John Maxwell Coetzee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Maxwell COETZEE (naskiĝis la 9-an de februaro, 1940) estas sudafrika verkisto, gajninto de la Premion Nobel de Literaturo en 2003. Li estas la kvara afrikano kiu ricevis tiun premion.

Coetzee naskiĝis en Kapurbo en Sudafriko, en familio angla kaj afrikansa. Li originale nomiĝis John Michael Coetzee, kaj poste ŝanĝis sian meznomon. Li pasigis siajn studjarojn inter la havenurbo kaj la okcidenta Kapurbo Worcester. Li studis ĉe Kapurba Universitato kie li diplomitiĝis pri matematiko kaj angla lingvo.

En la fruaj 1960-aj jaroj li loĝis en Anglio, kie li laboris kiel komputilprogramisto; siajn tieajn spertojn li poste raportis en Youth (2002). Li poste transloĝiĝis al Usono por pludiplomiĝi en la Universitato de Teksaso. Poste li instruis la anglan lingvon kaj anglan literaturon ĉe la ŝtata universitato de Novjorkio en Buffalo ĝis 1983.

En 1984 li reiris al Sudafriko por instrui anglan literaturon ĉe la Universitato de Kapurbo. Post emeritiĝo en 2002, li transloĝiĝis al Adelajdo, Aŭstralio, kiel li estis nomita honora esploristo en la angla departemento de la Universitato de Adelajdo.

Li estas la unua aŭtoro kiu ricevis la Premion Booker dufoje, gajninte unuafoje pro The Life and Times of Michael K en 1983, kaj duan fojon pro Disgrace en 1999 kie la agado same kiel en In the Heart of the Country, 1977 (En la koro de la lando ), disvolviĝas en izolita farmo en Sudafriko. Por eviti la reklamon ligitan al tiuj premioj li ne aperis por ricevi ilin. Krom siajn romanojn li ankaŭ verkis tradukojn kaj recenzojn inter alie por New York Review of Books.

Coetzee ekverkis romanojn en 1974 kaj atingis internacian famon en 1980 dank'al la romano Waiting for the Barbarians (Atendante la barbarojn, 1982).

Post modernigo de Robinson Crusoë en la romano Foe (1986), Coetzee reesploras Sudafrikon kun sia Age of Iron (1990).

La ideoj kaj la sintenoj de la apartismo, sed kiuj laŭ la aŭtoro povas disvolviĝi ie ajn, konsistigas fundamentan temon en liaj romanoj. Liaj literaturaj studoj publikigitaj en revuoj kiaj Comparative Literature, Journal of Literary Semantics kaj Journal of Modern Literature, estas kunigitaj en esearoj : White Writing, 1988, (Blanka skribaĵo) Doubling the Point, 1992, Giving Offense : Essays on Censorship, 1996, kaj Stranger Shores : Essays 1986-1999, 2001. En lia lasta verko Elizabeth Costello : Eight Lessons, 2003 (Elizabeth Costello : Ok lekcionoj), Coetzee miksas eseon kun fikcio. Iuj partoj kiaj What is Realism? (Kio estas realismo ?) kaj The Lives of Animals (La vivoj de animaloj) jam estis publikigitaj en aliaj libroj.

Verkoj

  • Dusklands ("Krepuskolandoj", 1974)
  • In the Heart of the Country ("En la centro de la lando", 1977)
  • Waiting for the Barbarians ("Atendante la barbarojn", 1980)
  • The Life and Times of Michael K ("La Vivo kaj Agoj de Michael K", 1983)
  • Foe ("Malamiko", 1986)
  • Boyhood: Scenes from Provincial Life ("Knabeco: Scenoj el provinca vivo", 1998)
  • Age of Iron ("Epoko de fero", 1990)
  • The Master of Petersburg ("La mastro de Peterburgo", 1994)
  • Giving Offense: Essays on Censorship ("Ofendante: Eseoj pri cenzuro", 1997)
  • Disgrace ("Honto", 1999)
  • Youth ("Juneco", 2002)
  • Stranger Shores: Literary Essays, 1986-1999 (2002)
  • Elizabeth Costello (2003)

Eksteraj ligiloj

  • Coetzee en la oficialaj paĝoj de Nobelpremio pri literaturo. (angle, france, germane, svede)
  • Literatura Nobel-premio al Coetzee Artikolo de Libera Folio, kun traduko de la oficiala gazetara komuniko de la Sveda Akademio