (1970–2000), publikigas studojn pri John Locke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]