John Mearsheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Mearsheimer
Persona informo
John Joseph Mearsheimer
Naskiĝo 14-an de decembro 1947 (1947-12-14) (76-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorkio
Lingvoj novjorka dialekto vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda KalifornioUniversitato CornellWest Point • University of Southern California School of International Relations vd
Profesio
Okupo international relations scholar • oficiro • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo Offensive realism vd
Doktoreca konsilisto Richard Rosecrance vd
Verkado
Verkoj The Tragedy of Great Power Politics vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John J. Mearsheimer (naskiĝis la 14-an de decembro 1947 en la novjorka kvartalo Broklino, Usono) estas profesoro pri politika scienco ĉe la Universitato de Ĉikago kiu vaste verkis pri sekurecaj aferoj kaj internacia politiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

John Mearsheimer estis ekde 1964 ano de la usona armeo kaj studis de 1966 ĝis 1970 ĉe la armea universitato West Point. Sekvis studoj en la Universitato de Suda Kalifornio pri internaciaj rilatoj kaj en 1980 doktoriĝo ĉe la Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio). En Universitato Harvard li specialiĝis pri internaciaj rilatoj.

Ekde 1982 li laboras ĉe la Universitato de Ĉikago, ekde 1987 kiel regula profesoro pri politika scienco.

Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la teorio de politika novealismo en internaciaj rilatoj, kiun li difinas kiel provon de la ŝtato akiri hegemonion sur la mondscenejo.

Ekde 2003 li estas membro de la Usona Akademio de Arto kaj Sciencoj, Honora Profesoro ĉe la Universitato Renmin de Ĉinio (2012) kaj ĉe la Pekina Universitato de Internacia Studoj (2012).

Teorioj de ofensiva realismo kaj konvencia malkuraĝigo[redakti | redakti fonton]

John Mearsheimer estas konsiderita la fondinto de la teorio de ofensiva realismo (angle: Offensive Realism), kiu argumentas ke ŝtatoj malofte estas kontentaj kun la nivelo de influo sur la mondscenejo kaj ĉiam provas akiri preferon super aliaj por atingi kompletan sekurecon.

En alia teorio de "konvencia malkuraĝigo" (angle: Conventional Deterrence), li argumentis ke la nivelo de sekureco de la ŝtato dependas de kiel ĝi povas konvinki eblajn kontraŭulojn pri sia forto.

Irako kaj Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Mearsheimer estis kritikisto de la usona milito en Irako kaj ankaŭ kulpigis Usonon kaj EU-landojn en la armea konflikto en Ukrainio en 2022, ĉar la orienta ekspansio de NATO kaj EU (kun la transformiĝo de Ukrainio en por-usonan liberalan demokration), el la vidpunkto de Rusio, estis konsiderata kiel minaco[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Conventional Deterrence, 1983
  • Liddell Hart and the Weight of History, 1988
  • The Tragedy of Great Power Politics, 2001
  • (kun Stephen Walt): The Israel Lobby and U.S. Foreign Policy, 2007
  • Why Leaders Lie: The Truth About Lying in International Politics, 2011 (Kial gvidantoj mensogas: La vero pri mensogado en internacia politiko, New York: Oxford University Press, 2011, ISBN 9780199758739 OCLC 593639329
  • The Great Delusion: Liberal Dreams and International Realities (2018)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • (kun Stephen Van Evera): When peace means war, The New Republic, 18-an de decembro 1995, p. 16-21
  • Back to the future. Instability in Europe after the Cold War; The false promise of International Institutions; A Realist Reply, Michael Edward Braun, Theories of War and Peace, 1998 (ISBN 0-262-52252-7) - Tiuj artikoloj aperis ankaŭ en la revuo International Security.
  • (kun Stephen Walt): Serientäter Saddam die Beweise der Kriegsbefürworter stechen nicht, Blätter für deutsche und internationale Politik, Jg. 48.2003, p. 296-306

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Departing Putin seeks to stop NATO gains - Yahoo! News". Arkivita de la originalo, la 10-an de Aprilo 2008.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Randall L. Schweller, David Priess, A Tale of two Realisms. Expanding the Institutions Debate, Mershon International Studies Review, Jg. 41.1997, S. 1-32

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]