John Maynard Keynes
John Maynard KEYNES ([dʒɒn ]; Esperantigite Ĝon Mejnard Kejns) (naskiĝis la 5-an de junio 1883 en Kembriĝo, mortis la 21-an de aprilo 1946 en Firle, East Sussex) estis angla ekonomikisto.
Lia ekonomika skolo estis kaj estas politike tre influa en multaj landoj. Ĝi emfazas, ke mikro-ekonomikaj konceptoj ne aplikeblas al grandskala ekonomiko (makro-ekonomiko), kaj asertas esence, ke "leviĝanta akvo levas ĉiujn boatojn", do ke ankaŭ malriĉuloj profitas de ekonomia prospero. Laŭ kritikantoj lia teorio neglektas, ke leviĝanta akvo dronigas tiujn, kiuj ne "posedas boaton", do ekzemple malriĉulojn, kiu ne havas edukadon deziratan en iuj ekonomiaj cirkonstancoj.
Kun lia nomo ofte ligiĝas la ideo kejnsismo, ke dum ekonomia stagno la registaroj elspezu je kredito por stimuli kreskon. Tio tamen ne estis rekomendo lia, sed de Abba P. Lerner.
Interesaĵoj
- Keynes estis kolektisto de artaĵoj kaj konanto de pentrado. Li aĉetis kaj financis la teatron kaj baleton.
- Keynes estis ankaŭ ambaŭseksemulo.
Citaĵoj
- Je longtempa perspektivo ni ĉiuj estos mortaj.
Verkoj
- The Economic Consequences of the Peace (1919)
- Treatise on Probability (1921)
- Tract on Monetary Reform (1923)
- Treatise on Money (1930)
- The General Theory of Employment, Interest and Money (1936)
-
Harry White salutas al J.M. Keynes